Revue des Deux Mondes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frontispico de la revuo el 1850
Frontispico de la revuo el 1850

Revue des Deux Mondes (revuo de la du mondoj) estas dumonata revuo aperanta en Francio. Ĝi estis fondita la 1-an de aŭgusto 1829 de François Buloz kaj estas la plej malnova ankoraŭ aperanta revuo de Eŭropo.

Precipa celo de la fondinto estis prezenti ideojn de Francio rilate al aliaj eŭropaj landoj kaj precipe al Ameriko. De tiuj du "mondoj", Eŭropo kaj Ameriko, deriviĝas la nomo de la revuo.

Kelkaj el ĝiaj direktoroj aŭ prezidantoj estis:

  • François Buloz, 1831–1877
  • Charles Buloz, 1877–1893
  • Ferdinand Brunetière, 1893–1906
  • Francis Charmes,1907–1915
  • René Doumic, 1916–1937
  • André Chaumeix, 1937–1955
  • Claude-Joseph Gignoux, 1955–1966
  • Nun: Marc Ladreit de Lacharrière

En 2008 la revuo fondis premion de 10.000 € por eseistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]