Vlčkovice (Mladkov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlčkovice
Vlčkovice
germane Wollfsdorf, germane Wöllsdorf
vilaĝo
Kruco super Vlčkovice
Oficiala nomo: Vlčkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Mladkov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Domoj 60 2009
Situo Vlčkovice
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 21″ N 16° 35′ 51″ O / 50.08917 °N, 16.59750 °O / 50.08917; 16.59750 (mapo)
Loĝantaro 102 (2021)
Fondo 17-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 67
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vlčkovice
Portalo pri Ĉeĥio

Vlčkovice (germane WollfsdorfWöllsdorf) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Mladkov en distrikto Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas sudokcidente de Mladkov. En la jaro ĉi tie estis registritaj 60 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 102 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en duono de la 17-a jarcento fondis en kyšperka senjorujo grafo Ignác Jetřich Vitanovský z Vlčkovic vilaĝojn Studené, Vlčkovice kaj Vitanov (nun parto de Pastviny) kiel agrikulturaj bienoj, por ke li plialtigu profitojn de sia senjorujo.

Ekde la 19-a jarcento en la vilaĝo vivis plejparte germana loĝantaro kaj ili vivtenis sin precipe per agrikulturado. El tiu ĉi tempo ĝisnun konserviĝis 5 bienoj kun fermita korto, pluaj estis detruitaj.

Evidente la plej malnova konstruaĵo estas eksa bieno n-ro o. 1, kie sur sabloŝtona balustro de pordego estas erao 1800. Plua konstruaĵo estas kapelo el la jaro 1836.

En la jaro 1902 estis malfermita lernejo, kiun vizitadis infanoj de la germanaj loĝantoj. Ekde la 1919 estis establita klasĉambro ankaŭ por ĉeĥaj infanoj. Tiutempe Vlčkovice havis proksimume 300 loĝantojn. Post milito la nombro de loĝantoj iom post om sinkis. La vilaĝo estis en la jaro 1975 kunigita kun Mladkov, la lernejo estis nuligita; en la liberigitajn spacojn transloĝiĝis infanĝardeno. Pro manko de infanoj pereis en la jaro 1993 eĉ la infanĝardeno. En la konstruaĵo estas nun lignoĉizado.

En la tempo de la dua mondmilito la vilaĝo apartenis al Sudetio kaj estis establita antaŭ ĝi doganejo.

Post ellandigo de parto de germanaj loĝantoj ĉi tie restis nur kelke da private mastrumadaj bienuloj kaj la vilaĝon loĝigis novaj loĝantoj (alloĝintoj).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869374
1880376
1890365
1900330
1910317
1921273
JaroLoĝantoj
1930222
1950140
1961156
1970179
1980141
1991120
JaroLoĝantoj
2001124
2011107
2021102

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe (la jaro 2008) la vilaĝo havas 110 loĝantojn. Estas ĉi tie jam preskaŭ nenia labor-okazo. Necesas vojaĝi al laboro. Ekde la 1980-aj jaroj estas ĉi tie iom post iom konstruata kabana regiono en lokoj de eksa kortobirdejo. Preskaŭ duonon de domoj proprumas dometistoj, pro kio la vilaĝo servas pli al refreŝigejaj celoj. Avantaĝo estas proksimeco de Valbaraĵo Pastviny.

Turismo[redakti | redakti fonton]

  • Turismo por piedirantoj
Tra la vilaĝo kondukas markigo de turisma vojo n-ro 0416 ruĝa turisma marko Nekoř - Studené - Vlčkovice - Monto Adam.
  • Cikloturismo
Tra la vilaĝo kondukas ciklovojo n-ro 4079 de Valbaraĵo Pastviny al ŝtatlimo kun Pollando ĝis monto Adam.