Granda Kruco de la Honora Legio • Grand Master of the Legion of Honour • Medalo de Rezistado • Order of the Star of Anjouan • Grand Cross of the Order of Nichan el Anouar • Knight Grand Cross of the Order of Merit of the Italian Republic • Knight Grand Cross of the Order of St. Olav • Kavaliro de la Elefant-ordeno • honorary doctorate at the Laval University vd
Vincent Auriol (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1884 en Revel (Haute-Garonne), mortis la 1-an de januaro 1966 en Parizo) estis francia ŝtatulo.
Socialista ministro pri Financoj, de 1936 ĝis 1937, en la kabineto de la Popola Fronto gvidita de Léon Blum, poste ministro pri Justico de 1937 ĝis 1938 en la kabineto de Camille Chautemps, li okupis etdaŭran ministrejon taskitan pri Kunordigado de la ministrejaj servoj al prezidado de la Konsilio en 1938, en la dua kabineto de sia amiko Leon Blum.
Prezidanto de la Konstitua Asembleo en 1946, poste de la Deputita Parlamento de decembro 1946 ĝis januaro 1947, Auriol estis elektita prezidanto de la franca Respubliko; li estas la unua, kiu okupis ĉi postenon dum la 4a Respubliko. Li ne renovigis sian jarsepon.
„ Kiel la homa nacio altiĝas super la provincojn diversajn kaj variajn, la homa nacio devas altiĝi kaj organiziĝi super la naciojn sendependajn kaj asociitajn. La principoj de la homa organizaĵo devas esti samaj kiel tiuj de nacia organizaĵo. Ili estas la principoj de demokratio: libereco, egaleco, frateco. ”
En Parizo troviĝas bulvardo Vincent-Auriol, en la 13-a kvartalo, ĉe kies numeroj 132-134 situas la sidejo de SAT-Amikaro, asocio de franclingvaj laboristoj esperantistaj.