Rektaj kapetidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rektaj kapetidoj
Dinastio
Regadoj
Reĝoj de Francio
Dum 987 - 1328
Antaŭulo Karolidoj
Sekvanto Domo de Valois
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Per rektaj kapetidoj oni nomas la kapetidajn monarĥojn kiuj reĝis sur la reĝlando Francio de Hugo Kapeto en 987 ĝis Karlo la 4-a la Bela en 1328, en seninterrompa hereda linio de patro al filo en dek tri generacioj. Post la morto sen heredanto de la lasta rekta vira ido de Hugo Kapeto, la Domo de Valois sukcedis al ili.

Elekto, heredo kaj konsekro[redakti | redakti fonton]

En 987, Hugo Kapeto, duko de la frankoj kaj markizo de Neŭstrio, posedis teritorion compris inter la riveregoj Sejno kaj Luaro.

Li estis la nepo de Roberto la 1-a, kiu reĝis mallonge de 922 ĝis 923 kaj la filo de Hugo la Granda. Li do ne estas, teknike, la unua kapetida reĝo sed li estas la unua de la familio, kiu savis la kronon profite al sia filo, pro tio li estas konsiderata kiel la fondinto de la kapetida dinastio.

Kiam la lasta karolida reĝo, Ludoviko la 5-a, mortis sen idaro, kunveno de la plej gravaj feŭduloj (inter kiuj li estis) kaj de la episkopoj de la reĝlando elektis lin kiel reĝon. Li estis konsekrita en Noyon dimanĉe la 3-an de julio 987 malprofite al la karolida pretendanto Karlo de Loreno. Plie, Hugo Kapeto faris ĉion por konfirmi tiun dinastian povon, kun li intencis starigi, la 25-an de decembro de la sama jaro, li konsekrigis en la katedralo Sainte-Croix de Orleano sian filon Roberto la 2-a, kiu sukcedis al li en 996.

La unuaj regnoj (987-1108)[redakti | redakti fonton]

Hugo Kapeto, kiel duko de la frankoj, estis suzereno de la teritorioj, kiuj etendiĝis inter la riveregoj Sejno kaj Luaro. Sed lia propra bienaro situis precipe ĉirkaŭ Orleano kaj Parizo, kaj ties vasteco ne superis tiun de nuna departemento.

Okcidente, liaj gravaj vasaloj, la grafoj de Blois kaj de Anĵuo, estis preskaŭ sendependaj, kaj la duko posedis nur kelkajn disajn bienojn. Oni povas citi la abatejon Saint-Martin en Tours, kiu estis unu el la plej granvaj sanktejoj de la reĝlando.

La resto de la reĝlando estis dividita laŭ grandaj feŭdoj, inter ili la duklando Normandio (kreita por la vikingo Rollon de la reĝo Karlo la 3-a), la duklando Burgonjo (en la manoj de lia frato Eŭdo-Henriko), la duklando Akvitanio (eksa karolida reĝlando), la graflando Ĉampanjo, la graflando Flandrio aŭ ankaŭ la fora graflando de Tuluzo.

Du gravaj eventoj okazis en la reĝado de Filipo la 1-a : en 1066 la duko de Normandio Vilhelmo la Konkeranto konkeris Anglion kaj fraiĝis ties reĝo ; en 1095, la papo Urbano la 2-a predikis por la unua krucmilito en Clermont.

La kontrasta elstariĝo (1108-1180)[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 6-a. Li komencis interveni en la aferoj de la aliaj feŭdoj. Li devis, kiel jam sia patro kaj kiel siaj posteuloj, provi limigi la povon de la dukoj de Normandio, tiam reĝoj de Anglio, partoprenante en la familiaj disputoj.

Ludoviko la 7-a. Li partoprenis en la 2-a krucmilito. Ĝi fiaskis, sed tio estis por la reĝo okazo por montri sin for de Parizo. Li edziĝis al Eleonora, heredintino de la duklando Akvitanio (la tiama Akvitanio situis pli norde ol la nuna, ĝia ĉefurbo estis Poitiers kaj ne Bordeaux). Lia geedziĝo estis same fiaska kiel la krucmilito, pro manko de heredanto, li repudiis sian edzinon. Ŝi tuj fariĝis edzino de la duko de Anĵuo kaj de Normandio, Henriko Plantaĝeneto, kiu fariĝis samjare reĝo laŭ la nomo Henriko la 2-a.

La grandaj regnoj (1180-1314)[redakti | redakti fonton]

Filipo Aŭgusto. Filipo Aŭgusto mortis en 1223.

Ludoviko la 8-a. Ludoviko la 8-a mortis antaŭtempe en 1226.

Sankta Ludoviko. Pro lia juneco, lia patrino Blanka de Kastilio regentis. Li estis rimarkinda juĝista kaj pia reĝo. Li partoprenis al ĉiuj krucmilitoj de sia tempo kaj mortis en krucmilito en 1270, pro pesto.

Filipo la 3-a.

Filipo la Bela. Nepo de Ludoviko la 9-a, li surtroniĝis en 1285. Li transmovigis la papan rezidejon al Avignon. Li sanktuligis sian avon en 1297. Filipo la 4-a mortis en 1314 kaj lasis tri filojn, oni ne timis heredan krizon.

La damnitaj reĝoj (1314-1328)[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 10-a mortis en 1316 sen heredanto.

Filipo regentis.

Johano la 1-a naskiĝis en 1316 sed mortis post 5 tagoj. Tiam Filipo la 5-a, la regento estis konsekrita reĝo en 1317. Li mortis en 1322 sen vira idaro.

Karlo la 4-a, frato de Filipo surtroniĝis sed en 1328, Karlo mortis ankaŭ sen vira idaro.

Filipo la 6-a de Valezio, nepo de Filipo la 3-a estis elektita laŭ la franka kutimo de la salfranka leĝo, malprofite al Karlo la 2-a la Malbona kaj al Eduardo la 3-a (kio estigis la centjaran militon) sed ankaŭ malprofite al la filinoj de Filipo la 5-a kaj de Karlo la 4-a.