Rosen Plevneliev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosen Plevneliev
Persona informo
Росен Асенов Плевнелиев
Naskiĝo 14-an de majo 1964 (1964-05-14) (59-jaraĝa)
en Gotse Delchev
Religio Bulgara Ortodoksa Eklezio vd
Etno bulgaroj vd
Lingvoj bulgaraanglagermana vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Technical University of Sofia vd
Partio GERB vd
Familio
Edz(in)o Yuliyana Plevnelieva vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero • entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rosen Asenov PLEVENLIEV (bulgare Росен Асенов Плевнелиев; naskiĝis la 14-an de majo 1964 en Goce Delĉev, Popola Respubliko Bulgario) estas bulgara politikisto, la kvara Prezidanto de Bulgario de 2012 ĝis 2017 [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Plevenliev estis naskita en Goce Delĉev en familio de rifuĝintoj de la Dua Balkana milito, kiuj venis al Bulgario de la regiono de Orienta Makedonio kaj Trakio. Plevenliev finis siajn mezlernejajn studojn en la urbo Blagoevgrad, kaj en 1989 li diplomiĝis ĉe la Teknologia Universitato en Sofio. Dum pluraj jaroj laboris en la privata merkato administrante konstruentreprenon. Li estas edziĝinta kaj havas 3 infanojn [2].

En 2009 li estis nomumita Ministro de Regiona Disvolviĝo en la registaro de Boyko Borissov kaj la 4-an de septembro 2011 li estis anoncita kiel la prezidenta kandidato de la reganta partio "Civitanoj por la Eŭropa Disvolviĝo de Bulgario" (GERB), kiu estas la centra-dekstra partio en Bulgario [3]. En la unua raŭndo de la elektoj, li estis nekapabla akiri pli ol 50 procentojn de la voĉoj postulataj por venki en tiu raŭndo. La 30-an de oktobro, la dua raŭndo estis okazigita kaj Plevenliev gajnis 52.6 procentojn de la voĉoj, kontraŭ la kandidaton de la Bulgara Socialisma Partio, Ivajlo Kalfin [4].

La 19-an de januaro 2012, Rosen Plevenliev estis ĵurkonfirmita enen fare de la Bulgara Nacia Asembleo kiel la Prezidanto de Bulgario, kaj la 22-an de januaro, li ekoficis, anstataŭigante Georgi Parbanov [5].

En 2013, pro la longedaŭraj protestoj kontraŭ la okupiĝo de oligarkio en politiko kaj la registaro, Plevneliev organizis la iniciato 'Dialogo kun civitanoj', kiu okupis tri debatojn, koncentrita sur merkata ekonomio, la juĝistaro kaj amaskomunikilara libereco [6].

Interalie, Plevneliev rekomendas pli proksimajn rilatojn inter Bulgario kaj la Popola Respubliko de Ĉinio [7][8].

En januaro 2017 li finis sian enoficiĝon kaj estis anstataŭigita per Rumen Radev.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Presidential Biography. President of Bulgaria. Alirita 14 September 2019.
  2. "Biography of Rosen Plevneliev (Bulgarian)".
  3. "Bulgaria's GERB puts up popular minister for president", 4 September 2011.
  4. Plevneliev is Bulgaria's New President, novinite.com, 30. October 2011.
  5. "Plevneliev Sworn in as President of Bulgaria", novinite.com, 19 January 2012.
  6. Lyubenova, Maria. "Предизвикателствата пред новите ПР и медийни комуникации в перспективата на европейските реалности", Проблеми на постмодерността/Postmodernism problems, paĝo 272. (bulgare)
  7. "Bulgarian President-elect courts China", 23 November 2011.
  8. China, Bulgaria pledge to deepen cooperation (12 September 2012). Arkivita el la originalo je 8 December 2013. Alirita 8 October 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]