Saltu al enhavo

Komerca ĉambro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
jen, reprezente por ĉiuj samtemaj institucioj, la Komerca ĉambro en Zwolle, Nederlando

Komerca ĉambro estas ne-registara organizo, kiu kunigas komercajn kaj industriajn rondojn, kontribuante al evoluigo de ekonomiaj rilatoj (precipe eksteraj) inter diversaj landoj. Krom naciaj komercaj ĉambroj estas ankaŭ iuj regionaj kaj transnaciaj.

En la unua duono de la 20-a jarcento ankaŭ fondiĝis iuj komercaj ĉambroj de unu lando en eksterlando, kvazaŭ komercaj ambasadejoj. Ekzemple la franca esperantisto Albert Adeline (kiu mortis en septembro 1933) estis sekretario de la Franca Ĉambro de Komerco en Londono.[1]. Post la unua mondmilito, sekvante la ĝeneralan tendecon de internaciiĝo, en 1919 en Parizo estis fondita la Internacia Komerca Ĉambro (IKĈ).

Post la falo de komunismo en plej multaj landoj de Eŭropo en 1990-1991, la ideo de translimaj ĉambroj reviviĝis kaj kreiĝis iuj du-landaj komercaj ĉambroj. Ekzemplo pri esperantisto engaĝiĝanta en tia institucio estas la sviso Andreas Kuenzli, kiu en la 1990-aj jaroj laboris en la svisa-estona komerca ĉambro en Talino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Brita Esperantisto - Numero 343, Novembro (1933)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]