Alloza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alloza
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44509
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 540  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 0° 32′ U (mapo)40.9690951-0.5299162Koordinatoj: 40° 58′ N, 0° 32′ U (mapo) [+]
Alto 664 m [+]
Areo 81,600486 km² ( 816 0.0 486 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alloza (Provinco Teruelo)
Alloza (Provinco Teruelo)
DEC
Alloza
Alloza
Situo de Alloza
Alloza (Hispanio)
Alloza (Hispanio)
DEC
Alloza
Alloza
Situo de Alloza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alloza [+]
vdr

Alloza [aLJOza] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem. La loknomo Alloza estas etimologie devena el araba اللوزة al-laŭza, migdalarbo.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 116 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipo estas inter Oliete (okcidente) kaj Andorra (oriente) laŭ la regiona ŝoseo A-1402.

La altitudo de la loĝloko ĉe monteto estas de 668 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj kaj setlejoj de Bronzepoko. La toponimio sugestas, ke estis setlejo ankaŭ en epoko de Al Andalus.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1179, Alfonso la 2-a de Aragono donis la domaron al la Ordeno de Kalatravo en Alcañiz.

Dum la Unua Karlisma Milito, en Alloza oni apogis la karlistojn kaj de tie eliris operaco kiu rezultis en malvenko de la karlistoj en la Cincomarzada en 1838. Same okazis batalo en la proksimeco de Alloza, kiel ĉe «Congostos», kie rifuĝiĝis la karlista generalo Ramón Cabrera. Dum la Hispana Enlanda Milito oni kreis en Alloza miksan komitaton de dekstruloj-maldekstruloj kio rezultis en malpliigon de viktimoj. En la 1940-aj jaroj alvenis al la minbaseno de la Val de Ariño la ŝtata entrepreno Calvo Sotelo por realigi esploron de lignito, aĉeti minojn kaj malfermi novajn ekspluatejojn. En la venonta jardeko, 61 % de la minareo de la zono korespondis al Alloza, kun totalo de 26 minoj.[2]​ ​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Alloza oni malaltiĝis el 1946 en 1910 ĝis nunaj 577 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo. La tradicia ekonomio de Alloza dependis historie de la agrikulturo, brutobredado de ŝafoj kaj komerco. Tamen dum la 20-a jarcento la ĉefa ekonomia aktiveco estis bazita sur la karbominado por provizi al proksimaj termoelektraj centraloj, kiuj poste fermiĝis.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ses ermitejoj, la Monto Kalvario havigas kalvarion kaj pejzaĝan rigardejon, urbodomo, akvedukto, ekspoziciejo kaj Skulptaĵejo pri fajro kaj festo en la kelo de la kastelo, kie oni ekspozicias ankaŭ elementojn de la vinproduktejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  2. Magallón Aragones P.; Polo Enfedaque, M.C. (2005). «De pueblo en pueblo: Alloza». BCI (12). Konsultita la 17an de novembro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]