Andorra (Teruelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Andoro.
Andorra

Blazono

Blazono
Andorra-1987.jpg
Vidaĵo de Andorra
Oficiala nomo Andorra
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Aragono Aragono
Provinco Teruelo
Komarko Andorra-Sierra de Arcos
Poŝtkodo 44500
Areo 141.36 km²
Alteco 714 m.
Distanco 139 km de Teruelo
Loĝantaro 7875 loĝ. (2016)
Loĝantonomo andorrano
Retejo http://www.ayuntamientoandorra.es
Koordinatoj 40°58′38″N 0°26′41″O
Situo de la provinco Teruelo en Hispanio
Information icon.svg
vdr

Andorra estas urbo de la provinco Teruelo, en la aŭtonoma komunumo Aragono (Hispanio) kaj ĉefurbo de la komarko Andorra-Sierra de Arcos. Kun loĝantaro de 8 148 personoj[1][2] (INE 2014), estas la tria municipo plej loĝata de la provinco.

Situo[redakti | redakti fonton]

Andorra estas situa inter la valoj de la riveroj Martín kaj Guadalope, kun la rivereto Regallo. Estas situa sur la deklivo de monteto je 714 msm, kie ĝi originiĝis, sed nuntempe ĝi deflankiĝis al la ebenaĵo. La geografo kaj historiisto Pascual Madoz, en 1845, jam indikis la situo sur deklivo.

Aktuale, en la urba kerno diferenciĝas diferencaj sektoroj. Unuarange, la antikva kerno, ĉirkaŭ la preĝejo, kun stratoj milde deklivaj. Dua sektoro estas la Kvartalo de la Stacio, konstruita de la entrepreno Calvo Sotelo kiam ĝi ekzorgis pri la espluatado de la naftoardezoj kaj malriĉaj karboj en 1944. La sama entrepreno konstruis jarojn poste alian kvartalon, nome populare «El Poblado».[3]

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo de Andorra povus derivi el sia signifo kelta, ventopordo, baze sur sia loko; ankaŭ oni rilatas ĝin kun "raízurr" (en eŭska «monteto»), de kie devenas la termino «andurrial», kruteca tereno plena je makiso.[3]

Krome ekzistas legenda klarigo de la toponimo, fondita sur la adorado al Sankta Makario Abato, patrono de la urbo, kiu devenas de la valo de Andorra, en la aktuala princlando, kiu en tiuj tempoj adoris lin. Kiel patrono de tiuj kiuj suferas pro hernio, estis legendo ke li faris miraklojn en tiu regiono kio faris ke oni ŝnaĝu la nomon originan de «Las Masadicas Royas» pere de tiu de «San Macario de Andorra», kaj la nomo finfine limiĝis al simple «Andorra».

Prahistorio kaj arkeologio[redakti | redakti fonton]

Je 1,5 km oriente de la urbo troviĝas monteto nomata «Cabecico Royo», kiu enhavas arkeologian kuŝejon de la frua Ferepoko, el kiu estas videblaj restaĵoj de ortangulaj loĝejoj. Je 2,5 km en direkto al la vojo de Albalate del Arzobispo, en la teritorio de La Cerrada, situas alia setlejo de la unua kaj dua Ferepoko, kie videblas ankaŭ malgrandaj loĝejoj kaj stratoj.[3]

Same, en la municipa teritorio ekzistas kelkaj iberaj kuŝejoj ĉe la ĉirkaŭoj de la urbo. Inter ili elstaras la kuŝejo Poblado de El Cabo, grava kuŝejo kiu datas de la 5-a jarcento a.K.. La kompleta kaj sistema elfosado de tiu setlejo okazis pro la proksimeco de min-ekspluatejo, ĉe kiu staris la kuŝejo. Finante la elfosadon, la arkeologiaj restaĵoj plej gravaj kaj la ŝtonaj elementoj plej interesaj estis malmuntitaj kaj translokigitaj al Monto San Macario. Tiu projekto estis pionira en Hispanio, ĉar neniam antaŭe okazis la translokigo kaj la restaŭrado de ibera setlejo konservantw ĉiujn siajn ĉefajn karakterojn.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Natividad de Nuestra Señora, nome Havaĵo de Kultura Intereso el 2002.

Andorra aperas la unuan fojon dokumentita en 1149, kiam alvenis la nomita reconquista kontraŭ la islamanoj fare de Ramon Berenguer la 4-a, princo de Aragonio.

