Ministerio pri komerco (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministerio pri komerco
Ministère du Commerce
ministerio de Francio • ministerio pri komerco
Komenco 1812 : ministerio pri fabrikoj kaj komerco
1831 : ministerio pri komerco kaj publikaj laboroj
1839 : ministerio pri agrikulturo kaj komerco
1881 : ministerio pri komerco kaj kolonioj
1882 : ministerio pri komerco
1886 : ministerio pri komerco kaj industrio
1894 : ministerio pri komerco, industrio, poŝto kaj telegrafio
1906 : ministerio pri komerco, industrio kaj laboro
1906 : ministerio pri komerco kaj industrio kaj ministerio pri laboro
1931 : ministerio pri nacia ekonomio
1946 : ministerio pri nacia ekonomio kaj financoj
1947 : ministerio pri financoj kaj ekonomiaj aferoj
1966 : ministerio pri ekonomio kaj financoj
1997 : ministerio pri ekonomio, financoj kaj industrio
2007 : ministerio pri ekonomio, industrio kaj dungado
2010 : ministerio pri ekonomio, financoj kaj industrio
2012 : ministerio pri manmetiaro, komerco kaj turismo
Geografia situo 48° 50′ 29″ N, 2° 22′ 38″ O (mapo)48.841392.377279Koordinatoj: 48° 50′ 29″ N, 2° 22′ 38″ O (mapo)
Sidejo 139 rue de Bercy, Parizo 12-a arondismento
Ministère du Commerce (Parizo)
Ministère du Commerce (Parizo)
DEC
Ministère du Commerce
Ministère du Commerce
Map
Ministerio pri komerco
Tipo franca ministerio
Ĉefestro(j) Martine Pinville vd
Estr(ar)o Sylvia Pinel (ministro)
elstaruloj Nicolas Fouquet
Jean-Baptiste Colbert
Anne Robert Jacques Turgot
Jacques Necker
Raymond Poincaré
Antoine Pinay
Valéry Giscard d'Estaing
Raymond Barre
Jacques Delors
Pierre Bérégovoy
Édouard Balladur
Dominique Strauss-Kahn
Retejo Oficiala retejo
vdr

La ministerio pri komerco estas franca ministerio, kiu ekzistis dum la plej longa parto de la 19-a jarcento, ekde la fino de la unua imperio, kaj dum la plej longa parto de la 20-a jc. La titolo de la ministerio ŝanĝiĝis plurfoje, kaj komerco estis lokita en pluraj ministerioj, ne ĉiam aperanta en la unua pozicio, tiel la historio de la ministerio pri komerco miksiĝas kun tiu de aliaj ministerioj, aparte tiu pri industrio. Plurfoje, aparte meze de la Kvina Respubliko, la atribuoj pri komerco estis pliofte konfiditaj al iu subministro.

De la 18-a de junio 2012, la ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo estas Sylvia Pinel.

Ŝia oficejo, kun tiu de la tri aliaj ekonomiaj kaj financaj ministerioj, troviĝas en la kvartalo de Bercy, en la 12-a arondismento de Parizo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La du unuaj aperoj de ministerio pri komerco estis sufiĉe mallongaj. La unua ministro pri fabrikoj kaj komerco estis nomumita de Napoleonoa la Unua la 16-an de januaro 1812 por malpezigi la komision de la ministerio pri enlandaj aferoj, aparte por apliki la kontinentan blokadon[1] kaj funkciis ĝis en la 20-a de novembro 1813. La ministerio estis rekreita fine de la Restaŭrado, la 29-an de januaro 1828, kun la titolo « ministerio pri komerco kaj fabrikoj ». Ĝi estis forigita en la 19-a de majo 1830[2]. La 13-an de marto 1831, ĝi estis rekreita kun la titolo « ministerio pri komerco kaj publikaj laboroj ». Edikto de la 17-a de marto 1831 konfidis al la ministerio pri komerco plurajn atribuojn antaŭe atribuitaj al la ministerio pri enlandaj aferoj : komerco, agrikulturo, industrio, publikaj laboroj (inkluzive de transportoj), sed ankaŭ la malsanulejoj kaj la malliberejoj, la presado kaj libraro, la bibliotekoj, la teatroj, la sciencaj societoj[3]. Edikto de la 11-a de oktobro 1832 modifis ĝiajn atribuojn : la departementa kaj urba administrado, la prefektoj kaj subprefektoj, la organizado de la nacia gvardio, same kiel « la militaj aferoj, en kiuj intervenas la civila aŭtoritato » de tiam estis donitaj al ĝi. Male, la sciencaj societoj, la bibliotekoj kaj la fakigitaj instruejoj estis atribuitaj al la ministerio pri publika instruado kaj la aferoj pri libraro kaj presado reiris al la ministerio pri enlandaj aferoj[3]. La 4-an de aprilo 1834, la ministerio reprenis la titolon "ministerio pri komerco" kaj, la 6-an de aprilo, la dispartigo de la aferoj kun la ministerio pri enlandaj aferoj estis klarigita : la ministerio pri komerco konservis la doganleĝojn, komercon, agrikulturon kaj industrion same kiel ties rilatajn statistikojn, la komercajn ĉambrojn, la industriajn profesiojn, la industrian propraĵon, la anonimajn societojn, la foirojn kaj bazaroj. La restaĵo, dungitaro de la prefektejoj, teritoria administracio, nacia gvardio, malsanuleja administracio, publikaj laboroj, pontoj kaj vojoj, belartoj, teatroj kaj arkivoj, reiris al la ministerio pri enlandaj aferoj. Tiu nova dispartigo estis pli daŭra[3].

