Malsupra Cinca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bajo Cinca)
Malsupra Cinca
Distrikto
comarca of Aragon [+]

LandoHispanio
RegionoAragono

ĈefurboFraga
- koordinatoj41° N, 0° U (mapo)41.458163888889-0.34744166666667Koordinatoj: 41° N, 0° U (mapo)


Malsupra Cinca (Tero)
Malsupra Cinca (Tero)

Malsupra Cinca (Aragono)
Malsupra Cinca (Aragono)
DEC
Malsupra Cinca
Malsupra Cinca

Map
Malsupra Cinca

Vikimedia Komunejo:  Bajo Cinca [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Malsupra Cinca [CINka] aŭ Malsupra Cinko (Bajo Cinca en hispana; Cinca Baixa en aragona; Baix Cinca en la kataluna; oficiale Bajo/Baix Cinca) estas aragona distrikto (komarko de Hispanio) oriente de la regiono, ĉefe en la Provinco Ŭesko. Ĝia ĉefurbo estas Fraga. La nomo devenas de la rivero Cinca, kiu ĝin trairas.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipoj de la komarko Bajo Cinca.

La komarko inkludas la jenajn municipojn:

La 11 municipoj kiuj integras ĝin apartenas al la Provinco Huesko, escepte Mequinenza, kiu apartenas al Provinco Zaragozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Malsupra Cinko limas oriente kun Katalunio, norde kun la distriktoj Meza Cinko kaj La Litera, okcidente kun Monegros kaj sude kun la Malsupra Aragono. La subregiono setliĝas en la fina sekcio de la rivero Cinca, en la centro de la depresio de la Meza Ebro, inter la provincoj Zaragozo, Huesca kaj Lleida. La rivero Cinca, kultura kaj historia akso, estas la akso kiu dividas la Malsupran Cinkon nesimetrie kaj kiu aglutinas preskaŭ ĉiujn loĝlokojn, escepte Candasnos.

Ĝia geografio estas karakterizita de la kontrasto de la fekundaj bordoj de Ebro, Cinca kaj Segre kaj la sekaj teroj kiuj etendiĝas ekster la valoj. En la lastaj jaroj ankaŭ disvolviĝis la irigaciata kamparo en la zonoj de sekaj teroj, per kio la pejzaĝon oni modifis iomete por adapti ĝin al la terkulturaj necesoj. Ĝia reliefo estis frukto de miloj da jaroj da laboro de la rivero Cinca kiu, kun la ŝanĝo-procezo de la jaroj, iom post iom fosis sian fluejon formante ampleksajn kaj neegalajn terasojn ambaŭborde de sia fluejo, kiuj historie estis igitaj fekundaj legomĝardenoj.

La pejzaĝo konstituas veran naturan heredaĵon kiun la vilaĝoj de Malsupra Cinko estas insistigitaj por konservi. La impresa kontrasto inter la bordoj de la plenplenaj riveroj de verdaj koloroj kaj la arida tero de Monegros proponas senegalan varion de ekosistemoj. Oni povas trovi faŭnon kaj flaŭron kun tipaj karakterizaĵoj de la stepoj kaj la dezertoj ĝis la enorma birdoriĉeco kiu abundas borde de la riveroj. De speciala natura graveco estas la konata kiel Aiguabarreig ("miksaĵo de akvoj" en la kataluna) kiu formiĝas en la fina sekcio de la kunfluejo de la riveroj Cinca, Segre kaj Ebro ĉe Mequinenza.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato karakteriziĝas kiel kontinenta kaj kun malabundeco de pluvo, fakto kiu kondiĉigas la vegetaĵaron de la Malsupra Cinko. La plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto, en kiuj la temperaturo povas atingi 35ºC aŭ en okazoj ĝis 40ºC. Kontraŭe, en la malvarmaj monatoj de decembro kaj januaro la temperaturoj oscilas inter 0ºC kaj -5ºC. La regiono ricevas la malvarman kaj sekan venton "cierzo" kiu malsupreniras laŭlonge de la valo de Ebro.

La nivelo de averaĝaj pluvoj oscilas inter la 300 kaj 400 mm disdonitaj tre malregule dum la tuta jara periodo. Estas kutimaj la periodoj daŭriĝintaj de sekeco dum la jaro.

