Saltu al enhavo

Hortense de Beauharnais

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hortense de Beauharnais
Persona informo
Hortense de Beauharnais
Naskiĝo 10-an de aprilo 1783 (1783-04-10)
en Parizo
Morto 5-an de oktobro 1837 (1837-10-05) (54-jaraĝa)
en Kastelo Arenenberg
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Hortense de Beauharnais
Familio
Dinastio House of Beauharnais • Familio Bonaparto vd
Patro Alexandre de Beauharnais (mul) Traduki kaj Napoleono Bonaparte Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jozefino de Beauharnais Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Eugène de Beauharnais (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ludoviko Bonaparto (1802–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Charles Joseph, comte de Flahaut (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Napoleono la 3-a
 ( Ludoviko Bonaparto)
Napoleono Karolo Bonaparto
 ( Ludoviko Bonaparto)
Napoleono Ludoviko Bonaparto
 ( Ludoviko Bonaparto)
Charles de Morny
 ( Charles Joseph, comte de Flahaut (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en NederlandoParizoGermanioItalioSvislandoTurgovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hortense de Beauharnais far François Gérard

Hortense de Beauharnais, reĝino de Holando (1806-1810), dukino de Saint-Leu (Saint-Leu-la-Forêt) (1814), naskiĝinta la 10an de aprilo 1783 en Parizo kaj mortinta la 5an de oktobro 1837 en la kastelo Arenenberg en la Kantono Turgovio (Svislando), estas membro de la franca imperia familio, filino de Joséphine de Beauharnais kaj patrino de la imperiestro Napoleono la 3-a.

Ŝi ankaŭ estis komponisto.

Geedzeco kaj Familio

[redakti | redakti fonton]

Volante repacigi la familion Bonaparte, kiu ĵaluzis, eĉ malamis ŝin, Jozefino serĉis novan kuniĝon por sigeli la aliancon inter ambaŭ familioj Bonaparte kaj Beauharnais. Tiucele, en la 4-a de januaro 1802 ŝi edzinigis sian filinon, Hortense, al Louis Bonaparte (1778-1846), unu el la plej junaj fratoj de la Unua Konsulo. La ceremonion en la Palais des Tuileries (rigardu suben la foton de tiu palaco nuntempe detruita) celebris en la 6-a de januaro Kardinalo Caprara[2]. Tiel Hortense fariĝis la bofratino de ŝia bopatro, la imperiestro.

La Palais des Tuileries fotita el la ĝardeno Tuilerioj, dum la Universala ekspozicio de 1867. Do kvar jarojn antaŭ ĝia bruligo fine de la Pariza Komunumo (majo 1871)

.

La paro havis tri filojn:





`

Reĝino de Holando

[redakti | redakti fonton]

Kiam Louis Bonaparte fariĝas reĝo de Holando en 1806, ŝi mem fariĝas reĝino de Holando (de kie venas lia kromnomo reĝino Hortense).

Ŝi reĝas ĝis kiam la Reĝlando Holando estas aneksita de Napoleono en 1810. Malgraŭ la divorco inter ŝia patrino kaj la imperiestro, ŝia takto ebligas, ke ŝi fariĝas unu el la nemultaj intimuloj de la nova imperiestrino Marie-Louise de Aŭstrio, eĉ se ĉi-lasta estas pli juna je ok jaroj.




Reĝino Hortense, muzikamanto, komponis la melodion Le Beau Dunois, pli konata kiel Partant pour la Syrie. La muzikologo Arthur Pougin atribuis ĉi tiun komponaĵon al la virtuosa flutisto kaj flutinstruisto de la reĝino, Louis Drouet. Pli novaj muzikologiaj studoj malpravigis ĉi tiun atribuadon. Ĉi tiu romanco, komponita en Malmaison en 1807, kun teksto verkita de la grafo Alexandre de Laborde, rapide fariĝis granda sukceso. Ĝia origino kaj populareco faris ĝin kunigiga kanto por bonapartistoj dum la Restarigo.