Carmen (Mérimée)
Carmen | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Prosper Mérimée | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1845 | ||||
Loko de rakonto | Andaluzio | ||||
| |||||
Carmen estas novelo de Prosper Mérimée, verkita en 1845 kaj publikigita en 1847 en la gazeto Revue des Deux Mondes. Ĝi estis inspiro por la libreto de la samnoma opero de Georges Bizet.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Dum veturo tra suda Hispanio, la rakontisto (franca arkeologo) konas Don José Lizarrabengoa, eksmilitisto de navara deveno (el Elizondo, en Baztana valo). Don José rakontas teruran historion: lia amafero kun Carmen (el Echalar), seksaltira ciganino kiun li trafis survoje, kiu forigis lin el la armeo kaj metis lin en deliktojn, farante lin bandito. Don José, am-blinda por Carmen, toleris, ke ŝi estis edzino de bandano nomita «El Tuerto» (unuokululo), al kies bando Don José aliĝis kaj kun kiu li kunlaboris en deliktoj ĝis li defiis lin ĵaluza kaj murids lin tranĉil-lukte. Poste Carmen unuiĝis al taŭrludisto nome Lucas. Don José ne eltenis la perfidon de Carmen, murdis kaj enterigis ŝin. Poste, pentita, Don José kapitulacis kaj estis mortkondamnita.
La novelo estas dividita triparte: en la unua parto la arkeologo rakontas kiel li konis don José. En la dua, Don José rakontas sian historion kaj en la tria la rakontisto verkas eseon pri la kulturo kaj parolmaniero de ciganoj. Diference de la samnoma opero, tie oni mencias nenion pri Micaela aŭ la familio de don José kaj la rolo de la taŭrludisto ne estas tiom grava kiel tiu de la taŭrludisto Escamillo en la opero Carmen.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ĝia traduko aperis en 1911 leterumita Karmen laŭprononco esperantigita de Sam Meyer, eldonita de Hachette & Cie.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen (novela) en la hispana Vikipedio.