Saltu al enhavo

Fayón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fayón
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50795
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 422  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 0° 20′ O (mapo)41.24026420.33290909999999Koordinatoj: 41° 14′ N, 0° 20′ O (mapo) [+]
Alto 92 m [+]
Areo 67,19132 km² (67 19. 132 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fayón (Provinco Zaragozo)
Fayón (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Fayón
Fayón (Hispanio)
Fayón (Hispanio)
DEC
Situo de Fayón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fayón [+]
vdr

Fayón [faĜON] (Faió en kataluna) estas municipo de Hispanio, en la nordorienta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe kies ĉefurbo estas Caspe. Ĝi estas en la sudoriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu el kvar municipoj de la komarko, kiuj okupas la orientan duonon de la komarko kaj estas ene de la Aragona Strio, tio estas areo de Aragono kie estas tradicie parolantoj de la kataluna lingvo, fakte ĝi estas la plej nordorienta el la kvar, dum la aliaj tri estas Fabara, Maella kaj Nonaspe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fayón estas municipa teritorio en la nordorienta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe, kie ĝi okupas teritorion norde de tiu de Nonaspe. La areo estas tute sur la dekstra bordo de la rivero Ebro post la kurbo ĉe la Akvobaraĵo kaj lasta areo de la Akvorezervejo de Mequinenza sur angulo kiun faras la alfluejo de la rivero Matarraña en Ebron, kio utilas kiel limo inter Aragono kaj Katalunio.

La loĝloko Fayón mem estas je 147 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je nur 71 km de Ilerdo, je 112 km de Taragono (ambaŭ provincaj ĉefurboj en Katalunio, kaj je 44 km de Caspe, la komarka ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro tute ĉe la kunfluejo de la du riveroj. Ĝi estas sur 92 msm. La loĝloko mem estas konektita kun La Pobla de Massaluca sude kaj Mequinenza norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Almenaŭ el romia epoko la loko estis de boatistoj kiuj navigis laŭ la rivero ĝis la Mediteraneo kaj revenis pere de tirado fare de tirbestoj el tero. La iama loĝoko estis loĝata de araboj, kiuj lasis la lokonomon «Fayón» kiu aperis dokumentita por la unua fojo en 1219; ĝi devenas de la araba حتون, Ḥayyūn, Fayún, persona nomo, eble de iu berbero egipta.

La teritorio de Fayón estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. Post la konkero el islamanoj parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon. La alveno de la fervojo en 1892 estis la plej grava ekonomia okazaĵo kiu anstataŭis la iaman transportadon de karbo el la minoj de la areo.

Ĝis la malapero de la iama loĝloko kiu estis inundita pro la konstruado de la Akvorezervejo de Ribarroja, Fayón ludis gravan rolon por la transportado de lignito devena de la minoj de la karbobaseno de Mequinenza ĝis la zono de konsumado, ĉefe en Katalunio. La lignito estis transigita en la fervoja stacio, tre proksima al la rivero Ebro. En 1967 la funkciado de la Akvorezervejo de Ribarroja inundis la iamajn loĝlokojn de Mequinenza kaj de Fayón, kio devigis konstruadon de du novaj loĝlokoj kaj modifadon de la fervojo. La stacio de Fayón estis translokigita al La Pobla de Massaluca (Provinco Taragono), je nur 4 km de la nova loĝloko de Fayón. La lignito, kies produktado estis koncentrita jam en malmultaj minoj, ĉesis uzadon de fervojo kaj ektransportiĝis el la karbobaseno de Mequinenza pere de kamionoj al la termocentraloj de Andorra kaj Escucha. La nova loĝloko estis desegnita de la zaragoza arkitekto José Borobio.[1]

Fayón demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Fayón oni malaltiĝis ĝis nunaj 397 loĝantoj (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo kaj malfacilo de komunikado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj navigado, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vizitindaĵoj estas la unikaj panoramoj, ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Calvo Rebollar, Miguel (2018). Lo que el Ebro se llevó. Minas, trenes y barcos en la cuenca carbonífera de Mequinenza. Zaragoza: Prames. pp. 165-186. ISBN 978-84-8321-874-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]