Institucio[redakti | redakti fonton]

La distrikto (comarca) estis aprobita per la leĝo 20/2002, eldonita la 7an de oktobro 2002 en la Aragona Oficiala Bulteno.[1] Kvankam ĝi ne estis konstituita oficiale ĝis la 27an de novembro de 2002 kaj estis akceptita ties valideco de la 1a de januaro 2003. Ĝia ĉefurbo estas Fraga, konsiderita de la Ĝeneralaj Direktivoj de Teritoria Ordigo de la Ĝenerala Deputitaro de Aragono kiel kaploko suprakomarka aŭ subregiona pro sia influo en medio multe pli alta ol tiu de sia propra subregiono.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La sociekonomia transformo spertita en Hispanio en la 1960-aj jaroj okazigis teritorie kurantan duobligon de migrado: de la zonoj de interno al la periferio kaj de la kamparaj lokoj al la urbaj. Por la regiono de la Malsupra Cinko, same kiel por aliaj zonoj de Aragono, ĝi okazigis fortan senhomigon de siaj kamparaj lokoj kaj la koncentriĝon de parto de la loĝantaro en la ĉefurbo de la regiono.

La loĝantaro de la distrikto reprezentas ĉirkaŭ 11,03% de la tuta Provinco Huesko. La proporcio inter viroj kaj virinoj estas sufiĉe homogena. En Fraga estas kie koncentriĝas la plej granda parto de la loĝantaro, sekvita de Mequinenza kun preskaŭ ĉirkaŭ 9,64% de la tuta regiona loĝantaro. Ĉiuj municipoj prezentas historian malkreskon de la loĝantaro krom Fraga.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La komarko Malsupra Cinko estas unu el la plej dinamikaj regionoj de Aragono helpita precipe de la agrara sektoro. La procento de agrara okupita loĝantaro koncerne al la tuto estas de 25,5% agordante gravan valoron aldonitan al la sektoro de la dolĉa frukto. La Malsupra Cinko estas la aragona komarko kun pli da ĉeesto de hektaroj kultivitaj en ĉi tiu sektoro. La Malsupra Cinko estis de ĉiam eminenta terkultura zono pro du fundamentaj kialoj, la unua ĉar tradicie kaj kulture estis asociita al la kamparo, kaj la dua kaŭzita de la klimata faktoro kaj de la malalta indico de pluveco. Estas tre grava sektoro kun rimarkinda kresko en la produktado kaŭzita de la modernigo de la terkulturaj ekspluatadoj kaj de la pliigo de la irigaciebla surfaco de Mequinenza, kun irigaciataj kampoj kiuj atingas la 3 000 hektarojn, kaj estas unu el la regionaj motoroj kiujn ĉefas en ĉi tiu sektoro dediĉita ĉefe al la persiko, la ĉerizo, la olivo kaj la migdalo.

La industrio en la Malsupra Cinko subtenas sin ĉefe en la industriaj aktivecoj. La sektoro agr-industria prezentas altan procenton de entreprenoj, kaj sia ĉefroleco en rilato kun la rekta kaj nerekta postenaro estas tre signifa. La sektoro servoj ankaŭ estas grava por la ekonomio de la zono, reprezentante la duan fonton de enspezoj por la loĝantaro, kun speciala graveco de la turisma sektoro en zonoj kiel Mequinenza kie estas multnombraj entreprenoj de aktiva turismo, de sporta fiŝkaptado kaj de kultura turismo, kiu altiras vizitantojn tiel naciajn kiel internaciajn dum la tuta jaro.

Historie, la sektoro de produktado de energio estis koncentrita en Mequinenza pro sia baseno karbonprodukta kiu estis ekspluatita dum pli ol 150 jaroj tra la minado kaj per la konstruado de hidroelektraj diglagoj kiel la akvorezervejo de Mequinenza, konita ankaŭ kiel "Maro de Aragono". La situo geostrategia de la zono ebligis la projekton de konstruo en Fraga de la Platformo Loĝistika de Transporto kies nuntempa disvolviĝo kun aliaj industriaj pluranguloj kiujn oni vidas favoritaj de sia geografia situacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Malsupra Cinko estas lokita en privilegia kaj strategia pozicio kiu igis ĝin loko de renkonto de civilizacioj, kulturoj kaj lingvoj. Estas trairita de la rivero Cinca, al kiu devas sian nomon, rivero kiu ricevas la akvojn de Alcanadre kaj kuniĝas fine al la rivero Segre kiu finas deponante siajn akvojn en la rivero Ebro ĉe Mequinenza.

