Alcampell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcampell
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 624  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 0° 26′ O (mapo)41.9066666666670.43472222222221Koordinatoj: 41° 54′ N, 0° 26′ O (mapo) [+]
Alto 499 m [+]
Areo 58,001722 km² ( 580 0.1 722 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcampell (Provinco Ŭesko)
Alcampell (Provinco Ŭesko)
DEC
Alcampell
Alcampell
Situo de Alcampell
Alcampell (Hispanio)
Alcampell (Hispanio)
DEC
Alcampell
Alcampell
Situo de Alcampell

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcampell [+]
vdr

Alcampell [alKamPEL] (katalune "El Campell")[1] (kun signifo de Kampeto) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordocentro de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Alcampell estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordocentro de la komarko La Litera. La municipa teritorio limas kun Peralta de Calasanz (Alcaná, Cuatrocorz) kaj Baélls norde, kun Nachá, Castillonroy, Albelda kaj Almenar oriente, kun Tamarite de Litera kaj Almacellas sude, kun Altorricón sudoriente kaj kun San Esteban de Litera okcidente (ĉe la enklavoj Pelegriñón kaj Rocafort). La municipa teritorio enhavas ankaŭ la eksklavon Pelegriñón, inter Rocafort kaj San Esteban de Litera.

La loĝloko Alcampell mem kiel sidejo de la municipo (499 msm)[2] estas je 98 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-1240 kun Tamarite de Litera sude, kaj kun la nacia ŝoseo N-230 kiu kondukas al Castillonroy sude kaj al Baélls norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Margarita.

Estis proksime setlejoj de iberoj, sed la nuna loĝloko devenas de la defendosistemo kiun la araboj disvolvigis en la zono. La grafo de Urgell nome Ermengol la 4-a konkeris ĝin inter la jaroj 1090 kaj 1091. Tiam Tamarite ankoraŭ estis de islama regno, tial Campell estis limo ĝis 1143; poste ĝi estis limo inter Katalunio kaj Aragono.

Fine de 1785 oni petis sendependecon de Tamarite, kion la reĝo Ferdinando la 7-a havigis en 1831. Tio rezultis en konfliktoj kontraŭ Tamarite pro teritoriaj limigoj kaj en demografia kresko ĝis supero de 2 000 loĝantoj en la 20-a jarcento. La rura elmigrado ekde fino de la 1930-aj kaj komenco de la 1940-aj jaroj rezultis en malpliigo de la loĝantaro ĝis 900 loĝantoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alcampell kie oni malaltiĝis el 1 941 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 623 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj), ĉasado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj kaproj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • La preĝejo de Sankta Margarita.
  • Sanktulmonumentoj pilarets.
  • Ermitejo de Sankta Margarita.
  • Turo Bellet.
  • Fontano de 1899 kun lavujo. Krom tiu La Font, estas ankaŭ fontanoj Font Blanca kaj Font d'Olç (kun propra iama loĝloko).
  • Romanika preĝejo de Pelegriñón.
  • Naturaj lokoj (geologio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alcampell en la hispana Vikipedio.