Var (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Var.
Var
rivero
Vallée du Var à Nice.jpg
La rivero Var je la nivelo de Nice kaj de Saint-Laurent-du-Var
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departementoj Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Cians, Tinée, Vésubie, Roudoule
 - dekstraj alfluantoj Coulomp, Estéron
Urbo Nice
Fontrivero Estenc
 - situo Entraunes
 - alteco 1 790 m
 - koordinatoj 44° 14′ 18″ N 6° 45′ 06″ O / 44.23833 °N, 6.75167 °O / 44.23833; 6.75167 (mapo)
Enfluejo Mediteraneo
 - situo Inter Nice kaj Saint-Laurent-du-Var
 - alteco m
 - koordinatoj 43° 39′ 17″ N 7° 11′ 58″ O / 43.65472 °N, 7.19944 °O / 43.65472; 7.19944 (mapo)
Longo 114 km (71 mi)
Trafluo Nice
 - mezproksima 49,4 /s
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Var River

Var estas marborda rivero en la orienta sudo de Francio enfluanta en Mediteraneo post fluado en la departementoj Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes, en la la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Tiu rivero, kies nomo iris al la apuda departemento, fakte ne fluas sur la departementa teritorio. Ĝis en 1800, proksimume, neniu ponto transpasis ĝin, ĝi estis la limo inter Francio kaj la regno de Sardio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La fonto de Var en Estenc, komunumo Entraunes
La fonto de Var en Estenc, komunumo Entraunes.

Ĝia fonto ŝprucas en Estenc, domaro de la komunumo Entraunes[1]. Ĝia fonto situas je alteco de 1 790 metroj[2], sude de la montpasejo Cayolle (2 326 m) en la departemento Alpes-Maritimes. Ĝia fluado laŭ 114 kilometroj[3] finiĝas en Mediteraneo inter Nice kaj Saint-Laurent-du-Var[4].

Okaze de la kreo de la francaj departementoj en 1790, la dekstra bordo estis la orienta limo de la samnoma departemento kaj ĝia maldekstra bordo la limo kun la Regno de Sardio. Tiu landlima rolo malaperis inter 1793 kaj 1814 per la aneksado de la Graflando de Nico, kiu fariĝis tiam la departemento Alpes-Maritimes.

Sur la Triumfa Arko de Parizo aperas la mencio Le Var (batalo de Var) kaj "armeo de Var" memore al batalo de la francaj revoluciaj militoj kaj al la armeo de la Franca Revolucio.

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

Vido al Var en Entrevaux
Vido al Var en Entrevaux.
Rivero Var ekde la belvederp Carros.
La rivero Var ekde la belvedero Carros.

La rivero Var ricevas fluojn de kvin ĉefaj flankriveroj :

Ĝi ricevas multajn duarangajn riverojn : Tuébi (en Guillaumes), Chalvagne (en Entrevaux), Roudoule (en Puget-Théniers).

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Var estas abunda rivereto, kiel ĉiuj riveroj el alpaj regionoj. Ĝia flukvanto estis mezurata dum 34 jaroj (1974-2007), en Nice, ĉe la ponto Napoleono la 3-a tute proskime al ĝia enfluejo en la maron[5]. La akvokolekta areo de la rivero estas 2 820 km2.

La meza flukvanto de la rivero en Nice estas 49,4 m3⋅/s.

Meza monata flukvanto en m3/s
Mezurloko : Y6442010 - Rivero Var en Nice (Ponto Napoleono la 3-a) por akvokolekta areo de 2 820 km2[5]
(la datumoj dum 35 jaroj de 1974 ĝis 2007)

Minimuma rivernivelo[redakti | redakti fonton]

La minimuma rivernivelo povas malaltiĝi ĝis 8,9 m3⋅/s, kaze de seka kvinjara periodo.

Superbordiĝoj[redakti | redakti fonton]

La Superbordiĝoj povas estis tre fortaj. Por ekzemplo, ĉiun duan jaron okazas superbordiĝo kun flurapido de 810 kubaj metroj/s, kaj ĉiun vinan jaron, superbordiĝo de 1 400 m3⋅/s okazas laŭ statistikoj.

Eblas kompari kun la flurapidoj de Sejno en Alfortville[6], antaŭ la alfluo de rivero Marne : 1 000 m3⋅/s (kontraŭ 1 400 m3⋅/s por Var). Tiel la superbordiĝoj de Var estas multe superaj al tiuj de Sejno ĉe la eniro en Parizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]