La kerno de la setlejo estis fondita en la 12-a jarcento kiel brutobreda kvartalo de Albalate del Arzobispo. La titolo de «Muy Noble Villa» estis donata en la 13-a jarcento fare de Jaime la 1-a el Conquistador (la Konkeranto) pro la donita helpo fare de la andorranoj en la konkero de Valencio. En tiu epoko la setlejo apartenis al la teritorio de la Arkiepiskoplando de Zaragozo, ĝis en 1613 ĝi sukcesis akiri sendependecon kiam donis la Arkiepiskopo Pedro Manrique la civilan kaj kriman jurisdikcion, konfirmita tiu privilegio fare de la monarko Filipo la 3-a. Tie estis distingitaj familioj kaj familinomoj, inter kiuj menciindas Alcaine, kiuj posedis grandan domon kiu ankoraŭ konservas heraldikan blazonon sur la fasado.

En la Hispana Enlanda Milito Andorra konstituiĝis en kolektivejo, disdonante la teron en 48 farmoj, kies estro estis respondeculo antaŭ la Konsilanto de Agrikulturo de la Loka Komitato. La diversaj produktoj de la kamparo stokiĝis en la paroĥa preĝejo, kaj oni distribuis ilin inter la lokanoj pere de kvitancoj. Ĉio necesa —inklude zorgojn de kuracisto aŭ bestokuracisto— akiriĝis pere de rajtigo sen ajna pago. Dum la milito, Andorra estis konkerita de la armeo de Franco en la 13-a de marto 1938.[5]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Andorra koresponda al la jaro 1992

En 1495, Andorra havis 136 «fajrojn» aŭ hejmojn,[6] kio korespondas al ĉirkaŭ 600 loĝantoj. La censo de Hispanio de 1857 registras loĝantaron de 1 969 loĝantoj por Andorra,[7] kio pliiĝis al 2 416 en 1877.[8]

Male al tio okazinta en multaj lokoj de Aragono kaj Hispanio, en Andorra ne okazis grava malpliiĝo dum la unua duono de la 20-a jarcento. Fakte okazis ioma pliiĝo el 2 500 al inter 3 000 aŭ 4 000 loĝantoj. Tiu demografia pliiĝo, komencita el la malkovro de lignito en 1914, bremsiĝis en la 1960-aj jaroj. Tamen el la inaŭguro de la termoelektra centralo en 1978, la nombro de loĝantoj denove ascendis, jam pli iompostiome, sed ĝis 8 000 loĝantoj. Notindas la setliĝo bloke de cent familioj devenaj el proksima Escatrón en la provinco Zaragozo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Termoelektra centralo de Andorra. Ĝi ekfunkciis en la jaro 1981 kaj havas povon de 1 101,4 MW.

En la pasinto, la rura sektoro konstituis la ekonomian bazon de la urbo pere de la kultivo de cerealoj kaj olivarboj, komplemente kun la brutobredado. Meze de la 19-a jarcento, Pascual Madoz mencias la produktadon de tritiko, hordeo, vino, olivoleo, silko kaj mielo en la urbo, krom la bredado de ŝafoj kaj kaproj, indikante ke oni preferas la unuan al la dua. Same, li referencas al la ekzisto de «tri teksiloj de ordinaraj toloj kaj unu muelejo de olivoleo».[9]

Tamen, la malkovro de lignito en 1914 el naturaj aperoj kaj tipaj fosilioj, ŝanĝis la ekonomion de la regiono. De 1914 a 1918 oni laboris intense en la mino «Barrabasa», en la teritorio de Alloza. Poste la mina aktiveco malpliiĝis ĝis 1936, kiam pliviviĝis denove la citita mino kaj alia, en la teritorio de Andorra, nomita «Colectivizada Andorrana», kiu en 1936 ŝanĝis sian nomon kontraŭ tiu de «Previsión Rectificada». Ĉirkaŭ 1941, ekfunkciis la mino «María», ankaŭ en Andorra, dum «Barrabasa» fermiĝis ĉirkaŭ 1946 ĉar estis preskaŭ elĉerpita.[3]

El la 1950-aj jaroj, la ĉefa agado de la urbo estas ligata al la industria sektoro, precize al la elfosado de lignito en subteraj minoj, ĉar Andorra estas en unu de la plej gravaj minbasenoj de la Iberia Duoninsulo. Por elirigi la karbon elfosita en la zono, oni konstruis minan fervojon por ligi Andorra kun Escatrón, kies inaŭguro okazis la 16-an de junio 1953. Temas pri privata fervojo, kiu komencis funkcii iniciate de la Nacia Entrepreno Calvo Sotelo, integrita poste en Endesa.[10]

El la 1980-aj jaroj, la subteraj minoj de karbo ekestis anstataŭataj de grandaj elfosadoj subĉielaj. En la aktualo, pluas la subĉiela elfosado de lignito kaj oni plifortigis la elfosadon de aliaj materialoj kiel argiloj kaj industriaj rokoj.

