Saltu al enhavo

Ordeno de la Blanka Rozo de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ordeno de la Blanka Rozo de Finnlando (finne Suomen Valkoisen Ruusun ritarikunta; svede Finlands Vita Ros’ orden) estas unu el tri oficialaj ordenoj en Finnlando, kune kun la Ordeno de la Kruco de Libereco kaj la Ordeno de la Leono de Finnlando. La Prezidanto de Finnlando estas la grandmajstro de ĉiuj tri ordenoj. La ordenoj estas administrataj de estraroj konsistantaj el kanceliero, vic-kanceliero kaj almenaŭ kvar membroj. La ordenoj de la Blanka Rozo de Finnlando kaj la Leono de Finnlando havas komunan estraron.