Hylváty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hylváty
(Krátká Třebová)
germane HulwadorfHilbetten
vilaĝo
Baroka Kapelo al Sankta Anna
Oficiala nomo: Hylváty
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Konata loko Kapelo al Sankta Anna
Rivero Třebovka
Situo Hylváty
 - koordinatoj 49° 57′ 38″ N 16° 24′ 33″ O / 49.96056 °N, 16.40917 °O / 49.96056; 16.40917 (mapo)
Katastro 6,12 km² (612 ha) Hylváty
Loĝantaro 3 017 (2021)
Denseco 492,97 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 562 01; 562 03
Situo de Hylváty enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hylváty enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hylváty enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hylváty
Portalo pri Ĉeĥio

Hylváty (pli frue ankaŭ nomata Krátká Třebová (Mallonga Třebová)) estas parto de la urbo Ústí nad Orlicí en Ĉeĥio.

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo inter urboj Česká Třebová kaj Ústí nad Orlicí nomata ankaŭ Krátká Třebová estas unue menciata en la jaro 1304, el la jaro 1358 devenas dokumento pri la nomo Hulwadorf, kiu estas derivita el la germana vorto „Hülwe“ (en la mezepoka germana "flako", "kotakvo"). Pli poste la nomo transformiĝis en formon Hilbetten. La ĉeĥa nomo Hylváty estas unue dokumentita en la jaro 1544. En la jaro 2015 ĉi tie estis tenata en registro 528 domoj. Vivis ĉi tie 3 017 loĝantoj (2021). Hylváty estas ankaŭ nomo de katastra distrikto kun areo 6,12 km².

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869995
1880876
1890905
19001 026
19101 344
19211 242
JaroLoĝantoj
19301 510
19501 491
19611 984
19702 285
19802 236
19912 324
JaroLoĝantoj
20013 028
20113 029
20213 017

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo al Sankta Anna - tiu ĉi baroka kapelo el la jaro 1755 konstruita pro iniciativo de dekano el Ústí nad Orlicí Jan Leopold Mosbender anstataŭ konsumiĝanta kapelo rememorata ĉirkaŭ la jaro 1600 . En fronto de la kapelo estas ŝtona statuo de Sankta Anna, kiu estas verko de Aleksio Cyriak. Antaŭ la preĝejo situas kruco el la jaro 1819 kun reliefo de Dolorplena Virgulino Maria.
  • ĉarpentitaj domoj
  • Parko al Svatopluk Čech

Turismaj memorindaĵoj en ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]