La 22-an de februaro 1836, la ministerio refariĝis "ministerio pri komerco kaj publikaj laboroj, poste, la 19-an de septembro, « ministerio pri publikaj laboroj, agrikulturo kaj komerco ». Tri jarojn poste, la 12-an de majo 1839, la publikaj laboroj eliris el tiu ministerio, kiu de tiam nomiĝis « ministerio pri agrikulturo kaj komerco ». Tiu nova titolo, pli stabila, daŭris de 1839 ĝis 1852 poste de 1869 ĝis en la 14-a de novembro 1881. En 1852, la atribuoj pri agrikulturo kaj komerco reiris al la ministerio pri enlandaj aferoj, poste, inter 1853 kaj 1869, la publikaj laboroj. La 14-a de novembro 1881, ministerio pri agrikulturo estis kreita, kaj komerco estis konfidita al ministerio pri komerco kaj kolonioj, kiu daŭris nur kelkajn monatojn, post tio la ministerio fariĝis simple ministerio pri komerco. La 7-an de januaro 1886, la ministerio fariĝis « ministerio pri komerco kaj industrio » ; tiu titolŝanĝo tradukis la intereson pri industriaj aferoj, sed ne estas ŝanĝo en la atribuoj de la ministerio, kiu estis komisiita pri tio. Al la ministerio aldoniĝis sinsekve, de 1889 al 1893, la kolonioj, poste, de 1893 ĝis 1906, la poŝtoj kaj telegrafoj, parto de administracio sub subministro. En 1906, por parte kontentigi la postulojn de laboristoj, la ministerio alinomiĝis la 14-an de marto, por fariĝi « ministerio pri komerco, industrio kaj laboro ». Tamen, ekde la 25-a de oktobro de la sama jaro, aŭtonoma ministerio pri laboro estis kreita.

La ministerio pri komerco kaj industrio ricevis denove la kompetentecon pri telegrafoj kaj telefonoj de 1913 ĝis 1920, de marto ĝis junio 1924, kaj de 1926 ĝis 1928. Dufoje, la ministerio plilarĝiĝis al pliaj kompetentecoj (komerco, industrio, agrikulturo, laboro, poŝtoj kaj telegrafoj en la sesa registaro de Aristide Briand ; komerco, industrio, poŝtoj, telegrafoj, mara transporto kaj komerca ŝiparo en la dua registaro de Georges Clémenceau).

La 13-an de decembro 1930, estis kreita la « ministerio pri nacia ekonomio, komerco kaj industrio », sed tio daŭris nur ĝis la 27-a de januaro 1931. La ministerio pri komerco kaj industrio tiam revenis, eĉ se iuj registaroj ankaŭ havas ministerion pri nacia ekonomio. De februaro ĝis junio 1932, la ministerio nomiĝis ministerio pri komerco, poŝtoj, telegrafoj kaj telefonoj. Krom tiuj du esceptoj, la ministerio restis ministerio pri komerco kaj industrio ĝis en 1936, kiam ĝi fariĝis ministerio pri komerco.

