Rokajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rokajloj kaj suprafenestro, ĉirkaŭ la jaro 1760 (Palaco de familiaro Kinski, Prago)
Porcelanaj sanktakvujoj kun motivo de rokajlo (Nymphenburg 1760)

Rokajlo (fr. rocaille – konĥeto) estas abstrakta kaj ofte nesimetria ornamaĵo, laŭ kiu estis nomita arta stilo rokoko. Ĝi ofte havas formon de duflanka helicera konko aŭ flametoj, kutime kombinata kun diversspecaj folioj aŭ drapaĵaro. Bazo estas formo de konko, kiu estas farita en formo de flametoj aŭ kurbaj krestetoj.

Ĝi origine ekestis en artefaritaj grotoj de kastelaj parkoj, kiuj ofte estis ornamataj per realaj konkoj, kaj en tempo de la franca reĝo Ludoviko la 15-a ĝi disvastiĝis preskaŭ en la tutan Eŭropon. Estis ofte uzata en la jaroj 1745–1780 kaj poste ankaŭ en periodo de la "dua rokoko" fine de 19-a jarcento.

Ĝi troviĝas sur fasadoj, separate aŭ apud fenestroj kaj alkovoj, kiel dekoracio de lignaj, ofte orumitaj kadroj de speguloj, bildoj kaj diversaj kartuŝoj, sed ankaŭ sur dekoraciaj pentraĵoj kaj freskoj, sur mebloj kaj porcelano.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rokaj en la ĉeĥa Vikipedio.