La regiono estas hejmo de multnombraj spuroj de prahistoriaj vilaĝoj (kiel la arkeologiaj kuŝejoj de Castellets aŭ Riols en Mequinenza) de iberoj, iber-romianoj, romianoj (kiel Vilaĝo Fortunatus), visigotoj, araboj, judoj kaj kristanoj. Frukto de tio estas miksaĵo de romanika, gotika kaj mudehara artoj kiu invadas la heredaĵon de jarmila regiono. Elstaras speciale multnombraj pentraĵoj kaj gravuraĵoj asociitaj trovitaj en Mequinenza, apartenantaj al la surroka arto de la mediteranea arko de la iberia duoninsulo, kaj deklarita Heredaĵo de la Homaro fare de la UNESKO en 1998.

Estas deklaritaj Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de arkeologia zono: Villa Fortunatus kaj La Pilaret de Sankta Kiterio en Fraga, Mas de Fayonet I, Vallbufandes, Valmayor 1a kaj Valmayor 4a en Mequinenza, kaj La castellazo en Ballobar. En la kategorio de monumento estas troveblaj jenaj: la Turo de la Monaĥoj, la Turo de la Pilaret de Sankta Kiterio kaj la kastelo en Fraga, la Kruco de Escarpe kaj la Kastelo de Mequinenza, la kastelo de Zaidín, la Ermitejo de Sankta María en Chalamera kaj la kastelo de Torrente de Cinca. Krome, la regiono havas tri muzeojn en Mequinenza (kolektitaj en la Muzeoj de Mequinenza) kaj du lokitaj en Fraga kiel la Dommuzeo de Salvador Sabaté kaj tiu de la Palaco de Montcada.

Pri arto elstaras la paroka preĝejo de sankta Petro kaj Villa Fortunatos, ruinoj de romia vilaĝo (ambaŭ en Fraga), la romanikaj ermitejoj de Sankta María de Chalamera kaj de Sankta Valero de Velilla, la romanikaj preĝejoj de Ballobar kaj Ontiñena.

Kastelo de Mequinenza[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Mequinenza.

La konstruaĵo staras preskaŭ sur la rando de granda abismo super la kuniĝejo de la riveroj Ebro, Segre kaj Cinca. Ĝia plano estas kvarlatero malregula, kun sep turetoj ortangulaj krom unu, la plej fortika, kiu estas kurioze de kvinangula plano. Du turetoj flankigas la malgrandan pordegon kiu estas duoncirkla. Malmultaj fortikaĵoj havas pli bonan situon ol ĉi tiu, kontemplanta vastan kaj impresan pejzaĝon super la kunfluejo de la tri riveroj kaj siaj ĉirkaŭaj teroj ĝis atingi vide Pireneojn. Moncada, nome senjoroj de la baronlando de Mequinenza elektis ĉi tiun agloneston por sia fortikaĵo. La konstruaĵo estas aŭtenta kastel-palaco, unu el la plej bonaj kiun la gotika arto havigis al la Krono de Aragono, datiĝinta en la 14a kaj 15a jarcentoj.

Araba fortikaĵo, konstruita de la berbera tribo de la Miknasoj en la 12a jarcento, tribo kiu ankaŭ donis nomon al la loĝloko. Kiam la rekonkero falis en manojn de Ramón Berenguer la 4-a, kaj post aparteni al la krono, ĝi pasis al manoj de la nobela familio Moncada. Unu el la grandaj sieĝoj de la loko okazis dum la Milito de Hispana Sendependeco kiam estis konkerita de la trupoj de la marŝalo Suchet, kaj apartenis ĝis 1814 al la franca registaro. Mequinenza ekestis enskribita en grandaj literoj en unu el la eksteraj kolumnoj en la Arko de la Triumfo de Parizo kiel unu el la grandaj francaj venkoj en la iberia duoninsulo.

Nuntempe la kastelo estas privata proprieto de la Fondo ENDESA. Por povi viziti la kastelon estas necese peti la viziton anticipe en la Oficejo de Turismo de la Urbodomo de Mequinenza. La vizitoj gviditaj okazas marde matene kun antaŭa peto.

Muzeoj de Mequinenza[redakti | redakti fonton]

Muzeo de la Mino de Mequinenza.

En la Muzeoj de Mequinenza oni povas esplori subteran minan galerion de karbo de pli ol 1 000 metroj da itinero en la Muzeo de la Mino, trairi la historion de la loĝantaro ĝis la malapero de la malnova vilaĝo sub la akvoj de la rivero Ebro en la Muzeo de Historio aŭ malkovri kiel oni vivis dum la prahistorio en la Muzeo de la Prahistoria Pasinteco. Inaŭguritaj en 2008, estas lokitaj en la malnova lernejo Maria Quintana de la loĝloko konstruita en 1929 kaj unu el la malmultaj postvivantaj konstruaĵoj post la malkonstruo de la Malnova Vilaĝo de Mequinenza je la konstruo de la akvobaraĵoj de Ribarroja kaj Mequinenza.

