La Litera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Litera en Aragono.

La Litera (katalune La Llitera kaj oficiale La Litera/La Llitera)[1] estas komarko de la oriento de la Provinco Ŭesko, en nordoriento de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera.

La ekonomio estas bazita, ĉefe, iam sur agrikulturo (cerealo kaj vinproduktado) kaj brutobredado kaj nun sur turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la montaraj pejzaĝoj proksimaj de Pireneoj, piedirado, montogrimpado, natura observado ktp.

Krom la hispanan, oni parolas ĉefe ankaŭ la katalunan en ties ribagorza kataluna variaĵo en la tuta areo escepte ĉe Binéfar kaj Esplús.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi enhavas jenajn 14 municipojn:

Municipoj de La Litera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Akvorezervejo de Sankta Ana, inter La Litera kaj Katalunio.

Ĝi limas norde kun Ribagorza, oriente kun la provinco Ilerdo, sude Malsupra Cinca, kaj okcidente kun Meza Cinca kaj nordokcidente kun Somontano de Barbastro. Ĉefa rivero estas Noguera Ribagorzana oriente de la komarko lime kun Katalunio.

Pro aparteco kaj ĝenerala alurba migrado la komarko perdis grandan parton de la loĝantaro laŭlonge de la 20-a jarcento, nome oni malaltiĝis ĝis nunaj 18 293 loĝantoj (2019).

La komarko kiel institucio[redakti | redakti fonton]

Tipa loĝloko Peralta de Calasanz.

La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 25/2002 de la 12-a de novembro 2002.[2] La komarko konstituiĝis en la 3-a de januaro 2003. La regopovo estis transigita al la regiona registaro la 1an de februaro 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Litera en la hispana Vikipedio.