Fraga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fraga
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 373  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 0° 21′ O (mapo)41.52067960.3516343Koordinatoj: 41° 31′ N, 0° 21′ O (mapo) [+]
Alto 118 m [+]
Areo 437,641724 km² (4 376 4.1 724 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fraga (Provinco Ŭesko)
Fraga (Provinco Ŭesko)
DEC
Fraga
Fraga
Situo de Fraga
Fraga (Hispanio)
Fraga (Hispanio)
DEC
Fraga
Fraga
Situo de Fraga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fraga [+]
vdr

Fraga [FRAga] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo ĝi estas) apartenanta al la sudorienta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia granda municipa teritorio estas en la centro de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorioj de Mequinenza kaj Torrente de Cinca, kaj sude de Candasnos, Ballobar, Velilla de Cinca kaj Zaidín. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga, kies ĉefurbo ĝi estas. Ĝi estas ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Fraga (118 msm) estas je 103 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata per la paga aŭtoŝoseo AP-2, per la nacia ŝoseo N-2 inter km 415 kaj 443 (en la km 432 iĝas Aŭtovojo de la Nordoriento A-2), per la nacia ŝoseo N-211, kiu ebligas komunikadon kun Mequinenza kaj Caspe, per la regiona ŝoseo A-131, kiu ebligas komunikadon kun Huesca, kaj per la regiona ŝoseo A-242 kiu alvenas ĝis la provinca limo kun la provinco Lleida survoje al Serós.

La municipa teritorio enhavas du zonojn tre bone diferencitajn. Okcidente estas ampleksa ebenaĵo transira kun la arida komarko Monegros, konata kiel Llanos de las Menorcas kaj Llanos de Cardiel. Oriente estas la fekunda valo de la rivero Cinca kiu elfosis riverajn terasojn ambaŭflanke de sia fluejo. Sude la rivero Ebro retenas sian akvon en la Akvorezervejo de Mequinenza, farante limon kun tiu municipo. Sudokcidente, la Serreta Negra okupas la lokon kiu apartigas ĝin disde Caspe. La altitudo de la municipo gamas inter 394 m en la Serreta Negra (El Sable) kaj 90 m ĉe la bordo de la rivero Cinca.

Nordokcidente: Ballobar Norde: Ballobar, Velilla de Cinca kaj Zaidín Nordoriente: Alcarrás (Lérida)
Okcidente: Candasnos kaj Peñalba Oriente: Soses (Lérida)
Sudokcidente: Caspe (Zaragoza) Sude: Mequinenza (Zaragoza) kaj Torrente de Cinca Sudoriente: Aitona (Lérida), Serós (Lérida) kaj Masalcorreig (Lérida)

La urbo dividiĝas en du partoj: malnova kvartalo "Fraga", "Fraga la Vieja" aŭ "El casco" koresponda al la historia kerno kaj nova kvartalo "Las Afueras" aŭ "Fraga la Nueva" koresponda al la parto konstruita ekde la mezo de la 20-a jarcento; dividitaj per la rivero Cinca kaj ligitaj per du pontoj. Krome estas ankaŭ du periferiaj kvartaloj: nome Miralsot (ĉirkaŭ 210 loĝantoj) kaj Litera (ĉirkaŭ 150 loĝantoj), en kiu oni konstruis industrian zonon, nome la Plataforma Logística de Fraga, kaj San Simón kvartalon en la pinto de Fraga nueva apud la kazerno de la polico guardia civil.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu de la romiaj mozaikoj el Vilao Fortunatus. (Muzeo de Zaragozo).

Oni trovis restaĵojn de Bronzepoko, sed ne de Ferepoko, eble ĉar sur iliaj setlejoj estis konstruitaj tiuj de iberoj. Dum la Romia Imperio plej verŝajne la loko estis loĝata ligita al proksima Ilerdo (tiam la riveroj estis navigeblaj), sed oni ne trovis restaĵojn de tiu urbo, dum ja oni trovis je malmultaj kilometroj vilaon de la 2-a jarcento, nome Villa Fortunatus, eble ne la plej grava setlejo de la zono, sed enhavanta kelkajn el la mozaikojn plej belajn de Aragono, kiuj aktuale estas disigitaj en muzeoj de Zaragozo kaj Barcelono, dum la plej simplaj ja estas konservitaj sueloke. Oni trovis ankaŭ kelkajn statuojn, unu el kiuj montras infanon rajdantan delfenon, nun ekspoziciata en la muzeo de Huesca. Tiu konstruaĵo plue estis uzita jam kiel baziliko ĝis la 5-a jarcento, jam en epoko de visigotoj.

