Léon Blum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Léon Blum (Tramtransporto en Parizo).
Léon Blum
Léon Blum reading.jpg
Persona informo
Léon Blum
Naskonomo André Léon Blum
Naskiĝo 9-a de aprilo 1872
en Parizo, Francio
Morto 30-a de marto 1950
en Jouy-en-Josas, Francio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Religio judismo
Lingvoj franca [#]
Loĝloko house of Léon and Jeanne Blum [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Liceo Henri-IV • Lycée Charlemagne • Supera normala lernejo [#]
Partio Socialista Partio
Subskribo Léon Blum
Familio
Gefratoj René Blum [#]
Edz(in)o Jeanne Blum • Thérèse Blum [#]
Infanoj Robert Blum [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomato • literaturkritikisto • ĵurnalisto [#]
Aktiva en Parizo [#]
Ĉefministro de Francio
Dum 4-a de junio 193622-a de junio 1937
Antaŭulo Albert Sarraut
Sekvanto Édouard Daladier
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Léon BLUM (Parizo, 9-a de aprilo 1872 - 30-a de marto 1950) estis franca socialista kaj cionista ĵurnalisto kaj politikisto.

Blum estis laŭdevene juda. Li studis en la Liceo Henri-IV. Li partoprenis en redaktado de la gazeto l'Humanité (la Homaro) ekde ĝia fondo de Jean Jaures en 1904. Per la "Unio Sankta", li apogis multe la partoprenon en la unua mondmilito.

Blum fariĝis ĉefo de la SFIO (franca socialista partio) okaze la elektado de 1919. En 1920 li malakceptis la aniĝon al la 3-a Internacio. Konsekvence de la Popola Fronto en 1936, li fariĝis Prezidanto de la konsilio. Li estis en la 1930-aj kaj 40-aj jaroj trifoje ĉefministro de Francio.

Li estis en koncentrejo de 1943 ĝis 1945 en Buchenwald.

Ankaŭ Blum apogis Esperanton. Lia ministro de la Edukado, Jean Zay, skribis en 1938 leĝcirkuleron kiu celis ebligi instruadon de Esperanto en la lernejoj.

La kibuco Kfar Blum en Norda Galileo estas nomata post li.

Faces-nevit.svg Trovu « Léon Blum » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]