Malnova vilaĝo de Mequinenza[redakti | redakti fonton]

La malnova vilaĝo de Mequinenza situis sur la maldekstra bordo de la rivero Ebro, ĝuste en la punkto kie kunfluas la akvoj de la riveroj Segre kaj Cinca. Estis malkonstruita preskaŭ komplete dum la konstruo de la akvobaraĵo de Ribarroja. Konstituis urban kernon kun propraj karakterizaĵoj de la loĝlokoj de Ebro, kun urba kreo el la islama epoko. Danke al la riveroj, Mequinenza establis riveran komercon, kiu donis prestiĝon, ne nur al la navigantoj mekinenzaj sed ankaŭ al la lignaĵistoj "calafateros", al la "sogueros" kaj al la jarmila Vojo de Sirga de Ebro. En la epoko de splendo oni atingis havi floton de pli ol 16 llaüts, tipaj ŝipoj de la malsupra sekcio de la Ebro, kiuj transportis inter 18 kaj 30 tunoj, kutime de lignito eltirita de la mina baseno mekinenza.

Malnova vilaĝo de Mequinenza antaŭ ties parta inundo fare de la diglago de Ribarroja.

Kun la alveno de la entrepreno ENHER kaj la konstruo de la akvobaraĵoj de Mequinenza kaj Ribaroja, la vivo ŝanĝiĝis por la malnova loĝloko de la bordoj de Ebro. La industrioj komencis fermiĝi pro la signifa kresko de la akvonivelo de la kaptaĵo de Ribarroja kaj la loĝantaro komencis postuli alternativojn al la inundo de la urba kerno. Komencis tiel amas-elmigrado por la loĝantoj de Mequinenza kiuj devis forlasi siajn hejmojn por ekvivi novan loĝlokon.

Parto de la malnova loĝloko de Mequinenza povas esti vizitata nuntempe ĉar ĝi iĝis granda parko de la memoro sub la libera ĉielo. Rekuperis sin de inter la ruinoj la originalaj skizoj de la stratoj kaj de la domoj kiuj restis super la nivelo de la akvo. La malnova Mequinenza, la “Malnova Vilaĝo” kiel konas ĝin la mekinenzanoj, estas invito promeni tra la memoro de ties stratoj kaj stratetoj, al remalkovro de parto de la malnova preĝejo, al imago de la malnovaj distrejoj kaj al kono de mil historioj, vidindaĵoj kaj legendoj de tiu jarmila kaj historia vilaĝo de navigantoj kaj ministoj borde de la rivero Ebro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Mequinenza estas ankaŭ punkto de referenco por la geamantoj de la literaturo. Jesús Moncada igis la malnovan Mequinenza ĉefrola scenejo de la multnombraj personaj historioj rakontitaj en siaj libroj. La romano Camino de Sirga, tradukita al pli ol 20 lingvoj (inter ili la japana, la sveda aŭ la vjetnama), rezultas miksaĵo de personoj kaj elvokaj historioj de la malnova Mequinenza kaj ties tragika malapero. Konsiderita unu el la aŭtoroj en la kataluna plej gravaj de sia epoko, li ricevis plurajn premiojn pro sia verkaro, inter aliaj la Premio Ciudad de Barcelona aŭ la Nacia Premio de la Kritiko en 1989 por Camí de sirga (Vojo de sirga) aŭ la Creu de Sant Jordi, donita de la Generalitato de Katalunio en la jaro 2001. En la 2004 li ricevis la Premion de la Aragonaj Beletroj monatojn antaŭ sia forpaso.

El inter la verkistoj kiuj naskiĝis en la distrikto, konkrete en Chalamera, oni devas elstarigi ankaŭ Ramón J. Sender.

