Fidel Ramos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fidel Ramos
Ramos Pentagon.jpg
Generic Coat of Arms of the President of the Phillipines (Order of Charles III).svg
Persona informo
Fidel Valdez Ramos
Naskiĝo 18-an de marto 1928 (1928-03-18)
en Lingayen
Morto 31-an de julio 2022 (2022-07-31) (94-jara)
en Makati Medical Center
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per COVID-19 [#]
Religio Metodismo [#]
Lingvoj tagalogaanglapangasina [#]
Ŝtataneco Filipinoj [#]
Alma mater West Point • Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • Universitato Ateneo de Manilo • Universitato de la Filipinoj • Centro Escolar University • National Defense College of the Philippines [#]
Partio Lakas–CMD [#]
Subskribo Fidel Ramos
Familio
Patro Narciso Ramos [#]
Gefratoj Leticia Ramos-Shahani [#]
Edz(in)o Amelita Ramos [#]
Infanoj Cristina Ramos-Jalasco [#]
Profesio
Okupo politikistomilitisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Fidel Valdez RAMOS (la 18-a de marto 1928 en Lingayen - la 31-a de julio 2022 en Makatjo) populare konata kiel Eddie Ramos kaj FVR, estis filipina generalo kaj politikisto kiu estis la 12-a prezidento de Filipinoj de 30-a de junio 1992 ĝis la 30-a de junio 1998.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Fidel Ramos estis la ministro pri eksteraj rilatoj de Filipinoj kaj la fondinto de la Liberala Partio. Fidel Ramos estis studento ĉe West Point kaj partoprenis la korean militon.

Tra lia kariero li servis en la nacia armeo, atingis la ĉefkomandantecon de la filipinaj armeaj fortoj (AFP), poste estis la ĉefo de la nacia polico. Li apogis Corazón Aquino kaj dum ŝia enoficeja tempo li deĵoris en ŝia kabineto kiel la ministro pri defendo kaj sekretario de nacia sekureco. En 1992, li venkis en la balotkampanjo, venkante Miriam Defensor Santiago.

Ramos gajnis multan simpation en sia lando dum sia prezidanteco ĉar li helpis la restarigon de la ekonomio de la lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]