Belver de Cinca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belver de Cinca
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22533
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 306  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 0° 13′ O (mapo)41.6833333333330.2138888888889Koordinatoj: 41° 41′ N, 0° 13′ O (mapo) [+]
Alto 196 m [+]
Areo 82,63354 km² (82 63. 354 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Belver de Cinca (Provinco Ŭesko)
Belver de Cinca (Provinco Ŭesko)
DEC
Belver de Cinca
Belver de Cinca
Situo de Belver de Cinca
Belver de Cinca (Hispanio)
Belver de Cinca (Hispanio)
DEC
Belver de Cinca
Belver de Cinca
Situo de Belver de Cinca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belver de Cinca [+]
vdr

Belver de Cinca [belBER deZINka] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo estas Fraga) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorioj de Osso de Cinca kaj Zaidín. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas preskaŭ ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Belver de Cinca (196 msm) estas je 86 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca.

La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-1234, kiu ebligas komunikadon kun Albalate de Cinca nordokcidente kaj Osso de Cinca sudoriente, dum trans la rivero Cinca paralele iras la ŝoseo kiu komunikas Alcolea de Cinca kun Chalamera. La municipa teritorio enhavas la lokojn Monte Julia, Peña-Roa, San Miguel kaj Valonga.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo.

Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

Dum la 12-a jarcento kaj ĉefe dum la 13-a jarcento diversaj aragonaj reĝoj donis (kaj rericevis) la lokon kaj la kastelon al monaĥejoj kaj militordenoj. Estis fondo de templanoj de 1240 pro la kunigo de du setlejoj de ilergetoj nomitaj Ficena kaj Ursullera. [1] En 1309 falis antaŭ Artal de Luna (Inkvizicio kaj reĝo Jakobo la 2-a) la kastelo de Monzón, lasta loko defendita de la Templanoj. La ĉirkaŭ 40 prizonuloj estis portitaj al la ublietoj de la kastelo de Belver de Cinca kaj tie mortis 12 de la grupo kiu fakte post la koncilio de Taragono en 1312 estis senkulpigita kaj ekzilita. Fray Berenguer de Bellvís, lasta templana superulo setliĝis en Chalamera kaj mortinta liaj restaĵoj estis entombigitaj kun tiuj de liaj kunuloj en la kripto de la ermitejo de Ntra. Sra. de Gracia. En 1391 la loko estis de la Ordeno de la Hospitalanoj. [2] kaj same en 1414.[3] En 1610 ĝi estis de la hospitalana filio de Chalamera. [4]

La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

En 1845, laŭ Madoz, Belver de Cinca havis 310 domojn, urbodomon, gastejon, lernejon kaj 252 loĝantojn.

La 28an de Januaro 1812 kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo la pastro helpita de lokanoj portis la restaĵojn de la templanoj sub la ĉefaltaron. En 1997 eksterleĝe sen masonpermeso nek ĉeesto de Kultura Heredo dum la laboro, oni ŝanĝis la plankon de la preĝejo kaj la restaĵojn de la templanoj kaj de aliaj lokanoj oni uzis por niveligi bienon "Partida La Sardera" de Casa Batista. [5]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Belver de Cinca: oni malaltiĝis el 2 038 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 1 330 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco de la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, luzerno, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1900 1910 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1986 1992 1999 2004 2022
1582 1866 1766 1868 2038 2031 1875 1648 1619 1512 1398 1375 1330

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo kun platereska pordego kaj sonorilturo.
  • Domegoj kaj blazondomoj.

Lokanoj[redakti | redakti fonton]

  • Cosme Bueno, nome Francisco Antonio Cosme Bueno, naskiĝinta en Casa Fox (filo de servistoj) en 1711, persekutita de la Inkvizicio helpita de pastro José Fox, fuĝis al Ameriko kie li doktoriĝis en la Universitato de Lima, kie li estis profesoro de Medicino kaj poste de Matematiko, kaj verkisto kaj kosmografo, Li mortis en Lima en 1798.
  • Pedro Arnal Cavero, pedagogo, verkisto kaj instruisto, mortis en 1962. Li verkis pri Aragono kaj precize pri Alquézar. [6]
  • Felipe Alaiz (1887-1959), verkisto, ĵurnalisto por "El Sol", anarkisindikatisto, ekzilita dum 20 jaroj, publikigis novelojn kaj la verkon “Quinet” (Barcelona, 1924).
  • Manuel Lozano Guillén (Belver de Cinca, 1904 — Zaragozo, 24a de Aprilo 1945) estis anarkiisto, sindikatisto kaj militisto, ekzekutita de la frankisma reĝimo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Francisco Castillón Cortada (Historiisto de Monzón)
  2. (ACA, Maestre Racional, Registro 2.400)
  3. (ARROYO, p. 99)
  4. (LABAÑA, p. 100)
  5. (Konsultebla ĉe Ayuntamiento de Monzón, Juzgado de Instrucción de Fraga, APUDEPA, Patrimonio de Aragón, Chunta Aragonesista, PAR, Gobierno de Aragón kaj Audiencia Provincial de Huesca).
  6. “Vocabulario Altoaragonés” (Madrid, 1944); “Del ambiente y de la vida” (Zaragoza, 1952); “Refranes, dichos, mazadas... en el Somontano y montaña oscense” (Zaragoza, 1963); “Aragón en alto” (Zaragoza, s. f.), kaj “Aragón de las tierras altas” (Zaragoza, 1955).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]