La regiono estas dulingva. La komunumoj Mequinenza, Torrente de Cinca, Velilla de Cinca kaj Zaidín estas plimulte katalunparolantaj dum Fraga aglutinas similan procenton de katalunparolanta loĝantaro kaj kastiliparolanta. Tiuj municipoj apartenas al la nomita strio en Aragono. La komunumoj Ballobar, Belver de Cinca, Candasnos, Chalamera, Ontiñena kaj Osso de Cinca estas kastiliparolantaj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La regantaj plantoj en la regiono estas mediteraneaj specioj adaptitaj al la sekeco kaj al la malmolaj klimataj kondiĉoj. Estas plantoj malmulte postulemaj, de granda geologia amplekso kiel pinoj, kverkoj, rosmareno kaj timiano. La faŭno estas ligita al la vegetaĵaro stepa, de riverbordo kaj de la dezerta zono de Monegros. La bufoj diskogloso kaj komuna, testudoj, lacertoj kaj kolubroj estas la ĉefaj koncerne al amfibioj kaj rampuloj. Inter la mamuloj oni povas observi erinacojn, ronĝulojn kaj vespertojn kiuj vivas apud vulpoj, kunikloj kaj cervoj. Koncerne al la birdoj, la teritorio havas ses Zonojn de Speciala Protekto por la Birdoj kiuj estas: La Basal, La Menorcas kaj Llanos de Cardiel; la Diglago de Pas kaj Sankta Rita; Retuerta kaj la Saletaj de Sástago; la Aiguabarreig; la montaro de Alcubierre kaj Valcuerna, Serreta Nigra kaj Liberola. En ĉi tiuj lokoj oni povas observi birdojn kiel la otido, la blankventra stepkoko, la nigraventra stepkoko aŭ aliaj pli malgrandaj kiel la tufalaŭdo, la Mediteranea enanto kaj la mallongfingra alaŭdo.

Vido de la Aiguabarreig el la Kastelo de Mequinenza.

Aiguabarreig Ebro-Segre-Cinca[redakti | redakti fonton]

En la suda zono de la Malsupra Cinko situas Mequinenza kaj la kunfluejo de la riveroj Cinca, Segre kaj Ebro, nome la Aiguabarreig kun granda natura riĉeco kaj granda vario de ekosistemoj kiuj gamas de la mediteraneaj stepoj al arbaroj de riverbordo, igante ĉi tiun spacon biologia paradizo. Ĉi tiu spaco ricevas la nomon de la vorto de kataluna origino kiu nomas la lokon en kiu du aŭ pli kurantaj akvejoj kuniĝas kaj formas unusolan. Segre kaj Cinca formas Aiguabarreig inter la loĝlokoj de La Granja d’Escarp, Massalcoreig kaj Torrente de Cinca, kaj je malmultaj kilometroj konverĝas kun la akvoj de Ebro, jam en la municipa teritorio de Mequinenza, laŭigante la plej grandan kunfluejon riveran de la tuta iberia duoninsulo kaj unu el la plej gravaj el la tuta Eŭropo.

En la "Aiguabarreig" situas centoj da metroj da larĝo de akvo, multnombraj riveraj insuloj kaj ĉeriveraj arbaroj, grandaj amasoj de kareksoj, strandoj de rulŝtonetoj kaj profundejoj. Estas kunfluejo de la flaŭro stepa kun tiu de la arida zono de Monegros kaj de la mediteranea flaŭro kiu supreniras laŭ la valo de Ebro. Danke al ĉi tiuj karakterizaĵoj kunvivas specioj de medioj plene kontraŭaj. La birdoj estas la plej multnombra grupo kaj gamas de kolonioj de ardeedoj al ĉiu tipo de rabobirdoj kaj birdoj propraj de dezertaj medioj. Ankaŭ povas esti rampuloj, amfibioj kaj mamuloj, elstarante speciale vespertoj, cervoj, kapreoloj, lutroj kaj la ĉeesto pli kaj pli abunda de sovaĝaj kaproj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Sporta fiŝado[redakti | redakti fonton]

Aera vido de Mequinenza en la kuniĝejo de la riveroj Ebro (maldekstra) kaj Segre kaj Cinca (dekstra).

Unu el la plej propraj specioj kiun oni povas trovi en Mequinenza estas la siluro, devena fiŝo de Mezeŭropo, kiu estis enkondukita kontraŭleĝe en Mequinenza dum la printempo de 1974. Meze de la 1980-aj jaroj jam ekkaptiĝis ekzempleroj de pli ol unu metro de longo kaj nuntempe tiu iĝis ties plej granda vivmedio en Hispanio. Mequinenza iĝis internacia loko de referenco por la geamantoj de la fiŝkaptado de la tuta Hispanio kaj de eksterlande (precipe germanaj, francaj, anglaj, amerikaj kaj japanaj), atingantaj jam ekzemplerojn de 240 centimetroj kaj preskaŭ cent kilogramoj da pezo. Ankaŭ estas aliaj specioj kiel la karpo, la sandro, mikropteroj kaj alburnoj. En la diglago de Mequinenza okazas ĉirkaŭ 30 konkursoj de sporta fiŝado ĉiujare.

