Renovigi Eŭropon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglalingva logotipo de la partio Renovigi Eŭropon

Renovigi Eŭropon (en la angla Renew Europe) estas politika grupo de la Eŭropa Parlamento estiĝinta en junio 2019, por la naŭa mandato de la Eŭropa Parlamento. Ĝi subtenas liberalan, por-eŭropan politikon. La grupo estas la posteulo de la grupo de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (ALDE) kiu ekzistis dum la sesa, sepa kaj oka mandatoj de 2004 ĝis 2019.