Žejbro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žejbro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 28,7 km
Akvokolekta areo 96,8 km²
Averaĝa trafluo 0,54 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 578 m
Enfluejo Novohradka
- Alteco 241 m
Geografio
Alfluantoj Raná (md.)
Riveroj en Ĉeĥio
vdr

Žejbro estas rivereto en Ĉeĥio, en Regiono Pardubice. Ĝi fontas ĉe norda rando de protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy sude de domaro Oldříš, parto de komunumo Krouna, proksime de urbo Hlinsko, nur 4 km de riverfontejoj de Chrudimka kaj de Krounka. Ĝi fluas ĉiam norden ĝis sia enfluo de maldekstre en riveron Novohradka apud Blížňovice.

Žejbro fluas tra aŭ preter vilaĝoj Oldříš, Žďárec u Skutče, Leštinka, Vrbatův Kostelec, Skála, Chacholice, Podlažice, Chrast, Rosice, Synčany, kaj Brčekoly.

Proksimaj turismaj celoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.