La République en Marche
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Respubliko antaŭen | |
---|---|
La République en Marche | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Estro | Stanislas Guerini |
Fondiĝo | 6-an de aprilo 2016 |
Koloro(j) | Flava |
Ideologio | Socialliberalismo, Reformismo, Poreŭropismo |
Pozicio | Centra-maldekstra, Centra-dekstra |
Eŭropa nivelo | Renovigi Eŭropon |
Retejo | https://en-marche.fr/ |
La République en Marche (mallongigita kiel LREM aŭ LaREM, foje REM, aŭ eĉ LRM) (eo: La Respubliko antaŭen)- ankaŭ nomata per sia komenca nomo En Marche (EM) - estas franca politika partio lanĉita en aprilo 2016 de Emmanuel Macron.
Post esti elektita Prezidanto de la Respubliko en 2017, Emmanuel Macron demisiis de la prezidanteco de la fondita movado. La partio gajnis absolutan majoritaton en la sekvaj deputitaj balotoj. Ĝia nuna ĝenerala delegito estas Stanislas Guerini.
La partio estas klasifikita de centro maldekstre al centro dekstre de la franca politika spektro.