La referencoj pri la unuaj loĝantoj de Sitges venas de la Neolitiko kaj en pli modernaj epokoj estas dokumentita la ekloĝado de iberoj ĉirkaŭ la 4a jarcento a.K. Krome, ekzistas esploroj kiuj pruvas ke en la 1a jc. Sitges havis du etajn loĝnukleojn. Kune kun la romia Olerdolo, Sitges estis interŝanĝa akso inter la produktoj de Penedés kaj aliaj loĝlokoj de la romia epoko.
En la Mezepoko kastelo estis starigita, kie nuntempe troviĝas la urbodomo (konstruita en 1889). En la 12a jarcento Sitges estis sub rego de la familio Sitges (ili adoptis la urb-nomon kiel familinomon); ĉi tiu familio estas dokumentita ekde 1116 ĝis 1308 kiam Agnés de Sitges vendis siajn rajtojn al Bernat de Fonollar kiu estis senjoro ekde 1306 ĝis 1326. Post la forpaso de lia dua edzino, Blanca de Abella, Sitges laŭ sukceda decido transiris al Pia Almoina de Barcelono, eklezia institucio kiu asistis la malriĉulojn, en kies manoj estis ĝis 1814. Bernardo de Fonollar estis kavaliro rekte rilatiĝinta kun la kortego de la reĝo Jakobo la 2-a kaj lia tombo kaj sia edzino estas en la preĝejo Sankta Bartolomeo kaj Sankta Tekla. La vivo de la loĝantoj dum ĉi jarcentoj estis organizita ĉirkaŭ la monteto Baluard kiu havis muregon kaj estis konektita kun la cetero de la urbeto pere de ponto super la nuna Ĉefstrato. Oni scias ankaŭ pri tri turoj situantaj en malsamaj partoj de Sitges, starigitaj en 1303. Ankaŭ menciindas la palaco de la Maŭra Reĝo, de la 14a jarcento.
Dum la Moderna Epoko la Universitato de Sitges (Urbodomo) klopodis liberiĝi de la senjora regado de la Pia Almoina. En 1814 Sitges finfine liberiĝis kaj iĝis parto de la Krono malgraŭ ĝia sufero dum la militoj poste okazintaj. La ekonoia aktiveco daŭre estis de la kamparanoj, la fiŝkaptitstoj kaj la havena aktiveco kiu kreskis ekde la 18a jarcento kiam estis plene permesata la rekta komercado kun Ameriko. Ekde la fino de la 18a (1779) ĝis komenco de la 19a jarcento establiĝis konstanta komercado kun la amerikaj kolonioj.
Sitges havas grandan turisman infrastrukturon, kun taŭgaj ejoj kaj tri sportaj havenoj. Antaŭ la kresko de la turisma aktiveco, la lokanoj sin dediĉis al la fiŝkaptado kaj ŝufabrikado, aktivaĵoj kiuj preskaŭ entute malaperis, krom la ekzisto de etaj atelieroj kiuj ne reprezentas signifan kvanton por la loka ekonomio.
La banloko estas konsiderata kiel unu el la plej vizitataj fare de la geja komunumo en la Iberia duoninsulo, disvolviĝante en la lastaj jardekoj al ampleksa diverseco de lokoj por la geja turismo. En 2006 estis inaŭgurita la Skulptaĵo al la samseksama kolektivo, iĝante tiel, en la unua monumento de la GLAT-komunumo en Hispanio.