Post la dua mondmilito, la ministerio kun tiu nomo malaperis, la registaroj havis unuflanke ministerion komisiitan pri industria produktado, aliflanke ministerion pri nacia ekonomio. Ministerio pri industrio kaj komerco reaperis komence de la Kvara Respubliko ĝis en la 11-a de aŭgusto 1951. De 1952 ĝis 1953, la du elementoj estis apartaj, kun iuflanke ministerio pri industrio kaj energio, aliflanke ministerio pri komerco kaj eksteraj ekonomiaj rilatoj, poste nur pri komerco. La ministerio pri industrio kaj komerco renaskiĝis la 8-an de marto 1952 kaj ĝis la 1-a de aŭgusto 1956, kiam ĝi fariĝis subministro sub la ministerio pri ekonomiaj kaj financaj aferoj antaŭ ol refariĝis plenrajta ministerio la 6-an de novembro 1957. La 17-an de novembro 1959, la ministerio pri industrio kaj komerco fariĝis tutsimple ministerio pri industrio. Post pli ol jardeka neekzisto, la ministerio reaperis kun la titolo « ministerio pri komerco kaj manmetiaro » en julio 1972 en la unua registaro de Pierre Messmer. Tiu situacio daŭris ĝis en 1983, escept en la tria registaro de Pierre Messmer, kiu enhavis ministerion pri industrio, komerco kaj manmetiaro. Poste ĝi estis anstataŭata per la ministerio pri komerco, manmetiaro kaj turismo de 1984 ĝis 1986.

La ministerio malaperis kiel aŭtonoma ministerio en junio 1986 ; komerco fariĝis kampo de delegitaj ministroj lokitaj sub alia ministro, pri ekonomio, industrio aŭ ekstera komerco, kaj tio ĝis en 1995. Ĝi reaperis tiam en la nomo de la ministerio pri EME (etaj kaj mezaj entreprenoj), komerco kaj manmetiaro ĝis en junio 1997, kiam ĝi definitive malaperis, ĝiaj atribuoj iris al subministroj.

Komisioj kaj atribuoj[redakti | redakti fonton]

De junio 2012, la ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo estas komisiita prepari kaj efektivigi la politikon de la registaro pri manmetiaro, komerco kaj turismo. Ĝi respondecas pri la evoluigo de la manmetiara kaj komerca sektoroj. Ĝi kuratoras la reton de la manmetiaj ĉambroj kaj komercaj kaj industriaj ĉambroj. Ĝi estas asociita al la difino de la politiko pri etaj kaj mezaj entreprenoj. Ĝi kompetentas pri la kontrolo kaj subteno de la agado de la alpersonaj servoj. Ĝi kompetentas pri la kontrolo kaj subteno de turisma agado same kiel pri la promocio de la turisma heredaĵo de Francio. Ĝi promocias la socialan politikon de turismo celanta ebligi al ĉiuj ferii[4].

Organizado[redakti | redakti fonton]

Por efektivigi siaj komisiojn, la dungitoj de la ministerio estas disigitaj en reto da direkcioj, da ĝeneralaj direkcioj, da centraj teknikaj servoj, da servoj je nacia komptenteco kaj da malcentraj servoj.

En 2012, kune kun la ministro pri produkta reprogreso, la ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo aŭtoritatas super la ĝenerala direkcio pri konkurencivo, industrio kaj servoj[5].

Kune kun la aliaj ekonomiaj kaj financaj ministerioj (ministro pri ekonomio kaj financoj , ministro pri ekstera komerco, ministro pri ŝtatreformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro kaj ministerio pri produkta reprogreso), la ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo aŭtoritatas super :

  • la ĝenerala sekretariejo de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj ;
  • la direkcio pri juraj aferoj de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj ;
  • la alta ŝtatoficisto pri defendo kaj sekureco ;
  • la mediacianto de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj ;
  • la ĝenerala konsilio pri ekonomio, industrio, energio kaj teknologioj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asocio de la prefektaro kaj de la altaj ŝtatoficistoj de la ministerio pri enlandaj aferoj, Histoire du ministère de l'Intérieur de 1790 à nos jours, Parizo, eldoninto "La Documentation française", 1993 (ISBN 2-11-002922-6), p. 53-54.
  2. Histoire du ministère de l'Intérieur..., p. 62.
  3. 3,0 3,1 3,2 Histoire du ministère de l'Intérieur..., p. 68-69.
  4. Dekreto n° 2012-854 de la 5-a de julio 2012, artikolo 1
  5. Dekreto n° 2012-854, artikolo 2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yvert Benoît (dir.), Premiers ministres et présidents du Conseil. Histoire et dictionnaire raisonné des chefs du gouvernement en France (1815-2007), Perrin, 2007, aparte p. 55-73, 248-306 kaj 695-733
  • Clotilde Druelle-Korn, « Ministère du Commerce – statistique Générale de la France, le rendez-vous manqué des statistiques économiques », Histoire & Mesure, 2007, XXII-1, p. 45-69.
  • JORF, n° ACTX1227757D, dekreto n° 2012-854 de la 5-a de julio 2012 pri la atribuoj de la ministre pri manmetiaro, komerco kaj turismo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]