Prosper Mérimée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prosper Mérimée
Persona informo
Prosper Mérimée
Naskiĝo 28-an de septembro 1803 (1803-09-28)
en Parizo
Morto 23-an de septembro 1870 (1870-09-23) (66-jaraĝa)
en Cannes
Tombo Cannes (Grand Jas) Cemetery vd
Lingvoj francarusahispanaciganalatina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV vd
Subskribo Prosper Mérimée
Familio
Patro Léonor Mérimée vd
Patrino Anne Louise Moreau vd
Edz(in)o
Amkunulo George Sand vd
Profesio
Alia nomo L' Auteur du Théâtre de Clara Gazul • Clara Gazul • Joseph Lestrange • Hyacinthe Maglanovich vd
Okupo antropologo • arkeologohistoriistotradukistopolitikistoverkisto • romanisto • pentristo • dramaturgo • Inspector general of the Historical Monuments • prozisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • dramoantropologioarkeologiohistoriotraduko • politika agado • pentradoprozopolitiko vd
Verkado
Verkoj La Vénus d'Ille ❦
Carmen (Mérimée) ❦
Homme en Grande Bottes ❦
Mateo Falcone vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Prosper MÉRIMÉE (naskiĝis la 28-an de septembro 1803 en Parizo, mortis la 23-an de septembro 1870 en Cannes) estis franca verkisto, krome arkeologo, historiisto kaj tradukisto.

En la jaro 1825 li (sub la pseŭdonimo Clara Gazul) publikigis sian unuan dramaron, unu jaron poste aperis kolekto de poemoj. Sekvis historiaj romanoj laŭ la ekzemplo de Walter Scott.

Per siaj noveloj - el kiuj aparte menciindas Carmen, kiu fariĝis la modelo por la samnoma opero de Georges Bizet) - li finfine trovis sian propran stilon, kiu troviĝis inter romantismo kaj realismo.

Li verkis ankaŭ literaturkritikojn, vojaĝraportojn kaj historiajn traktatojn, krome li tradukis i.a. verkojn de Nikolaj Gogol kaj Ivan Turgenev.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Théâtre de Clara Gazul (dramaro, 1825)
  • La Guzla (poemoj, 1826)
  • La Jacquerie (historia dramo, 1828)
  • La Chronique du règne de Charles IX (historia romano, 1829)
  • "Mateo Falcone" (novelo, 1829)
  • "Tamango" (novelo, 1829)
  • "Colomba" (novelo, 1840)
  • Notes d'un voyage en Corse (vojaĝraporto, 1840)
  • Essais sur l'histoire romaine (eseoj, 1841)
  • Carmen (novelo, 1845)
  • "Lokis" (novelo, 1869)
  • Lettres à une inconnue (leteroj, eld. 1874)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Colomba, 1938.
  • "Karmen" / El la franca lingvo trad. Sam. Meyer. - Paris: Hachette, 1911. - 56 p. - (Esperanto : Kolekto de la Revuo)
  • "Lokis" / Trad. M. Delcourt. – Parizo: UFE, 1983
  • Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj / Prosper Mérimée. El la franca trad. Jean Borel. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. - 63 p. - (Biblioteko Tutmonda ; 1)
  • "Colomba" / El la franca lingvo esperantigis J. Beau. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [1938]. - VII, 192 p. - (La "Epoko" Libro-Klubo ; 6)