La araba urbo Medina Afraga ene de la Supra Limregiono (714) estis relative grava ĉiam rilata al Ilerdo, sed sufiĉe por ricevi mencion de nombraj arabaj tiamaj kronikistoj. Ekzemple Al-Qazwini (1203-1283) elstarigis abundajn fruktoĝardenojn ĉe la "rivero de la olivarboj" (Cinca), konstruaĵojn kaj fortikaĵon. Ankaŭ citis ĝin la anonima Dikr bilad al-Andalus de la 14-a jarcento, en epoko kiam la areo jam delonge estis regata de kristanoj sed eble granda parto de la loĝantoj plue estis islamanoj (mudeĥaroj), ĉar oni mencias, ke la lokanoj (jemendevenaj) plue estas islamanoj kiuj produktas mielon kaj safranon; krome oni rimarkas troige la loĝantojn (pli ol tri mil domaroj kie oni preĝas vendrede).[1]

Mezepoka turo Torre de los Frailes.

Ankoraŭ la historia kerno estas tipa ekzemplo de araba mezepoka urbo, kun labirinto de mallarĝaj stratetoj malvarmetaj somere kaj protektitaj de la malvarmega vento "cierzo" vintre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, Fraga ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Jam en la 11-a jarcento, alvenis Sancho Ramírez kaj Petro la 1-a proksime de la urbo. Monzón falis en 1089 kaj Zaidín en 1092. Ekde tiam, Fraga ekestis lima zono rezistanta kontraŭ kristanoj, bone defendita pere de kastelo, muregoj kaj eĉ tuneloj kiuj ankoraŭ konserviĝas sub la historia kern. Tion konstatis la 17an de julio 1134 Alfonso la 1-a, kiu mortiĝis pro vundoj ricevitaj en la batalo de Fraga. Tiuokaze trupoj de Kordovo (2 000), Valencio (500) kaj Ilerdo (200) kuniĝis en la urbo defendante ĝin. Ili detruegis la kampadejon de la sieĝantaj kristanoj kiam la plej granda parto de la 12 000 kristanoj estis permesforestantaj. Nur dek kristanaj kavaliroj savis sian vivon, inter kiuj don García Ramírez, senjoro de Monzón kaj estonta reĝo de Navaro.

Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Almenaŭ teorie, ĉar Ibn Mardanis, lasta islama guberniestro de Afraga, regis la urbon kiel sendependa tajfo profite de familiaj disputoj inter Zaragozo kaj Ilerdo.[2]​ Ibn Mardanis, nomita la reĝo Llop aŭ Lop (lupo), estante nur 25-jaraĝa, devis negocadi la kapitulacon de la urbo kun Ramón Berenguer la 4-a la 24an de Oktobro 1149, atingante favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

Preĝejo de Sankta Petro.

Post tiu konkero regata de Arnal Mir, grafo de Pallars Jussá, same kiel ĉe aliaj similaj lokoj, la urbo estis mozaiko de kulturoj kaj religioj en kiu judoj, islamanoj kaj kristanoj kunvivis pli malpli pace.[3] La judoj de Fraga apartenis al la komunumo de Ilerdo ĝis 1294, kiam ili ekdependis de la grafo de Montcada. Post la morto de la grafo en 1328, ili unuiĝis al la komunumo de Ŭesko kaj pagis impostojn al la reĝo.

En 1149 la episkopo de Roda-Barbastro translokiĝis al Ilerdo kun ties teritorioj kiel Fraga, kio pluis ĝis 1995, kiam la paroĥoj de tiama Aragono ekdependis de aragonaj diocezoj, ĉe Fraga al episkopeco de Barbastro-Monzón. Tio rezultis en polemiko pro la dispono de artaĵoj devenaj de aragonaj paroĥoj nun en la kataluna Dioceza Muzeo de Ilerdo. La templanoj okupis la kastelon kaj grandaj bienojn en la zono. Okazis en la preĝejo de Sankta Petro dufoje paralamentaj Cortes Generales del Reino, nome en 1384 kaj 1460, unufoje kun ĉeesto de la reĝo Johano la 2-a. En la kastelo rifuĝiĝis Eleonora de Sicilio, senjorino de la urbo, dum sia konflikto kontraŭ sia edzo Petro la 4-a. En 1391 Johano la 1-a rajtigis al la urbo bazaron, kiu instaliĝis sur la ĉefa strato Calle Mayor.

Laŭlonge de la historio, historiistoj, alikampaj fakuloj kaj lokanoj polemikis ĉu Fraga estis el la Mezepoko aragona aŭ kataluna. Tiu debato iom lamas, konsiderinte, ke mezepoke la postaj entoj Aragono kaj Katalunio ne estis ankoraŭ formitaj laŭ iliaj postaj formoj, krome tre ofte ne estis juraj distingoj por multaj senjoroj superlimaj, krome la limoj tre ofte ŝanĝiĝis (ekzemple en la 13-a jarcento), kaj krome la sinteno de la lokanoj apenaŭ estis decida, partikulare pri la uzata lingvo. Je la nuligo de juraj diferencoj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, la afero iom mildiĝis, sed je la kreskiĝo de la kataluna naciismo en la 20-a jarcento la polemiko renoviĝis.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Fraga en 1779, kun la urba blazono.

