Kastelo Arenenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Arenenberg
kastelo
kastelo [+]
Koordinatoj47° 40′ 22″ N, 9° 3′ 33″ O (mapo)47.6727777777789.0591666666667Koordinatoj: 47° 40′ 22″ N, 9° 3′ 33″ O; CH1903: 721699 / 281495 (mapo)

Kastelo Arenenberg (Kantono Turgovio)
Kastelo Arenenberg (Kantono Turgovio)
DEC
Kastelo Arenenberg
Kastelo Arenenberg
Lokigo de Kantono Turgovio en Svislando

Map
Kastelo Arenenberg

Vikimedia Komunejo:  Schloss Arenenberg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Arenenberg
Parko de Kastelo Arenenberg

Kastelo Arenenberg estas kastelo en la komunumo Salenstein en distrikto Steckborn, Kantono Turgovio, Svislando. Napoleono la 3-a pasigis parton de sia infanaĝo en Kastelo Arenenberg. Hodiaŭ la kastelo estas posedaĵo de Kantono Turgovio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 15-a jarcento - la ekzakta konstrudato ne estas konata - la kastelo apartenis al la nobela konstanca familio Brisacher kaj portis la nomon Arnhalden. Ek de la 17-a jarcento estas uzata la nomo Arenenberg. Inter 1546 kaj 1548 la kastelo estis komplete rekonstruita de Sebastian Geissberg, la tiama reganta urbestro de Konstanco. Sub la konstanca nobelulo Hans Konrad von Schwarzach la kastelo estis deklarita en la jaro 1585 de la ŝtatoj de la Svisa Ĵurkomunumo kiel libera sidejo, tio signifis, ke la kastelo posedis sian propran jurisdikcion kaj ne devis tributi al la Ĵurkomunumo.

Napoleona epoko[redakti | redakti fonton]

Post pluraj posedantŝangoj la kastelon akiris la familio von Streng, en kies posedaĵo ĝi restis, ĝis en la jaro 1817 Johann Baptist von Streng ĝin vendis al la franca eksreĝino Hortensio de Beauharnais, la duonfilino de Napoleono la 1-a edzino de Louis Bonaparte kaj reĝino de Nederlando kaj patrino de Napoleono la 3-a.

En la jaro 1817 ĝis 1820 la postgotika kastelo estis konstrue transformita de Hortense de Beauharnais. Ĝi ricevis la ŝtupargablon, la ĉirkaŭantan muron, la turon kaj la tirponton, kiujn planis la konstanca arkitekto Wehrle. En la jaro 1832 ŝi aldonis novgotikan kapelon, kaj modifis la kastelan tegmenton. Estiĝis kastelo en la franca kamparbienstilo.

Ŝia filo Louis Napoleon, la posta imperiestro Napoleono la 3-a vendis ĝin en la jaro 1843. Lia edzino Eugénie reaĉetis ĝin en la jaro 1855. La imperiestrino renovigis kaj transformigis la kastelon en la jaroj 1855 kaj 1874. Post la perdita franc-germana milito la kastelo devintus duan fojon esti ekzilejo de la franca imperiestra familio, pro la morto de Napoleono 1873 tamen la translokiĝo ne okazis.

Parton de sia junaĝo Napoleono la 3-a pasigis en Alemanio. Li parolis la alemanan. Kiam li fariĝis imperiestro, li parolis alemane en Parizo kun la svisa ambasadoro, same alemano.

Napoleon-muzeo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1906 Eugénie donacis la bienon al la Kantono Turgovio, kiu en la kastelo ek de tiam funkciigas la Napoleon-muzeon, kiu memorigas al la familio Bonaparte. En la iamaj ekonomikonstruaĵoj la kantono funkciigas agrikulturan eduk- kaj konsilejon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]