Charles de Morny
Charles Auguste Louis Joseph Demorny, nome grafo de Morny, duko de Morny, naskiĝinta en Sankt-Maŭrico (Svisio) la 17an de septembro 1811 kaj mortinta en Parizo la 10an de marto 1865, estis franca financisto kaj politikisto dum la Julia monarkio, la Dua Respubliko kaj la Dua Imperio, deputito, ministro pri Internaj Aferoj (1851-1852), prezidanto de la Parlamento kaj prezidanto de la Ĝenerala Konsilantaro de Puy-de-Dôme (1852-1865).
Ŝajne li estis ekstergeedzeca filo de la reĝino de Nederlando nome Hortense de Beauharnais kaj de la grafo Charles de Flahaut — pro tio li estis duon-frato de Napoleono la 3-a — kaj estus ekstergeedzeca nepo de Talleyrand. Charles de Morny estas ĉe la origino de la fondo de la vilaĝo Le Vésinet ĉe la fluejo de la Sejno ĉe Parizo, de la urbanizado de Deauville kaj de la Parc des Princes ĉe Boulogne-Billancourt. lia posteulo estas la 7a Duko de Morny, Arnaud Henry Salas-Perez (duko de Talleyrand 1982-)
Pri sia deveno, kun humuro Morny priskribis jene : "En mia linio, ni estis bastardoj de patrino al filo dum tri generacioj. Mi estas pranepo de reĝo, nepo de episkopo, filo de reĝino, kaj frato de imperiestro." (france : « Dans ma lignée, nous sommes bâtards de mère en fils depuis trois générations. Je suis arrière-petit-fils de roi, petit-fils d'évêque, fils de reine et frère d'empereur »)
Sinsekve: reĝo: Ludoviko la 15-a, episkopo : Talleyrand, reĝino : Hortense de Beauharnais, imperiestro :Napoleono la 3-a.
(Kvankam rilate al la reĝo Ludoviko la 15-a, tio plu restas dubinda.)
Krome li estis ŝlosila ludanto en la puĉo de la 2-a de decembro 1851.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marcel Boulenger, Le Duc de Morny (1925, 1926, 1930);
- Augustin Thierry, Son Élégance le duc de Morny, Amiot-Dumont (1950);
- Robert Christophe, Le Duc de Morny (Hachette, 1951);
- Carlo Bronne, La comtesse Le Hon et la première ambassade de Belgique à Paris (La Renaissance du Livre, Bruxelles, 1952);
- Paul Pierre, Le Duc de Morny (1958);
- Maud de Belleroche, Cinq personnages en quête d'empereur, Cino Del Duca, 1962;
- Gerda Grothe, Le Duc de Morny (Fayard, 1966);
- Jean-Marie Rouart, Morny, un voluptueux au pouvoir (Gallimard, 1995);
- Michel Carmona, Morny, le vice-empereur (Fayard, 2005);
- Agnès d'Angio-Barros, Morny. Le théâtre du pouvoir (Paris, Belin, 2012).
- Thérèse Charles-Vallin, «Le duc de Morny dans l'historiographie du Second Empire», Revue d'histoire moderne et contemporaine, Paris, Armand Colin, t. XXI «L'historiographie du Second Empire», janvier-mars 1974, p. 75-85 (lire en ligne [archive]).
- Jacques Jourquin, Morny le flamboyant (1811-1865), album, éditions Soteca, 2011 (ISBN 978-2916385730)
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1811
- Mortintoj en 1865
- Francaj politikistoj
- Francaj dukoj
- Francaj grafoj
- Francaj ambasadoroj en Rusio
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Ministroj pri internaj aferoj de Francio
- Deputitoj de Puy-de-Dôme
- Deputitoj de la julia monarkio
- Deputitoj de la dua Respubliko de Francio
- Bonapartistoj
- Bonaparte
- Talleyrand-Périgord-familio
- Prezidantoj de la franca Nacia Asembleo
- Entombigitoj en la tombejo Père-Lachaise

