Orleanistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orleanistoj
emblemo
politika movado
monarkiismo
Komenco 1815 vd
Lando(j) Francio vd
Ĉefestro(j) Jacques Laffitte • François GuizotAdolphe Thiers • Albert, 4th duc de Broglie vd
vdr

La OrleanistojOrleananoj estis franca dekstra (escepte dum 1814–1830) branĉo kiu elstaris el la Franca Revolucio kiel opoziciaj al la Legitimistoj. Ili regis en Francio en 1830–1848 en la Julia monarkio de la reĝo Ludoviko-Filipo (Francio). Ĝi estas ĝenerale konsiderata transira periodo dominata de la konservativa Orleanisma doktrino en ekonomio kaj eksterlandaj aferoj. Ĉefa estro estis ĉefministro François Guizot. Ili foriris al ekzilo dum la regado de la imperiestro Napoleono la 3-a kaj falis pro la establado de la Tria Respubliko en 1870.

Ĝi prenas sian nomon el la Orleana branĉo de la Burbonoj (posteuloj el la plej juna filo de Ludoviko la 13-a), kiuj estis iliaj estroj. La frakcio enhavis multajn liberalulojn kaj intelektulojn kiuj volis restaŭri monarkion kiel Konstitucia monarkio kun limigitaj povoj por la reĝo kaj plej povo en la manoj de parlamento. Orleanistoj estis opoziciataj de la pli konservema Burbona frakcio, kiu volis ke la heredantoj de Ludoviko la 16-a restaŭru la tronon kun grandaj povoj. Kaj Orleanistoj kaj Burbonoj estis siavice opozicitaj de la respublikanoj kiuj volis neniun reĝon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aston, Nigel. "Orleanism, 1780-1830," History Today, Oct 1988, Vol. 38 Issue 10, pp 41–47.
  • Beik, Paul. Louis Philippe and the July Monarchy (1965).
  • Collingham, H.A.C. The July Monarchy: A Political History of France, 1830–1848 (Longman, 1988).
  • Howarth, T.E.B. Citizen-King: The Life of Louis Philippe, King of the French (1962).