La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj. Pli malpli tio koincidis kun la alveno de monaĥoj Triunuanoj en 1550 kaj Aŭgustenanoj en 1615.[4] Filipo la 4-a sidejis en la urbo dum la Milito de la Insurekcio de Katalunio. Tiuokaze la reĝon akompanis Diego de Velázquez, kiu tie pentris du pentraĵojn: nome portreto de la reĝo (nomita "Filipo la 4-a de Fraga", Kolekto Frick de Novjorko) kaj portreto de kortega nano Diego de Acedo, kromnomita El Primo (La Kuzo). Tiu pentraĵo estas identigita dube kun tiu konservita en la Muzeo Prado de Madrido.

Dum la Milito de Hispana Sukcedo la urbo estis re-konkerita ofte, sed oni konsideris fidelecon al la reĝo Filipo la 5-a kaj tiukadre ĝi ricevis heraldikajn titolojn "ciudad" (1709), "vencedora y fidelísima" (1710), kaj aliajn privilegiojn.[5][6]

"Vista de la ciudad de Fraga y su puente colgante",[7] pentraĵo de Jenaro Pérez Villaamil (1850). La pendoponto estis inaŭgurita en 1847.

Fraga suferis militajn damaĝojn en diversaj okazoj, en 1642 dum la menciitaj Milito de la Insurekcio de Katalunio kaj Milito de Hispana Sukcedo, en la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj dum la Hispana Enlanda Milito. Dum la milito kontraŭ Napoleono, la urbo estis okupita de francaj trupoj; la hispanoj siavice eksplodigis en Majo 1810 la ponton kaj la tranĉeojn faritajn de la francoj.[8]​ Inter 1845 kaj 1847 oni konstruis pendoponton super la rivero Cinca, kiu parte rompiĝis en 1852, pro kio mortiĝis dek du homoj.[9] Dum la Enlanda Milito, estis stablita regado fare de CNT-FAI, nome liberecana komunismo kun kolektivigo de bienoj kaj servoj kun abolo de mono. En tiu epoko oni fondis maljunulejon Casa de los Ancianos por malriĉaj senfamiliaj maljunuloj, multoj el kiuj alvenintaj al Fraga el proksimaj lokoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, sed ĉe Fraga tute male: pro funkciado kiel komarka ĉefurbo oni altiĝis el ĉirkaŭ 7 000 loĝantoj fine de la 19-a jarcento ĝis nunaj 15 000 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Monumentoj al virinoj kiuj devis malsupreniri al la rivero Cinca kolekti akvon.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj kaj du tiucelaj entreprenoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco de la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado). Estis famaj la «figoj de Fraga» kaj, kvankam jam apenaŭ estas kultivataj, Fraga plue produktas figaĵojn.[10] En altaj zonoj tradicie oni kultivas cerealojn, olivarbojn kaj migdalarbojn. Lastatempe estas ankaŭ irigacio por la kultivo de sunfloroj. Rilate estas grava komercado ekzemple pere de antrepreno "mercoFraga".

En la sektoro de servoj, en la areoj de komerco, mekaniko, banko, sansistemo, gastigado, transportoj, eduksistemo, ktp., laboras ĉirkaŭ unu triono de la laboristaro. La plej gravaj industrioj estas Becton-Dickinson, alia de agrikultura maŝinaro kaj nutrindustrio Precocinados Angel Bosh de kokoj kaj pavoj, ĉefe por Kristnasko. Ĉiujare oni okazigas Merco Equip, malgranda montrofoiro por la promocio de lokaj kaj komarkaj aktivaĵoj.

En Oktobro 2018, ĝi estis la nura aragona municipo kun loĝantaro super 10 000 loĝantoj kiu havis plenan dungadon, tio estas, indico de sendungado malpli ol 5 %.

Fraga estas unu de la lokoj de la provinco en kiuj oni retenis la uzadon de la kataluna lingvo, kiu ĝis antaŭ nelonge estis la ĉiutaga lingvo inter lokanoj. Tamen oni distingas inter la uzado de la propra kataluna lingvo ekzemple en instruado, kaj la uzado de tre forte distingita fraga dialekto de la kataluna lingvo kun aragonaj vortoj. Nuntempe ĝi restas ĉefe en loknomoj, nomoj de animaloj kaj plantoj, proverboj kaj diraĵoj de parola tradicio.[11]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Fraga havis 14 834 loĝantojn (INE 2013), el kiuj 7288 estis viroj kaj 6746 virinoj. En 2018 la loĝantaro censita en la municipo estis de 14 979 loĝantoj. La sendungado registrita en decembro 2002 estis de 219 laboristoj, 139 viroj kaj 83 virinoj. La plej granda parto de sendungitoj estis inter aĝoj 25 kaj 40.