Itineroj BTT[redakti | redakti fonton]

Mequinenza havas 7 itinerojn signalitajn por montobiciklado, padumadorajdado kiuj trairas la municipan teritorion de Mequinenza per markoj de Turismaj Vojetoj de Aragono, iniciato de la areo de turismo de la Regiono Malsupra Cinko en kunlaborado kun la municipo de Mequinenza kaj la Bicikla Klubo de Mequinenza. La sep itineroj gamas de diversa malfacilo de la 7 kilometroj de longeco de la nomita “Segre-Cinca” ĝis la 57 de la nomita kiel “Vallaserra” kaj kiuj adicias entute proksime de 150 kilometroj da itinero en la komunumo.

Naŭtikaj sportoj kaj aktiva turismo[redakti | redakti fonton]

Aera vido de la kunfluejo de la riveroj Ebro Segre kaj Cinca fronte al Mequinenza.

Mequinenza havas kanukurejon konsideritan unu el la plej bonaj el Hispanio pro sia bonega alireblo, sia ebenaĵo de stabila akvo kaj siaj sportaj instalaĵoj borde de la diglago. En la trankvilaj akvoj de la diglago oni povas praktiki amason da sportoj. Inkluzive oni povas praktiki la surakvan skiadon kun la respektivaj permesoj en reguloj.

Mequinenza estas la loĝloko kiu registras pli grandan nombron de entreprenoj de aktiva turismo kaj aventuro (kun fiska sidejo en la komunumo) de la Provinco Zaragozo kaj la kvina je nivelo de Aragono. La entreprenojn de aktiva turismo kaj aventuro oni identigas per logoo kiu reprezentas rozon de la ventoj sur flava fono kaj la bildo donita de la Registaro de Aragono. Tio garantias al la vizitantoj normojn de kvalito, io kiu en la kazo de Mequinenza estas tre taksita, fakto kiu igis la loĝlokon referenco al la fiŝado en Eŭropo kaj destino preferita de multaj internaciaj fiŝistoj.

Birdumado[redakti | redakti fonton]

La riveroj Cinca, Segre kaj Ebro posedas naturan heredaĵon kun bonega vario de ekosistemoj, kiu iras de la mediteraneaj stepoj al ĉeriveraj arbaroj, igante ilin paradizo kun nekomparebla biodiverseco. Kun la jaroj, la zono iĝis grava kolonio de nestumado por multaj specioj de Ardeedoj kiel la Bovardeo (Bubulcus ibis), la Ordinara egretardeo (Egretta garzetta), la Malgranda botaŭro (Ixobrichus minutus), la Noktardeo (Nycticorax nycticorax), la granda egretardeo (Ardea alba), la Griza ardeo (Ardea cinerea) kaj la Purpura ardeo (Ardea purpurea). En la ĉeriveraj arbaroj kaj en la kareksejoj oni povas observi dum la tuta jaro birdajn speciojn kiel la raledoj, pegedoj, turdedoj, paruedoj, fringedojemberizedoj.

Produktoj de proksimeco[redakti | redakti fonton]

Same, oni povas trovi produktojn de proksimeco ellaboritaj en Mequinenza kiel la olivoleo (indas memori, ke la loĝlokon oni konis dum la islama epoko kun la alnomo de "al la-Zaytún" kiu signifus teron de olivarboj) aŭ la mielo (estante historie estimitaj tiuj el ĉerizo, rosmareno kaj timiano). La ĉerizo de Mequinenza estas aparte estimita pro tio ke la zono ebligas mikroklimaton kiu permesas akiri la unuajn produktadojn de ĉerizo de la tuta Eŭropo proponante ĉerizojn kun kvalitoj organoleptaj esceptaj tiel en malmoleco kaj koloro kiel en dolĉeco. La plej fruaj varioj destinas sin al la internacia merkato de la centro kaj nordo de Eŭropo, al la Emirlandoj aŭ inkluzive al Azio.[2] Same ankaŭ estas varioj de persikoj, nektarinoj, vinberoj, paragvajoj aŭ platerinoj.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

La Malsupra Cinko estas zono de legomĝardenoj, en kiu estas abundeco de freŝa frukto kaj de sekaj fruktoj de kvalito, io kiu rilatas al la tradiciaj desertoj kiel elmostillo, farinosos, la pasteĉo de kukurbo, la "kok" de Fraga aŭ la sekaj figoj. Legomĝardenoj kaj ŝafa brutaro estas bazaj en la pladoj de la zono kun speciala graveco de la viando el ĉasado kiel la kuniklo, la leporo, la perdriko, la apro aŭ la cervo.

