Elizeaj Kampoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En greka mitologio, la Elizeaj Kampoj estis la loko, kien iris la animoj de la bonuloj post la morto : paca kaj bela regiono, plena de herbejoj, boskoj, sunlumo, kaj freŝa aero.

Figure, Elizeaj kampoj estas loko de feliĉego kaj beateco.

La franclingva traduko estas Champs Elysées, la nomo de la plej fama bulvardo en Parizo, Francio. La franca prezidenta palaco nomiĝas la Elizeo.

La portugallingva traduko estas Campos Elíseos, la nomo de bulvardo en San-Paŭlo kie estas la ŝtatestra palaco de San-Paŭlio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]