Transporta ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pendanta ponto)
Animacio

Transporta ponto estas ponto, ĉe kiu parto de la vojo en horizontala direkto movas de unu bordo al la alia. La ponto konsistas el granda portalo trans la superspanita rivero, kie kruciĝanta ŝiptrafiko facile povas pasi sub ĝi. Je la portalo estas per fiksitaj kabloj ligita gondolo kiu iras tien kaj reen kaj tiel transportas veturilojn kaj personojn de unu bordo al la alia. La gondolo mem ŝvebas iom super la akvosurfaco, sed ne tuŝas ĝin. La kapacito de la ponto estas komparebla kun riverpramo kun maksimume 10 personaŭtoj

La unua transporta ponto estis konstruita en Portugalete (Hispanio) en 1893 laŭ plano de Ferdinand Arnodin.

Unu el la plej grandaj ankoraŭ uzataj pendantaj pontoj situas en Middlesbrough Anglio. Tiu Transporter Bridge superspanas la riveron Tees.

Konstruitaj pendantaj pontoj[redakti | redakti fonton]

Ponto Loko Finkonstruita Spano Rimarko
Aerial Lift Bridge Duluth (Minesoto), Usono 1905 120 m Alikonstruita al levponto en 1929, en tiu funkcio ankoraŭ uzata
Transporta ponto de Bizerte Bizerte, Tunizio 1898 109 m Transportita al Brest, Francio en 1909, Malkonstruita en 1947
Transporta ponto de Bordozo Bordozo, Francio 400 m (totale) Konstrukomenco en 1910, sed neniam finkonstruita, Malkonstruita en 1942
Transporta ponto de Kiel Kiel, Germanio 1910 128 m Malkonstruita en 1923
Transporta ponto de Marsejlo Marsejlo, Francio 1905 165 m Detruita en 1944
Transporter Bridge Middlesbrough, Britio 1911 177 m Uzata
Transporta ponto de Nantes Nantes, Francio 1903 141 m Malkonstruita en 1958
Transporta ponto de Newport Newport, Britio 1906 181 m Ekster uzado ekde 2008, atendas je riparo
Transporta ponto de Osten Osten, Germanio 1909 80 m Uzata
Ponto de Biskajo Portugalete, Hispanio 1893 164 m Uzata
Rendsburger Hochbrücke Rendsburg, Germanio 1913 140 m Uzata, kombinita kun fervoja ponto
Transporta ponto de Rio de Ĵanejro Rio de Ĵanejro, Brazilo 1915 171 m Malkonstruita en 1935
Transporta ponto de Rochefort Rochefort, Francio 1900 140 m Uzata
Transporta ponto de Rouen Rouen, Francio 1898 142 m Detruita en 1940
Royal Victoria Dock Bridge Londono, Britio 1998 128 m Nuntempe uzata kiel paŝponto, estonte kiel transporta ponto
Transporta ponto de Widnes-Runcorn Widnes-Runcorn, Britio 1905 304 m Malkonstruita en 1961
Puente Transbordador Bonaero, Argentino 1914 ? Ekster uzado
Transporta ponto de Warrington Warrington, Britio 1916 57 m Ekster uzado, sed metita sur la monumentolisto