La Malsupra Cinko havigas solan spacon por la vitokulturo kiun oni povas trovi norde de la regiono, konkrete en la municipa teritorio de Belver de Cinca. Alia de la historiaj ingrediencoj kaj kun pli granda tradicio de la regiono estas la olivoleo de la vario arbequina (de milda gusto, aromeca, kaj kun fruktaj nuancoj) kaj empeltre (de milda kaj dolĉa gusto, malpli intensa ol la vario arbequina). Pluraj entreprenoj de la zono estis premiitaj en multnombraj naciaj konkursoj kaj internaciaj. Ne oni devas forgesi, ke historie, la araboj nomis la malsupran parton de la rivero Cinca kiel "rivero de la olivarboj" ("Nahr al la-Zaytún") termino kiu aliĝis en la topominoj de iuj loĝlokoj kiel Mequinenza, konita tiam kiel Miknasa al la-Zaytún.

Festoj kaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

La Malsupra Cinko estas tero de limo kie survivas multnombraj tradicioj. En Fraga, estas tipa la figuro de "les dones de faldetes", festo kiu omaĝas tipan kostumon de la loĝloko tiel kiel la oferdono al la Virgulino de la Kolono. En la ceteraj municipoj okazas ankaŭ rekomendindaj okazoj kiel la festoj de San Roque en Ballobar, la procesioj de Sankta Semajno de Belver de Cinca, la divido de la "rosqueta" en Candasnos, la pilgrimado al la ermitejo de Sankta María de Chalamera la tagon de Sankta Marko, la festoj de Sankta Agatokljo de Mequinenza, la festoj de Sankta Relikvo en Ontiñena, la rajda koncentriĝo de la Malsupra Cinko en la monato de junio en Osso de Cinca, la kermeso de San Juan en Torrente de Cinca, la festoj de Sankta Lorenzo en Velilla de Cinca aŭ la festoj de la Virgulino de Asunciono en Zaidín. La “Festoj de Sankta Blas kaj Sankta Águeda” kiuj okazas en Mequinenza (Zaragozo) la unuan semajnfinon de februaro estis deklaritaj en 2018 kiel Festo de Turisma Intereso de Aragono kun kodo F.I.T.A. Numero 84.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej karakterizaj signoj el ĉi tiu teritorio estas la lingvo. Pli ol la 80% de la loĝantoj de la Malsupra Cinko parolas la okcidentan katalunan. La pluaj civilizacioj kiuj pasis dum la tuta historio tra ĉi tiu teritorio lasis sian kulturon kaj ankaŭ sian lingvon. Tiukadre, la kataluna surteriĝis en ĉi tiu teritorio en la epoko de la Rekonkero komencita de Ramón Berenguer la 4-a kiu reloĝigis ĉi tiun regionon el loĝantoj venintaj de Ribagorza, de Pallars kaj de Urgel. Lingvo kiu postvivis ĝis la aktualeco en sia parola varianto. La plimulto de ĝiaj loĝantoj estas dulingvaj en la hispana -lingvo en kiu oni ricevas la tutan primaran kaj sekundaran edukon- kaj kataluna.

Teritorio kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Komunumo
Etendo (km²)



% de la tuto



Loĝantoj (2018)



% de la tuto



Denseco (loĝ/km²)



Alto (metroj)



Distanco de Fraga (km)



Submunicipoj
Ballobar 127,7 9,0 823 3,8 7,36 154 19
Belver de Cinca 82,6 5,8 1.292 5,5 16,64 196 27 Monte Julia, San Miguel, Valonga.
Candasnos 122,4 8,6 317 1,5 3,11 283 25
Chalamera 11,5 0,8 108 0,5 10,00 195 24
Fraga 437,6 30,8 14.979 59,0 33,48 118 - Litera, Miralsot.
Mequinenza 307,2 21,6 2.301 9,9 7,97 75 19
Ontiñena 137,0 9,7 533 2,4 4,26 215 31
Osso de Cinca 27,7 2,0 687 3,2 29,09 182 23 Almudáfar.
Torrente de Cinca 56,8 4,0 1.148 5,3 23,25 109 7
Velilla de Cinca 16,5 1,2 463 1,8 27,39 126 11
Zaidín 92,6 6,5 1.774 7,0 18,89 155 14
Totalo 1.419,6 100,0 24.425 100,0 17,49 - -

Eminentaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Agné, Raúl (Mequinenza, 1970), trejnisto de futbalo.
  • Barter, Soro, Joan (Mequinenza 1648 - Barcelono 1706), majstro de kapelo de la katedraloj de Lleida kaj Barcelono.
  • Beleta, Elvira (Mequinenza, 1891), postvivanto de la Koncentrejo Ravensbrück.
  • Beleta, Maria (Mequinenza, 1914), postvivanto de la Koncentrejo Ravensbrück.
  • Bueno kaj Alegre, Cosme (Belver de Cinca, 1711 - Limo, Peruo 1798), kosmografo.
  • Comas i Solanot, Ismael, (Mequinenza,1942), ludisto kaj trejnisto de futbalo.
  • Estruga, Santiago (Mequinenza, 1910 - Barcelono, 2003), pentristo.
  • Ferrer, Josep (Mequinenza, 1920 - ?), ludisto de basketbalo, trejnisto de Toulouse Université Klubo. Medalo de Honoro de la Juneco kaj la Sporto de Francio.
  • Ferrer Beltrán, José (Mequinenza,1745 - Oviedo,1815), komponisto, interpretisto kaj orgenisto de la colegiata de Tremp kaj de la katedraloj de Lleida, Pamplona kaj Oviedo
  • Galán Castany, Josep (Fraga, 1948 - 2005), fonda hispana filologo kaj gvidisto de la Institut d'Estudis de la Baix Cinca (1981 al 2004).
  • Gracia Ibars, Tomás Germinal "Victor García" (Mequinenza, 1919 - Montpellier, 1991), esperantista kaj anarkiisma verkisto.
  • Huguet Canalis, Ángel (Belver de Cinca,1958), licenciita en Psikologio kaj Pedagogio kaj Doktoro en Psikopedagogio.
  • Ibarz Roca, Miguel (Mequinenza, 1920 - Barcelono, 1987), pentristo, keramikisto, gravuristo kaj mozaikisto.
  • López Lacasa, Marià (Mequinenza, 1958), verkisto en la kataluna.
  • Moncada i Estruga, Jesús (Mequinenza,1941 - Barcelono, 2005), verkisto kun la Premio Ciudad de Barcelono (1989), la Nacia Premio de la Kritiko (1989), Kruco de Sant Jordi (2001) kaj Premio de la Aragonaj Beletroj (2004) pro sia literatura trajektorio kiu temas plimulte pri la malnova vilaĝo de Mequinenza kaj sia verko "Vojo de Sirga".
  • De Moncada kaj Cardona, Francisco (Mequinenza, 1532 - Valencio, 1594), nobelo kaj homo de ŝtato, 1a markizo de Aytona, 9a grafo de Ossona, Grandulo de Hispanio, vicreĝo de Katalunio kaj de Valencio.
  • Moré Almenara, Pilar (Fraga, 1940), pentristino.
  • Oliva, Juan Carlos (Mequinenza 1965), internacia trejnisto de futbalo.
  • Ponte, Raimundo (Fraga, s. 13a - Taragono, 1312), aragona religiulo kaj teologo. Episkopo de Valencio en 1288.
  • Quintana, María (Mequinenza, 1878 - Madrido, 1968), pedagogino kaj unua virino Ĝenerala Inspektistino de Primara Instruado en Hispanio.
  • Riau, Miguel Ángel (Mequinenza, 1989), profesia ludisto de futbalo.
  • Salarrullana, Eugenio (Fraga, 1864 - Barbastro, 1920), psikologo kaj arabisto.
  • Sampériz Janín, Jose (Candasnos, 1910 - Mauthausen, Aŭstrio, 1941), ĵurnalisto kaj verkisto.
  • Sender Garcés, Ramón José (Chalamera, 1901 - Sankta Diego, Kalifornio 1982), aragona verkisto, fama antaŭ la enlanda milito kaj poste en la ekzilo, ĉefe en Usono.
  • Soler Casabón, José. (Mequinenza, 1884 - Parizo, 1964), komponisto kaj muzikisto de avangardo.
  • Torres Arbiol, Joaquín (Mequinenza, 1901 - Bonaero, 1991), transmara elmigrinto, eldonisto, gvidisto de la Eldonejo Juneco, kreinto de la Fondaĵo Joaquín Torres.
  • Vallés Pedrix, Antonio (Mequinenza, 1923 - Ĥaeno 2006), komponisto kaj muzikisto.
  • Vallés Pedrix, Edmon (Mequinenza, 1920 - Barcelono, 1980), ĵurnalisto, verkisto kaj historiisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-28. Alirita 2020-12-27.
  2. Captae, Alguer Galceran, Sinblink, Dipcat,. «Mequinenza». www.mequinenza.com. Konsultita la 29an de decemmbro 2020.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]