Ludoviko la 4-a (Francio)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a |
Ludoviko la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Okcidenta Frankio | |||||
![]() | |||||
Regado | 936 - 954 | ||||
Antaŭulo | Rodolfo de Francio | ||||
Sekvanto | Lotaro de Francio | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Louis IV d'Outremer | |||||
Naskonomo | france Louis IV d'Outremer | ||||
Naskiĝo | 1-an de septembro 920 en Laon | ||||
Morto | 10-an de septembro 954 (34-jaraĝa) en Reims | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | ĉevalfalo vd | ||||
Tombo | Baziliko Sankta Remiĝo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Karolidoj vd | ||||
Patro | Karlo la 3-a vd | ||||
Patrino | Eadgifu of Wessex vd | ||||
Gefratoj | Gisela of France • Hildegarde of France vd | ||||
Edz(in)o | Gerberga de Saksio vd | ||||
Infanoj | Lotaro de Francio • Matilda de Francio • Karlo de Malsupra Loreno • Prince Charles des Francs vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludoviko la 4-a (naskiĝis en 921 en Laon - mortis la 10-an de septembro 954 en Reims), kromnomita Ludoviko de Transmaro (franclingve Louis IV d'Outremer) estis la filo de la franca reĝo Karlo la 3-a la Simpla kaj de Eadgifu de Wessex.
Post la defalo de lia patro Karlo la 3-a, la estonta Ludoviko la 4-a estis reĵetita el la trono fare de Rodolfo kaj edukita en Anglio (kie li akiris sian kromnomon), en la kortego de sia avo Eduardo. Post la morto de Rodolfo en 936, Ludoviko estis alvokita de la potenca grafo de Parizo, Hugo la Granda, por fariĝi la nova reĝo de Okcidenta Frankio. Li estis kronita la 19-an de junio 936 de la ĉefepiskopo de Reims, en la abatejo Saint-Vincent de Laon, sia naskiĝurbo tre favora al la Karolidoj.
La reĝa tereno ĉefe situis en la regiono de Laon. La reĝo ne havis aŭtoritaton en iu ajn regiono sude de la Luaro : la vera reganto de Okcidenta Frankio kaj Burgonjo estis fakte Hugo la Granda.
Ludoviko edziĝis en 939 kun Gerberga de Germanio, kiu interalie naskis en 941 la estontan Lotaron de Francio. Ludoviko mortis la 10-an de septembro 954 pro falo el ĉevalo. Li estis entombigita en la Baziliko Sankta Remiĝo en Reims.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|