Baldellou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baldellou
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22571
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 90  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 0° 33′ O (mapo)41.9188888888890.54805555555555Koordinatoj: 41° 55′ N, 0° 33′ O (mapo) [+]
Alto 460 m [+]
Areo 30,423316 km² ( 304 2.3 316 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baldellou (Provinco Ŭesko)
Baldellou (Provinco Ŭesko)
DEC
Baldellou
Baldellou
Situo de Baldellou
Baldellou (Hispanio)
Baldellou (Hispanio)
DEC
Baldellou
Baldellou
Situo de Baldellou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baldellou [+]
vdr

Baldellou [baldeLOŬ] (en ribagorza kataluna "Valdellou")[1] (eble kun signifo "Valo de lupoj") estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Baldellou estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko La Litera, okcidente de la rivero Noguera Ribagorzana kaj inter rojoj (Pinar, Pedriza kaj aliaj, alfluantaj al la Akvorezervejo Sankta Ana)). La municipa teritorio limas norde kaj okcidente kun Camporrélls, kaj sude kun Castillonroy, kaj oriente kun la provinco Ilerdo (Nachá, Ivars de Noguera kaj Os de Balaguer).

La loĝloko Baldellou mem kiel sidejo de la municipo (460 msm)[2] estas je 114 km sudoriente de Huesca, inter la rojoj Pinar kaj Pedriza. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-2218 nordokcidente kun Camporrélls, kaj sudokcidente kun la nacia ŝoseo N-230 kaj Castillonroy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turego.

La loko aperis dokumentita por la unua fojo en 1090. La konkeron de tiuj teroj el islamanoj estis farita de Guerau de Pons, vicgrafo de Áger, ĉirkauz la jaro 1092. En 1194, lia posteulo Ponce Gueráu donis ilin al sia edzino Marquesa, filino de la grafo de Urgel. Ŝajne la loknomo havis signifon "Valo de lupoj", pli evidente en 1443 dokumentita kiel "Vall del Llop", kie estis 24 familioj en 1495. Tiu senjorlando, kaj tiu de Sangarrén apartenis al familio López de Mendoza ekde la 15-a jarcento, nome Bernardo Pons Turell kiel unua grafo de Robres en 1646, pro geedzo kun la posedantino.

En la 16-a jarcento la stratoj estis protektitaj per defendaj pordegoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Baldellou kie oni malaltiĝis el 738 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 79 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj) kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj kaproj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Placo.
  • Kvaetaĝa senjorlanda turo de Robres.
  • Urba kerno kun domegoj datitaj el 1567 ĝis la 20-a jarcento.
  • Rigardejo Portalet ĉe la preĝejo.
  • Naturaj lokoj, ekzemple akvorezervejo Sankta Ana.
  • Senhomejoj Sant Peri, Llenques, kun ermitejo de Sankta Isidro, Salgar kaj Penella, kaj romanika ermitejo de la Virgulino de Vilavella.
  • Grotoj de Salgà, Cueva Oscura en Font de la Vila, Penyarroia, Congost –inter Baldellou y Camporrells– ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Baldellou en la hispana Vikipedio.