Andorra-Sierra de Arcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la komarko Andorra-Sierra de Arcos en la nordoriento de la provinco Teruelo en sudo de Aragono.

Andorra-Sierra de Arcos estas komarko de Aragono (Hispanio) en la nordoriento de la provinco Teruelo. Ties administracia ĉefurbo estas Andorra. Ĝi havas areon de 675,10 km² kaj populacion de 9 890 loĝantoj.

La komarko enhavas naŭ municipojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej grava kaj loĝata municipo de la komarko estas Andorra (7633 loĝ.).

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipoj de la komarko Andorra-Sierra de Arcos.

La komarko enhavas la jenajn naŭ municipojn:

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komarko limas norde kun Bajo Martín, okcidente kun Cuencas Mineras, sude kun Maestrazgo kaj oriente kun Bajo Aragón. La komarko estas konsiderata ofte parto de la Historia Malsupra Aragono.

Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Monumento Órganos de Montoro (Orgenoj de Montoro). Ĝi estas inter la municipaj teritorioj de Villarluengo kaj Ejulve, komarkoj Maestrazgo kaj Andorra-Sierra de Arcos, provinco Teruel. Ĝi havas areon de 187,60 ha. La altitudo gamas inter 800 msm en la rivero Guadalope kaj 1 183 en la Roko de la Orgenoj. La natura monumento kiel tio estis deklarita la 19an de Oktobro 2010. Ĝi estas ankaŭ Loko de Komunuma Gravo kaj Protektita birda areo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Orgenoj de Montoro.

La komarko estis tradicie minenhava, kun minoj de karbo (en variaĵo konata kiel lignito). Ekde komenco de la 20-a jarcento kun la disvolvigo de la minsektoro, la ekonomia aktiveco pri minado estis la ĉefa enspezofonto kune kun la termoelektra centralo de Endesa en Andorra. Gravas ankaŭ la nutrindustrio kaj aktiveco pro konstrumaterialoj.

Pri agrikulturo, la ekstremaj temperaturoj kaj la malmulta profundeco de la kultivebla grundo malhelpas la disvolvigon de tiu sektoro, limigitan al kultivoj sen irigacio. Pro tiu, tiu teritorio neniam havis fortan agrikulturon, tute duaranga kompare kun la minado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]