Max Švabinský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Max Švabinský
Max Svabinsky 1933.jpg
Persona informo
Naskonomo Max Švabinský
Naskiĝo 17-an de septembro 1873 (1873-09-17)
en Kroměříž
Morto 10-an de februaro 1962 (1962-02-10) (88-jara)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Subskribo Max Švabinský
Familio
Edz(in)o Q81896806 • Anna Vejrychová
Okupo
Okupo pentristo • litografisto • gravuristo • poŝtmarkdesegnisto • desegnisto • instruisto • grafikartisto • ilustristo • exhibition curator • tipografo
Verkoj Q11730326
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Max ŠVABINSKÝ (naskiĝinta je 17-a de septembro 1873 en Kroměříž - mortinta en 10-a de februaro 1962 en Prago) estis ĉeĥa pentristo, desegnisto, grafikisto, kaj profesoro en la Akademio de Grafiko en Prago. Švabinský konsideriĝas kiel unu el la plej grandaj roluloj en la historio de ĉeĥa pentrado, kaj eble la plej signifoplena el la unua duono de la 20-a jarcento. Li estis unu el nur kelkaj reprezentantoj de moderna arto, kiun pozitive akceptis la komunista reĝimo.