Nektarino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nektarino

La nektarino (latine: Prunus persica var. nucipersica) estas mutaciinto de la persiko (Prunus persica) kun glata kaj brila ŝelo. Krom la ŝelo, ne ekzistas esenca diferenco inter persikoj kaj nektarinoj. Nektarino do ne estas hibrido de persiko kaj pruno, kiel oni kelkfoje supozas.

La etapoj de maturiĝo de la nektarina frukto, dum ĉirkaŭ 7 monatoj kaj duono. 1. Burĝono 2. La komenco de la apero de folioj kaj floroj 3. La floroj estas jam plene disvolvitaj, kaj la polenado per la vento aŭ insektoj jam komenciĝis. 4. Post kiam la poleniga procezo estis sukcese finita, la floroj mortis, kaj la folioj kreskas por komenci la procezon de fotosintezo por provizi la planton per manĝaĵo. 5. La frukto komencis flori kaj disvolvi, sed ankoraŭ estas nemanĝebla. 6. La frukto estas matura.

Koncerne la maniero de kreskado, kultivado kaj neimuneco kontraŭ malsanoj kaj plagoj la nektarino multe similas al la persiko. Ankaŭ inter la nektarinoj ekzistas specioj kun blanka aŭ flava sarkokarpo. La plimulto de la nektarinspecioj estas iom pli malgranda ol tiu de la persikspecioj.

La glatŝeleco povas ekesti pro mutacio, pro kio kelkfoje okazas ke al persikarbo subite kreskas branĉo kun glatŝelaj fruktoj (kaj inverse).