Granda mioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda mioto

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Kiropteroj Chiroptera
Subordo: Mikrokiropteroj Microchiroptera
Familio: Miotedoj Vespertilionidae
Subfamilio: Vespertilioninae
Genro: Miotys
Myotis myotis
(Borkhausen, 1797)
Naturaj loĝlokoj.
Naturaj loĝlokoj.
Naturaj loĝlokoj.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Granda mioto (latine: Myotis myotis) estas unu el la plej abundaj kaj la plej grandaj kiropteroj vivantaj en Ĉeĥio kaj kiu estas samtempe ankaŭ abunde disvastiĝinta en Eŭropo krom Skandinavio.

Karakteristiko[redakti | redakti fonton]

La kapo kun la korpo mezuras 6,5–8 cm; la vosto 4,8–6 cm; alteco 1,2–1,6 cm; antaŭkubuto 5,5–6,8 cm; maso 18–45 g, kio estas por komparo je iom pli granda alteco ol havas kamphirundo. Enverguro estas preskaŭ 37 cm. El la supra flanko la granda mioto estas plejparte grizbruna kaj el la suba flanko poste grizblanka. Ĝia hararo atingas nur mallongajn dimensiojn.

Trovo[redakti | redakti fonton]

La granda mioto vivas en la naturo en kavernoj, sed ĝi kapablas akomodiĝi al kunvivo kun homo, kiam ĝi serĉas kaŝlokojn en subtegmentejoj de malnovaj domoj, en keloj kaj galerioj. En tempo de someraj monatoj femalo kreas kun la idoj multnombrajn koloniojn en lokoj, kie ne estas trablovo. Kelkaj kolonioj nombras preskaŭ 4000 unuopuloj. Ĝi travintrumas en subteraj spacoj unuope aŭ ankaŭ en multnombraj grupoj.