Theodor Heuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Heuss
Prezidanto de Germanio
Bundesarchiv Bild 146-1983-098-20a, Heuss.jpg
Persona informo
Theodor Heuss
Naskiĝo 31-an de januaro 1884 (1884-01-31)
en Brackenheim
Morto 12-an de decembro 1963 (1963-12-12) (79-jara)
en Stutgarto
Tombo Waldfriedhof Stuttgart [#]
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Munkena universitatoHumboldt-Universitato en Berlino [#]
Partio Progresisma Popolpartio [#]
Subskribo Theodor Heuss
Familio
Patro Ludwig Heuss [#]
Patrino Elisabeth Heuss [#]
Gefratoj Hermann Heuss • Ludwig Heuss [#]
Edz(in)o Elly Heuss-Knapp [#]
Infanoj Ernst Ludwig Heuss [#]
Parencoj Kaspar Kantz • Friedrich Heuß [#]
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • ĵurnalisto [#]
Aktiva en BonnoBerlino [#]
Prezidanto de Germanio Flag of the President of Germany.svg
Dum 19491959
Antaŭulo
Sekvanto Heinrich Lübke
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Theodor HEUSS [teodor hojs], germana ĵurnalisto kaj politikisto, estis federacia prezidento de Germanio inter la jaroj 1949 kaj 1959. Li naskiĝis dum 1884 en Brackenheim kaj mortis 1963 en Stutgarto). Theodor Heuss estis membro de la liberala partio FDP.

Theodor Heuss studis la fakojn nacia ekonomio, historio, filozofio, arta historio kaj politika scienco en Munkeno kaj Berlino. Post la studoj li laboris kiel ĵurnalisto. Dum la jaro 1903 li membriĝis en maldekstra-liberala partio. Jam dum la tempo de la Vajmara Respubliko Heuss estis parlamentano de la nacia parlamento "Reichstag". Dum 1948/1949 li estis deputito de la Parlamentarischer Rat (parlamenta konsilanaro), kiu ellaboris la Germanan konstitucion.

De 1949 ĝis 1959 li estis la unua federacia prezidento de la Federacia Respubliko Germanio. Formalan sidejon li (kaj ĉiuj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno.

Heuss direktis sian postenon senpartia. Li representis la liberalan, demokratian kaj kulturan tradiciojn de Germanio, ekster Germanio li vekis fidon pri la nova respubliko.

Lia edzino Elly Heuss-Knapp fondis organizaĵon por medicina prizorgo de patrinoj.