Malsupra Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsupra Aragono
naturregiono [+]

LandoHispanio
RegionoAragono
- koordinatoj41° 25′ 0″ N, 0° 7′ 0″ U (mapo)41.41666667-0.11666667Koordinatoj: 41° 25′ 0″ N, 0° 7′ 0″ U (mapo) [+]


Malsupra Aragono (Tero)
Malsupra Aragono (Tero)
Proksimuma areo de Bajo Aragón, komprenita antaŭ la komarkigo de 1999.

Malsupra Aragono (Hispanio)
Malsupra Aragono (Hispanio)
DEC
Malsupra Aragono
Malsupra Aragono

Map
Malsupra Aragono
vdr

La Malsupra Aragono (hispane Bajo AragónTierra baja; aragone Baixo Aragón; katalune Baix Aragó) estas areo apartenanta al la hispana regiono Aragono kiu enhavas proksimume la komarkojn Bajo Aragón, Bajo Martín, Andorra-Sierra de Arcos, Bajo Aragón-Caspe, Matarraña kaj Ribera Baja del Ebro, seme kiel kelkajn municipojn apartenantajn al aliaj komarkoj (Maestrazgo, Campo de Belchite, Bajo Cinca kaj Cuencas Mineras).

Ĝi nomiĝas ofte ankaŭ Bajo Aragón histórico (historia Malsupra Aragono), por distingi ĝin disde la administracia komarko oficiale nomita Bajo Aragón, kiu ekzistas nur el 1999 kaj kies etendo estas multe pli malgranda. Estas malkonsentoj pri kiuj loĝlokoj apartenas aŭ ne apartenas al la Bajo Aragón Histórico, ĉar tiu neniam estis politika aŭ administracia ento, kio ne malhelpas, ke ĝi estas komarko klare identigita kiel tio, fare kaj de siaj propraj lokanoj kaj de la najbaraj komarkoj.[1] En kelkaj momentoj de la historio oni proponis, ke ĝi formu kvaran provincon de Aragono, kun ĉefurbo en Alcañiz, pro la malmulta rilato kiun la tieaj municipoj havis historie kun Teruelo, ĉefurbo de la provinco al kiu apartenis la plej granda parto de la areo kaj de la loĝantaro de tiu teritorio.

Oni subkomprenas, ke la deveno de la esprimo Bajo Aragón estas en la koincido de la zonoj kun la plej malfrua fluejo de la rivero Ebro ene de Aragono, kiu estas la zono de pli malalta altitudo de la regiono, sed ĉiuokaze oni aplikas ĝin nur al la suda flanko de la rivero, ĉar la norda flanko (Monegros) apenaŭ havas akvofluejojn kaj estas tro senhoma.

Notoj[redakti | redakti fonton]