Pangasina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pangasina
lingvo • moderna lingvo
norda luzona lingvaro
Parolata en Filipinoj
Parolantoj 1 100 000
Denaskaj parolantoj 2 milionoj
Skribo latina alfabeto, bajbajina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia_lingvaro
Aŭstronezia_lingvaro
malaja-polinezia
filipina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Filipinoj (regione)
Reguligita de Komisyon sa Wikang Filipino
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 pag
  ISO 639-3 pag
  SIL PAG
  Glottolog pang1290
Angla nomo Pangasinan
Franca nomo pangassinais
Vikipedio
vdr

La pangasina lingvo (pangasine Salitan Pangasinan) estas parolata en la Filipinoj, precipe en Pangasinano, kie ĝi estas oficiala kaj la denaska lingvo de 1,5 milionoj da homoj. Krome ĝi estas uzata en Usono de komunumo de filipinaj enmigrintoj, precipe en Kalifornio.

La lingvo transprenis hispanajn vortojn, ekzemple lugar (loko) kaj santo (sankta).

Ekzistas vikipedio en la pangasina lingvo.

La Patronia[redakti | redakti fonton]

Ama mi a wala kad tawen, nagalang so ngaran Mo, onsabid sikami so panarian Mo,
Onorey linawam, diad dalin onung ed tawen.
Say kanen min inagew-agew, iter mod sikami ed agew aya.
Tan paandian Mo ray kasalanan mi, onung na panamaandi miy kasalanan day akapankasalanan ed sikami;
Tan ag mo kami iter ya onabuloy ed tukso, ilaban Mo kami ingen ed mauges. Amen.[1]

Ekzemplaj vortoj[redakti | redakti fonton]

  • ama = patro
  • ngaran = nomo
  • dalin = tero
  • tawen = ĉielo
  • mauges = malbona
  • santo = sankte (el la hispana lingvo)
  • lugar = loko (el la hispana)

Referencoj[redakti | redakti fonton]