Peralta de Calasanz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peralta de Calasanz
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22513
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 272  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 0° 23′ O (mapo)41.99250.38555555555556Koordinatoj: 42° 0′ N, 0° 23′ O (mapo) [+]
Alto 523 m [+]
Areo 114,882131 km² (1 148 8.2 131 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peralta de Calasanz (Provinco Ŭesko)
Peralta de Calasanz (Provinco Ŭesko)
DEC
Peralta de Calasanz
Peralta de Calasanz
Situo de Peralta de Calasanz
Peralta de Calasanz (Hispanio)
Peralta de Calasanz (Hispanio)
DEC
Peralta de Calasanz
Peralta de Calasanz
Situo de Peralta de Calasanz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peralta de Calasanz [+]
vdr

Peralta de Calasanz [peRALta dekalaSANZ] (Peralta i Calassanç en ribagorza kataluna)[1] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Peralta de la Sal.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko La Litera, okcidente de la rivero Noguera Ribagorzana, kaj ĉe la rivero Sosa, alfluanto de la rivero Cinca.

La municipa teritorio limas norde kun Graus; norde kaj oriente kun Benabarre; oriente kun Baells; sude kun Alcampell; okcidente kun San Esteban de Litera, Azanuy-Alins kaj Estadilla.

Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Peralta de la Sal, Calasanz, Gabasa kaj Cuatrocorz.

La loĝloko Peralta de la Sal mem kiel sidejo de la municipo (523 msm)[2] estas je 85 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-2216 nordoriente kun la nacia ŝoseo N-230 kiu poste laŭiras la limon inter Aragono kaj Katalunio, kaj sudokcidente kun San Esteban de Litera.

Historio[redakti | redakti fonton]

Calasanz.

La pasinteco de Peralta de la Sal rilatas al salproduktado. Inter la 11-a kaj la 13-a jarcentoj okazis konfliktoj kaj rivaleco inter Katalunio kaj Aragono pro la lokoposedo.

Calasanz kaj ties kastelo estis konkerita inter la fino de la 11-a kaj komenco de la 12-a jarcentoj. Gabasa estis menciita jam en 1206.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de la ĝistiamaj kvar municipoj en 1970.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Peralta de Calasanz kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 141 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Gabasa.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • En Salinas estas preĝejo, restaĵoj de la kastelo, kaj salproduktejo.
  • Mezepoka urba kerno de Calasanz, restaĵoj de kastelo, du ermitejoj, neĝujo, salproduktejo, kaj farunmuelejoj.
  • En Gabasa restaĵoj de kastelo, ponto kaj groto.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peralta de Calasanz en la hispana Vikipedio.