Arnulfidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Arnulfidoj estis la membroj de familio el la franka nobelaro de Aŭstrazio originanta agnate de Arnulfo, episkopo de Metz de 613 ĝis 626. Tiu familio kuniĝis kun la pipinidoj per la gedziĝo de Ansegisel kaj Begga. Ilia nepo Karolo Martelo estos la patro de la unua karolida reĝo Pipino la pli juna. La idoj laŭ agnata linio de Arnulfo de Metz estas do nomitaj arnulfidoj, ĝis Karolo Martelo ekde kiu oni parolas pri karolidoj. Tamen, pro la fakto ke la lastaj arnulfidoj prenis nomojn, grandan parton de sia povo kaj de sia prestiĝo el siaj kognataj prauloj, iuj aŭtoroj erare nomis ilin pipinidoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

Verŝajna origino de la dinastio[1] :

Historio[redakti | redakti fonton]

Arnulfo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arnulfo de Metz.

Arnulfo kaj Pipino de Landen estas la du ĉefaj estroj de la aŭstrazia aristokrataro komence de la 7-a jarcento. Ĉar ili pli kaj pli ne eltenas la aŭtoritecon de la reĝino Brunehilda, regentino nome de ties pranepo Sigeberto la 2-a, ili vokas la reĝon de Neŭstrio Klotaro la 2-a por forigi la reĝinon. Tiu lasta invadis Aŭstrazion en 613, venkis Sigeberton la 2-an kaj mortigis lin, kaj ankaŭ Brunehildan. Rekompence, li nomumis sanktan Arnulfon kiel episkopon de Metz kaj Pipino kiel majordomon. Sed ili falis pro malfavoro je la morto de Klotaro la 2-a, en 629, ĉar ties filo Dagoberto la 1-a decidis flankenigi ilin el la povo. Se Pipino revenis al la povo en 639 je la morto de Dagoberto, ne same okazis por Arnulfo, kiu izoliĝis en monaĥejon kaj mortis en 640[2],[3].

La filoj de sankta Arnulfo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Klodulfo de Metz kaj Ansegiselo.

Je sia mort, sankta Arnulfo lasis du filojn, Klodulfo kaj Ansegiselo, kiu estis menciitaj nur ekde 643 kaj apartenas al la proksimularo de la majordomo Grimoaldo, filo de Pepino la pli maljuna. Klodulfo estis poste elektita episkopo de Metz, en 657, kiam Grimoaldo estis murdita.

Ekde Pepino el Herstal, la arnulfidoj sin deklaris el la pipina linio ol el la arnulfa linio, donante pli da personaj nomoj el la pipina dinastio (Pipino, Grimoaldo, Karolo, Karlomano).

Pepino el Herstal[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pepino el Herstal.

Pepino el Herstal aperis en 675 kiam, aŭstrazia duko asociita al la duko Marteno, li kontraŭis Ebroinon, majordmo de Neŭstrio. En 679, la unua batalo rapide finĝas por la aŭstrazianoj kaj la duko Marteno estis mortigita. Post la morto de Ebroino sekvata de paca periodo, la kvereloj redaŭris en 687 kaj finiĝis favore al Pepino, kiu fariĝis la vera mastro de la tri frankaj reĝlandoj (Neŭstrio, Burgundio kaj Aŭstrazio). Li mortis en 714 lasante malfacilan heredon[4].

Karolo Martelo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Karolo Martelo.

Plektruda, la vidvino de Pepino el Herstal, tuj enŝlosigis sian bofilon Karolo kaj agnoskigis sian nepon Teodoaldo. Sed malfacilaĵoj rapide komenciĝis ĉar la neŭstrianoj ribelis, elektis reĝon Ĉilperiko la 2-a, kaj majordomon, Ragenfrido kaj, alianciĝintaj al frisoj, atakis Aŭstrazion. Tiam Karolo sukcesis elfuĝi kaj organizi kontraŭatakon kun kelkaj partizanoj, kiuj forpelis la neŭstrianojn kaj frisojn. Forta per tiu sukceso, li forigis Plektrudan kaj Teodoaldon kaj kunigis la tri reĝlandojn sub sia aŭtoritateco. Helpe de Eklezio, li organizis la frankajn reĝlandojn en kohera tuto. Tiam la saracenoj, forpelitaj unuafoj per la Tuluzo en 721, denove invadis Gaŭlion, sed estis venkitaj de Karolo apud Poitiers la 25-an de oktobro 732. Tiu venko donis al karolo la kromnomon Martelo kaj ebligis al li eniri Akvitanion , kiun li submetis al sia aŭtoritateco. En 737, je la morto de la merovida reĝo Teodoriko la 4-a, Karolo Martelo ne opinis utile elekti novan reĝon kaj restis sola mastro de la franka imperio, sen provi surtroniĝi[5].

Je lia morto, en 741, ties filoj Pipino la pli juna kaj Karlomano devis nomui reĝon, Ĉilderiko la 3-a, por fronti la perturbojn ligitajn al la heredado. Poste Karlomano izoliĝis en monaĥejon en 747 kaj Pepino, akiris en 751 subtenon de la papo por eksigi Ĉilderikon la 3-an kaj fariĝi reĝo, tiel komencante la karolidan dinastion[6].

Genealogio[redakti | redakti fonton]

 
 
 
 
 
 
Arnulfo
episkopo de Metz
(† 640)
 
 
 
Doda
 
 
 
 
 
Pipino de Landen
majordomo
(† 640)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hilda
(?)
{{{ÿ}}}Klodulfo
episkopo de Metz
(† 697)
 
 
 
 
 
 
 
Ansegiselo
domestique
(† 662)
 
Begga
(† 693)
 
Grimoaldo la 1-a
majordomo
(v.615 † 657)
 
 
 
 
 
 
{{{ä}}}
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
{{{À}}}
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Aunulf
(† 697/714)
 
Marteno[7]
grafo
(† 680)
 
Klotilda Doda[8]
(† 699)
x Thierry III
 
 
Griffo[9]
ĉefepiskopo
de Rouen
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pepino el Herstal
majordomo
(† 714)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Plektruda
(Hugobertidoj)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Alpaidoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Adaltruda
filino de Berthaire
majordomo
 
 
 
 
 
Drogon
duko de Ĉampanjo
(670 † 708)
 
 
 
Grimoaldo la 2-a
majordomo
(† 714)
 
Karolo Martelo
majordomo
(v.685 † 741)
 
Ĉildebrando
duko en Provenco
(† 751)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Arnulf
duko (de Burgundoj ?)
(† 723)
 
Hugo
ĉefep. de Rouen
(† 730)
 
Pepino
(† 723)
 
Godfrido
(.. 708-723 ..)
 
Teodoaldo
majordomo
(† 741)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Karolidoj
 
Nibelungidoj
 
 


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Settipani 2000.
  2. Settipani 1993, paĝo147-8.
  3. Riché 1983, paĝo25-9.
  4. Settipani 1993, paĝo153-4.
  5. Settipani 1993, paĝo165-7.
  6. Settipani 1993, paĝo179-184.
  7. Pri la alligo de la duko Marteno al la arnulfidoj, vidi artikolon Klodulfo (Metz)
  8. Pri la alligo de la reĝino Klotilda Doda al la arnulfidoj, vidi artikolon Klotilda kromnomita Doda
  9. Pri la alligo de Griffo al al arnulfidoj, vidi artikolon Ansegiselo

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]