La ekfunkciigo de la termoelektra centralo de Andorra en 1981 markis la komencon de nova agado, nome la produktado de elektro, ligita al la energia sektoro. La centralo konsistas el stokado de karbo, kameno —kies alto atingas 343 m—, instalaĵo de plialtigo de cindroj kaj tri grupoj de generado. Tamen, ties agado okazigis gravan median degradadon en la apudaj zonoj pro la elsendo de poluaj gasoj, estante konsiderata unu el la plej poluaj ene de sia kategorio en Eŭropo.[11]

Paralele, la seka agrikulturo malpliiĝas, escepte pri la olivarbo. Nur la 30% de la plugebla tero estas dediĉata al la kultivo, kaj estas multe pli granda la procentaĵo dediĉata al aliaj uzoj (50%). Same, elstaras la alta procentaĵo de novalo kiu aplikiĝas en la komarko. La ĉefaj kultivoj estas la olivarbo, el migdalujo kaj la fruktarboj de irigacio. La vitejoj estas nur malgranda kultivo nur por memkonsumado.[12]

Loka politiko[redakti | redakti fonton]

Okazaĵo de la Sankta Semajno de Andorra.

Lastaj urbestroj de Andorra[redakti | redakti fonton]

Periodo Urbestro Politika partio
1979-1983 Isidro Guía Mateo[13] PSOE
1983-1987
1987-1991
1991-1993 Salustiano Sánchez Martín CDS
1993-1995 Isidro Guía Mateo PSOE
1995-1999
1999-2003 Luis Ángel Romero IU
2003-2007|
2007-2011
2011-2015 Sofía Ciércoles Bielsa[14]
2015-2019 Sofía Ciércoles Bielsa

Balotaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Elecciones municipales[15][16]
Partio 2003 2007 2011 2015
IU[17] 5 6 5 4
PSOE 4 4 3 3
PP 4 3 4 2
PAR - - 1 2
CHA - - - 1
Asamblea Abierta de Andorra 1
Totalo 13 13 13 13

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1], retejo de la Boletín Oficial del Estado. Alirita la 1-an de majo 2017.
  2. [2], retejo de la Instituto Nacional de Estadística (Hispanio).
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Andorra (Gran Enciclopedia Aragonesa)
  4. Poblado ibérico El Cabo. Cultura Andorra
  5. «El triunfal avance hacia la victoria definitiva». ABC (Sevilla). 15-a de marto de 1938. [3] Konsultita en la 1-a de majo 2017.
  6. Navarro Espinach, Germán (2009-2010). «Ciudades y villas en el Reino de Aragón el siglo XV. Proyección institucional e ideología burguesa». Anales de la Universidad de Alicante. Historia Medieval. 16. pp. 195-221. [4] Alirita la 1-an de majo 2017.
  7. Censo de 1857. Teruel (INE)
  8. Censo de 1877. Teruel (INE)
  9. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen II, paĝoj 287-288.
  10. Andorra á Escatrón (Spanishrailway.com)
  11. «Informe de Internationella försurningssekretariatet sobre las emisiones de centrales termoeléctricas y otras fuentes puntuales en Europa (2005)» (en inglés). [5] Konsultita la 2-an de majo 2017.
  12. Asociación para el desarrollo integral del Bajo Martín y de Andorra-Sierra de Arcos.
  13. Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas (Gobierno de España). «Treinta aniversario de las primeras elecciones municipales de la democracia». Arkivita el la originalo en la 22-a de novembro 2015. [6] Konsultita la 6-an de marto 2014.
  14. Alcaldes de Aragón de las elecciones de 2011
  15. Gobierno de Aragón. «Archivo Electoral de Aragón». [7] Konsultita la 2-an de majo 2017.
  16. «Resultados Elecciones Municipales 2015». Ministerio del Interior. [8] Konsultita la 16-an de junio 2015.
  17. En 2015 ĝi prezentiĝis kiel Izquierda Unida - Ganar Andorra.