Adolf Heyduk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Heyduk
Persona informo
Adolf Heyduk
Naskiĝo 6-an de junio 1835 (1835-06-06)
en Předhradí
Morto 6-an de februaro 1923 (1923-02-06) (87-jaraĝa)
en Písek
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Adolf Heyduk
Familio
Parencoj Jaroslav Heyduk • Růžena Baťková vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf HEYDUK (naskiĝis la 7-an de junio 1835 en Předhradí - mortis la 6-an de februaro 1923 en Písek) estis ĉeĥa poeto, reprezentanto de la literatura grupo majanoj, elstara subtenanto de ĉeĥaj-slovakaj rilatoj. Li verkis plejparte lirikajn poemojn kaj fariĝis aŭtoro de pli ol 60 poemkolektoj ĉefe kun natura, patrujama aŭ familia liriko. Tutmonde famiĝis precipe lia poemo "Kiam maljuna patrino kanti, kanti min instruadis", muzikigita de Antonín Dvořák.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 6-an de junio 1835 en Rychmburk (nuntempe Předhradí ĉe Skuteč en Regiono Pardubice) en familio de ĉarpentisto (pli poste gastejestro). Ekde 1850 li studis en naturscienca mezlernejo en Prago, post la finstudo en 1854 laŭ deziro de siaj gepatroj unu jaron studis teknikon en Brno kaj poste transiris al studado de la sama fako en Prago (1855). Du jarojn pli poste li konatiĝis kun la poeto Jan Neruda, kun kiu li ligis proksiman amikecon. Studojn li finis en 1859, li fariĝis instruisto en naturscienca mezlernejo en Prago kaj jam en 1860 fariĝis mezlerneja instruisto pri desegnado kaj konstruarto en t.n. pli alta naturscienca mezlernejo en la sudbohemia urbo Písek, kie li rapide hejmiĝis. En 1876 li akceptis postenon en la I-a naturscienca gimnazio en Prago kaj fariĝis prezidanto de la literatura parto de la arta societo Umělecká beseda. Sed ne estante kontenta pri la cirkonstancoj jam la sekvan jaron 1877 li revenis al Písek, kie li samjare edziĝis al sia je 25 jaroj pli juna lernantino Emilie Reinerová, filino de posedanto de la en Písek plej populara restoracio (nomata "U Reinerů"), en kies supra etaĝo Heyduk ankaŭ kun sia edzino vivis. Tiutempe la restoracio estis konata centro de la regiona kultura vivo, kie kunvenadis konataj artistoj kaj intelektuloj kaj kie ankaŭ la poeton Heyduk, baldaŭ populariĝintan en la lando, komencis vizitadi liaj admirantoj el la vasta ĉirkaŭaĵo. Feliĉon de kvieta familia vivo tamen rompis granda persona tragedio - morto de ambaŭ filinetoj (Jarmila kiel novnaskito en 1879 kaj Ludmila kiel kvarjara en 1884). Tiu evento forte respeguliĝis en karaktero de lia pli posta verkaro.

Heyduk fortan korinklinon al Slovakio, li estis influita ankaŭ de siaj vojaĝoj tra Italio, Germanio, Krimeo kaj Kaŭkazo.

En 1899 estis al li atribuita kavalira ordeno de la imperiestro Francisko Josefo la 1-a okaze de la solenaĵo dum kiu li post 38 jaroj adiaŭis sian instruistan postenon. En 1905 la urbestraro de Písek organizis liaomaĝe solenaĵon por aprezi lian tutvivan artan verkaron. La ceremonion partoprenis reprezentantoj de pragaj literaturistoj, de urboj, distriktoj, lernejoj, societoj k.a. Adolf Heyduk kiel la unusola poeto de la grupo de majanoj ĝisvivis memstaran kaj liberan ĉeĥoslovakan ŝtaton, pri kiu lia generacio revis. En 1920 venis al Písek por omaĝi lin eĉ la ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk, post kiam oni atribuis al la poeto titolon doktoro pri filozofio.

Adolf Heyduk mortis la 6-an de februaro 1923 en Písek kaj estas entombigita en la tombejo de Prago-Vyšehrad.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Heyduk apartenas sendube al la plej fruktodonaj ĉeĥaj poetoj - li estas aŭtoro de entute ĉirkaŭ 60 poemkolektoj, multaj pluaj poemoj aperis en la gazetaro, jarkolektoj k.a. Li verkis plejparte lirikan poezion kun oftaj temoj pri sudbohemia kaj slovaka naturo, amo al virino kaj al infanoj. Por liaj poemoj estas tipa formo de kanto, tial multaj liaj verkoj estis muzikigitaj - ekz. de Antonín Dvořák, Vítězslav Novák, Karel Bendl k.a. En la unuaj kolektoj li esprimas konkorde kun siaj samgeneraciuloj kontraston inter belaj sopiroj kaj realeco. En stiligitaj kantoj de ciganoj Heyduk elparolas seniluziiĝon pri tiutempa politika situacio kaj kredon pri pli libera vivo. En pli posta intima liriko li subiĝas foje al pesimismaj humoro, fontanta el la persona tragedio (morto de ambaŭ liaj filinetoj). En liaj epikaj poemoj estas prilaboritaj precipe historiaj temoj. Dum sia vivo li estis sufiĉe aprezata kaj legata aŭtoro, liaj kolektoj aperadis en pluraj eldonoj. Sed ĝenerale en kvalito de liaj verkoj varias kaj nuntempe multaj el liaj poemoj bedaŭrinde ne plu konatas. Eksterlande la plej konata estas lia poemo "Když mě stará matka" (Kiam maljuna patrino kanti, kanti min instruadis), kiun muzikigis komponisto Antonín Dvořák en siaj Ciganaj melodioj (op. 55-n-ro 4) kaj la kanto mem fariĝis unu el la liaj plej interpretataj verkoj ĝis nuntempo.

