Provinco Huesca
Provinco Ŭesko | |||
hispane: Provincia de Huesca | |||
provinco | |||
|
|||
Oficiala nomo: Provincia de Huesca | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Aragono | ||
Komarkoj | 10 | ||
Municipoj | 202 | ||
Montaro | Pirineoj | ||
Najbaras kun | 6
| ||
Kelkaj municipoj | 3
| ||
Ĉefurbo | Huesko | ||
- mezo | Huesko | ||
- alteco | 488 m s. m. | ||
- koordinatoj | 42° 10′ 00″ N 00° 10′ 00″ U / 42.16667 °N, 0.16667 °U (mapo) | ||
Areo | 15,626 km² (1 562,6 ha) | ||
Loĝantaro | 227 609 (2013) | ||
Denseco | 14 566,04 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 22 | ||
ISO 3166-2:ES | ES-HU | ||
Situo de Huesko enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Provinco de Huesko enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Province of Huesca | |||
Retpaĝo: www.dphuesca.es | |||
Huesca (en Esperanto Ŭesko kaj foje Osko laŭ la latindevena nomo) estas unu el la provincoj de la nordo de Hispanio, en la norda parto de la regiono Aragono, kiu enhavas ankaŭ la samregionajn provincojn Zaragozo kaj Teruelo. Ĝi limas kun la provincoj Ilerdo, Zaragozo kaj Navaro kaj kun Francio (trans la montoĉeno Pireneoj).
Ĝia areo estas 15 626 km² kaj ĝi havas 228 566 loĝantojn (2010). Ĝia loĝdenso estas 14,62 loĝantoj/km² kaj pli malalta en la areo de la Pireneoj, kie iam oni abandonis multajn vilaĝojn. Ĝi enhavas 202 municipojn.
Ĝia ĉefurbo estas Ŭesko, kie loĝas preskaŭ kvarono de la totala loĝantaro.
En tiu provinco troviĝas la Nacia Parko Ordesa kaj Monte Perdido kaj ankaŭ ses el la dek plej altaj pintoj de la lando.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La Malneta Valoro de la provinco en la jaro 2008 estis de 5 064 milionoj de eŭroj. La plej grava estas la sektoro de servoj, nome kun 2 962 milionoj de eŭroj, kio estas 58,50% de la totalo. Sekvas industrio, kun 780 milionoj de eŭroj kaj 15,41%, kaj konstruado kun 634 milionoj de eŭroj kaj 12,52%. La unuaranga sektoro partoprenas kun 605 milionoj da eŭroj kio estas 11,95%, kaj, finfine, produktado de energio, kun 81 milionoj da eŭroj kaj 1,62%.[1]
La evoluo de la proporcia partopreno de tiuj sektoroj rilate al la jaro 2000 estis negativa ĉe la unuaranga sektoro (-5,20%), energio (-0,24%) kaj industrio (-1,58%), kaj estis pozitiva tiu evoluo de partopreno en la sektoroj de konstruado (3,24%) kaj de servoj (3,71%).
Pri ekstera komercado, la eksportado en la jaro 2010 valoris 840 milionojn de eŭroj dum la importado 424 milionojn da eŭroj. La laboristaro dungita de ĉiuj sektoroj estis de 91 200 personoj en 2010. La unuaranga sektoro okupas 14,14%, la industrio 14,80%, la konstruado 9,21%, kaj la servoj 61,84%. La ĝenerala indico de sendungado estas de 12,63%.[2] La nombro de aktivaj entreprenoj en 2010 estis de 16 380, kvankam 8 261 el tiuj ne enhavis dungitojn. La plej granda nombro de entreprenoj, nome 4 661, havas malpli ol du dungitojn, kaj sekvis la grupo de tri ĝis naŭ dungitoj kun 2 641. Nur 811 entreprenoj havas pli ol dek dungitojn, kaj nur 81 pli ol 50.[3]
Teritoria organizado
[redakti | redakti fonton]Komarkoj
[redakti | redakti fonton]Oni konsideras dek komarkojn (distriktojn, regionetojn) en la provinco.
Nomo | Ĉefurbo | Provinco |
---|---|---|
Alto Gállego | Sabiñánigo | Huesca |
Bajo Cinca | Fraga | Huesca |
Zaragozo | ||
Cinca Medio | Monzón | Huesca |
Hoya de Huesca | Huesca | Huesca |
Zaragozo | ||
Jacetania | Jaca | Huesca |
Zaragozo | ||
La Litera | Binéfar kaj Tamarite de Litera | Huesca |
Los Monegros | Sariñena | Huesca |
Zaragozo | ||
Ribagorza | Graus | Huesca |
Sobrarbe | Aínsa kaj Boltaña | Huesca |
Somontano de Barbastro | Barbastro | Huesca |
La komarkoj Bajo Cinca, Hoya de Huesca, Jacetania kaj Los Monegros enhavas ankaŭ municipojn de la provinco Zaragozo, kiuj estas menciitaj jene:
- Bajo Cinca: Mequinenza.
- Hoya de Huesca: Murillo de Gállego kaj Santa Eulalia de Gállego.
- Jacetania: Artieda, Mianos, Salvatierra de Esca kaj Sigüés.
- Los Monegros: La Almolda, Bujaraloz, Farlete, Leciñena, Monegrillo kaj Perdiguera.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]Nomo | Etendo (km²) | Komarko |
---|---|---|
Sabiñánigo | 586,8 | Alto Gállego |
Fraga | 437,6 | Bajo Cinca |
Jaca | 406,3 | Jacetania |
Graus | 299,8 | Ribagorza |
Aínsa | 284,8 | Sobrarbe |
Sariñena | 275,6 | Los Monegros |
Valle de Hecho | 234,4 | Jacetania |
Benasque | 233,6 | Ribagorza |
Ansó | 223,1 | Jacetania |
La Fueva | 218,8 | Sobrarbe |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Contabilidad Regional de España. Instituto Nacional de Estadística. 2011
- ↑ Informe Estadístico de Aragón. Confederación de Empresarios de Aragón y Cámaras Aragón. 2011
- ↑ «Directorio Central de Empresas. Instituto Nacional de Estadística. 2011». Arkivita el originalo la 10an de novembro 2011. Konsultita la 16an de aŭgusto 2011.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Diputación Provincial de Huesca
- historia grupa foto de 1920 el Esperanto-kunveno en Huesko en retejo de la usona holokaŭsta muzeo