Esplús

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esplús
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22535
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 673  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 0° 16′ O (mapo)41.7983333333330.27444444444444Koordinatoj: 41° 48′ N, 0° 16′ O (mapo) [+]
Alto 281 m [+]
Areo 73,00425 km² (73 00. 425 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Esplús (Provinco Ŭesko)
Esplús (Provinco Ŭesko)
DEC
Esplús
Esplús
Situo de Esplús
Esplús (Hispanio)
Esplús (Hispanio)
DEC
Esplús
Esplús
Situo de Esplús

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Esplús [+]
vdr

Esplús [esPLUS] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa Placo.

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko La Litera, oriente de la rivero Cinca.

La municipa teritorio limas norde kun Binéfar, oriente kun Tamarite de Litera, kaj sude kun Vencillón en la komarko.

La loĝloko Esplús mem kiel sidejo de la municipo (281 msm)[1] estas je 83 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-1239 norde kun Binéfar, kaj sudokcidente kun Albalate de Cinca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia historio estas ligita al apuda urbo Binéfar.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Esplús kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 656 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Ermitejo de Sankta Roĥo, nune Muzeo pri Agrikulturo.[3]
  • Malnova kerno kun blazondomoj kaj domegoj.
  • Naturaj lokoj, ĉefe lagetoj en la tuta areo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  3. Esplús

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Esplús en la hispana Vikipedio.