La ĉefaj poemkolektoj (kronologie):

  • Básně (Poemoj, 1859) - debuta poemkolekto
  • Karyatidy (Kariatidoj, 1862)
  • Nástin bájesloví slovanského a germánského (Skizo pri mitologioj slava kaj ĝermana, 1864)
  • Básně II (Poemoj II, 1865)
  • Lesní kvítí (Arbaraj floroj, 1873)- natura liriko
  • Milota z Dědic (Milota el Dědice, 1874) - epika poezio kun historia motivo
  • Cimbál a husle (Zimbalono kaj violono, 1876) - pro apoteozo de la slovaka naturo kaj de la slovaka naturo fariĝis instigo por interfratiĝo de la ĉeĥa kaj slovaka nacioj
  • Dědův odkaz (Testamento de la avo, 1879) – fabelo pri vana tutviva serĉado de proprakulpe perdita feino far kampara violonisto – ĝi fariĝis inspiro por du operoj - de Vítězslav Novák kaj J.R.Rozkošný
  • V zátiší (En kvieta loko, 1883)
  • Hořec a srdečník (Genciano kaj leonuro, 1884) - funebraj poemoj
  • Z pouti na Kavkaz (El migrado al Kaŭkazo, 1885) - vojaĝimpresoj
  • Zaváté listy (Neĝsurblovitaj folioj, 1886) - kune kun la kolekto "V zátiší" apartenas al liaj plej bonaj verkoj, verkite post morto de liaj filinoj, interpletiĝo de tristo kaj rememoroj
  • Na vlnách (Sur ondoj - romano en kanotj, gazetforme 1886, libroforme 1889)
  • Ptačí motivy (Birdaj motivoj, 1897) - epiko
  • Na černé hodince (Dum t.n. nigra horeto, 1900) - lirikaj bildetoj pri la kampara vivo

Monumentoj kaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

Memordomo pri Adolf Heyduk en Písek
  • En la novrenesanca domo en la strato Tyršova en Písek, konstruita far arkitekto Jan Koula en 1900 kaj ornamita per sgrafitoj kaj simboj de poezia arto - cigno kaj pegaso, kie la poeto kun sia edzino dum 23 jaroj loĝis, verkis kaj mortis, estas instalita Memordomo pri Adolf Heyduk (filio de la Muzeo de la regiono Prácheň). Ĝi prezentas origine konservitan laborĉambron, manĝoĉmabron kaj salonon de la poeto kaj informas ne nur pri la vivo kaj verkaro de la artisto (per formo de ekspozicio kaj filmo), sed samtempe estas interesa atesto pri la urbana vivstilo de la unua triono de la 20-a jarcento. La muzeo estas ofte vizitata ankaŭ de esperantistoj, i.a. ĉar okazadas tie publikaj ĉeĥlingvaj prezentadoj de monodramoj de esperanta poeto Čestmír Vidman en prezento de Jaroslava Hošková el Dobříš, disĉiplino de la fama ĉeĥa esperanta aktorino Eva Seemannová. La ekspozicio alireblas inter marto kaj decembro ekde mardo ĝis sabato.
Statuo de Adolf Heyduk en Písek
  • En Písek en Palackého sady (Parko de Palacký) situas bronza statua monumento omaĝe al Adolf Heyduk, skulptita en 1935 de Otakar Švec.
  • En Předhradí, la naskiĝkomunumo de Adolf Heyduk, la 9-an de junio 1935 (omaĝe al la centjara jubileo de lia naskiĝo) sur la domo de la gepatroj de Adolf Heyduk estis inaŭgurita bronza memorbusto, kreita de akademia skulptisto Alois Langenberger, kun ŝtona informtabulo
  • Porturista piedmigra vojo el Předhradí al la burgo Rychmburk, gvidanta tra la naturparko "Údolí Krounky a Novohradky", estis oficiale nomita "Pado de Adolf Heyduk".
  • Stratoj nomitaj "Heydukova" troviĝas en ĉeĥaj urboj Brno, České Budějovice, Písek, Strakonice, Skuteč, Polička kaj aliloke.
  • Adolf Heyduk estas menciita sur la memortabulo de la konata historia domo "U zlatého melouna" (Ĉe ora melono) en Prago - Staré Město.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • FORST, Vladimír, a kol. Lexikon české literatury : osobnosti, díla, instituce. 2/I. H-J. Praha : Academia, 1993. 589 p. ISBN 80-200-0468-8.
  • KOTALÍK, Josef - KŘIVÁNEK, Libor. Po stopách Heydukova života a díla v Písku. Písek : Okresní vlastivědné muzeum a kult. osv. služba, 1960. 19 s.
  • SEDLÁČEK, Hanuš. Adolf Heyduk, jeho život a dílo. Pacov : Př. Plaček, 1918. 67 p.
  • TICHÝ, František. Adolf Heyduk a jeho dílo. Praha: J. Otto, 1915. 118 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]