En 2002, la interŝanĝo de laboristaro fariĝis ĉefe kun Ilerdo: nome 303 laboristoj loĝantaj en Fraga laboris en Ilerdo kaj 328 ilerdanoj laboris en Fraga. Post Ilerdo, laborinterŝanĝo okazis ankaŭ kun aliaj loĝlokoj de la komarko Bajo Cinca kaj kun Zaragozo.

En 2004, ĉirkaŭ 10,16 % de la loĝantaro estis de eksterlanda deveno, tio estas, 1 325 loĝantoj de totalo de 13 035. En 2002, estis 1 603 eksterlandaj dungitoj, el kiuj 574 estis marokanoj, 369 alĝerianoj, 72 bulgaroj, 67 senegalanoj, 49 rumanoj, 33 gvineanoj, 31 niĝerianoj, 27 el Malio, 27 el Litovio, 26 el Ukrainio, 24 el Ekvatoro kaj 23 el Maŭritanio. La laboro farita de eksterlandanoj estas koncentrita en la agrikulturo (1 139 laboristoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

Romanikaj kapiteloj de la preĝejo de Sankta Petro.
  • Preĝejo de Sankta Petro, konstruita sur la loko de iamaj visigota kaj islama temploj, gotika kun romanikaj kapiteloj.
  • Palaco Montcada, iama araba palaco, poste rezidejo de la nobelaj Montcada, senjoroj de la urbo, poste Palaco de la Guberniestro, poste urbodomo kaj prizono, aktuale municipaj biblioteko kaj muzeo, en kiu elstaras pentraĵo "Fraga nupto" de Miguel Viladrich Vila, kiu loĝis en la urbo inter 1920 kaj 1932.
  • La Kastelo estas fakte ruino de iama preĝejo de Sankta Mikaelo, rehabilitita kiel ekspoziciejo inaŭgurita en 2007 per ekspozicio pri Miguel Viladrich Vila.
  • Mezepoka turo Torre de los Frailes, ortangula kun fenestretoj kaj kreneloj. Eble konstruita de templanoj ĉirkaŭ la 13-a jarcento reuzante romiajn elementojn, ĝi defendus etan setlejon.
  • Dom-Muzeo Salvador Sabaté pri la verkaro de tiu pentristo.
  • Arkeologia kuŝejo de la romia Villa Fortunatus.
  • En la ĉirkaŭaĵo vizitindas jeno:

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dikr bilad al-Andalus. Una descripción anónima de al-Andalus (eld. de Luis Molina), Madrid: IHAC, 1983, p. 77. Ankaŭ Kitab ar-Rawd al-Mitar.
  2. «Ibn Mardanix protector de los fragatinos». La Voz del Bajo Cinca. 2007. Konsultita la 2an de junio 2007.
  3. Cabañero Subiza, Bernabé (1987). «Mezquita de Santa Margarita de Fraga». Artigrama (4). pp. 35-82. Konsultita la 13an de Majo 2021.
  4. «Fraga». Gran Enciclopedia Aragonesa. Arkivita el originalo la 31an de Oktobro 2020. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2010.
  5. Madoz, Pascual (1847). «Fraga». Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de ultramar. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2010.
  6. «III Centenario de la concesión “Ciudad de Fraga”». La Voz del Bajo Cinca. 2010. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2010.
  7. Museo Nacional del Romanticismo
  8. Madoz, Pascual (1847)
  9. Fernández Troyano, Leopoldo; Sáenz Sanz, Amaya; Fernández Casado, Carlos. Manuel Silva Suárez, eld. Técnica e ingeniería en España: El Ochocientos: de los lenguajes al patrimonio. p. 475.
  10. Producción en Fraga de diferentes recetas de pan de higo Arkivita la 5an de marto 2016 en Wayback Machine. (fare de Kiosko Casanova)
  11. Estudi descriptiu de la llengua de Fraga

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Castillón Cortada, Francisco (1975). Fraga. La sultana del Cinca. Fraga: Excmo Ayuntamiento de Fraga. ISBN 84-509-6634-4.
  • (1992). Fraga en la antigüedad. Fraga: M.I. Ayuntamiento de Fraga. ISBN 84-606-0819-0.
  • Montón Broto, Félix J. (kunordiganto) (2004). Comarca del Bajo Cinca. Zaragoza: Diputación General de Aragón. ISBN 84-96223-55-8.
  • Fita, Fidel. Fraga. Inscripciones romanas e ibéricas. Alicante: Biblioteca Virtual Cervantes. [1] Arkivigite je 2008-06-02 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]