Placo Charles-de-Gaulle
![]() 8-a 16-a 17-a Arond. Placo Charles-de-Gaulle
![]() ![]() ![]() ![]() | |||
---|---|---|---|
Triumfa Arko
| |||
Situo | |||
Arondismento(j) | 8-a arondismento, 16-a arondismento, 17-a arondismento, | ||
Kvartalo(j) | Champs-Élysées, Chaillot | ||
Morfologio | |||
Longeco | 240 m | ||
Larĝeco | 240 m | ||
Historio | |||
Kreado | 1670 | ||
Nomigo | 13-a de novembro 1970 | ||
Eksnomo(j) | Placo de la Stelo | ||
| |||
La placo Charles-de-Gaulle, antaŭe placo de l’Stelo (france, Étoile), situas en Parizo, ĉe la limo de pluraj arondismentoj. Ankoraŭ tre konata laŭ ĝia malnova nomo, ĝi oficiale estis nomita placo Charles-de-Gaulle post la morto de Charles de Gaulle, la 13-an novembro 1970. Centre de ĉi tiu placo, staras la Triumfa Arko.
Ĉi tiu situo estas alirebla per stacio de metroo kaj RER: Charles de Gaulle - Étoile.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Dek-du grandaj rektaj avenuoj eliras de tiu placo kvazaŭ stelo, tiel la malnova nomo. Ekde la nordo kaj laŭ la direkto de hormontriloj:
- Avenuo de Wagram ekde la Dua Franca Imperio kaj antaŭe bulvardo de l'Stelo aŭ bulvardo Bezons
- Avenuo Hoche : avenuo de la Reĝino-Hortense sub la Dua Imperio kaj bulvardo Monceau antaŭe
- Avenuo de Friedland ekde la Dua Imperio kaj bulvardo Beaujon antaŭe. Ĝi prolongiĝas per bulvardo Haussmann
- Avenuo de la Elizeaj Kampoj (Champs-Élysées)
- Avenuo Marceau : avenuo Josefina sub la Dua Imperio
- Avenuo de Iéna
- Avenuo Kléber : avenuo de l' Reĝo-de-Roma sub la Dua Imperio kaj bulvardo de Passy antaŭe
- Avenuo Victor-Hugo : avenuo de Eylau sub la Dua Imperio kaj avenuo de Saint-Cloud antaŭe
- Avenuo Foch : avenue du Bois (de Boulogne) sub la Tria Respubliko kaj avenuo de la Imperiestredzino (Eugénia de Montijo) sub la Dua Imperio
- Avenuo de l' Granda-Armeo ekde la Dua Imperio kaj avenuo de Neuilly antaŭe
- Avenuo Carnot : avenuo de Essling sub la Dua Imperio
- Avenuo Mac-Mahon : avenuo de Princo-Jérôme sub la Dua Imperio