Cécile Duflot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cécile Duflot
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1975 (1975-04-01) (49-jaraĝa)
en Villeneuve-Saint-Georges
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato Parizo-Diderot • ESSEC Business School • Paris Cité University
Familio
Edz(in)o Arié Alimi
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://cecileduflot.eu/
vdr
Cécile Duflot dum la regiona baloto de 2010.

Cécile DUFLOT (naskiĝis la 1-an de aprilo 1975 en Villeneuve-Saint-Georges) estas franca ekologiisma politikistino kaj estis ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault kaj 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault de la 16-an de majo 2012 ĝis la 31-an de marto 2014.

Duflot estis antaŭ ministriĝo la nacia sekretariino de la ekologiisma partio Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) ekde novembro 2010, kaj antaŭ tio havis saman postenon en la eksa partio La Verduloj de 2006 ĝis 2010.