Ĥako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jaca)
Ĥako
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 620  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 0° 33′ U (mapo)42.55-0.55000000000001Koordinatoj: 42° 33′ N, 0° 33′ U (mapo) [+]
Alto 820 m [+]
Areo 412,22 km² (41 222 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ĥako (Provinco Ŭesko)
Ĥako (Provinco Ŭesko)
DEC
Ĥako
Ĥako
Situo de Ĥako
Ĥako (Hispanio)
Ĥako (Hispanio)
DEC
Ĥako
Ĥako
Situo de Ĥako

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jaca [+]
vdr

Ĥako (Jaca en la hispana kaj ChacaXaca en la aragona lingvo)[1] estas municipo de la provinco Ŭesko (Huesca) en Aragono, Hispanio. Ĝi estas la plej loĝata de la nordo de tiu regiono, kaj agas kvazaŭ la ĉefurbo de la aragona pirenea areo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĥako estas la ĉefurbo de la komarko Ĥaketanio (Jacetania), je 70 km de Huesca kaj 143 km de Zaragozo. Ĝi estas en la nordo de la provinco, en la Valo de la rivero Aragono, en depresio nomata La Canal de Berdún, je 820 metroj alte je la ombro de monto Peña Oroel, en la centraj Pireneoj. La municipa teritorio estas trapasata per la aŭtoŝoseo Autovía Mudéjar A-23 kaj per la naciaj ŝoseoj N-240, kiu trairas laŭ la valo nomita Canal de Berdún en direkto al Pamplona, kaj N-330, inter la km 636 kaj 649, kiu konektas kun Canfranc kaj Huesca, krom per la regionaj ŝoseoj A-1205, kiu konektas kun Las Peñas de Riglos, kaj A-1603, kiu konektas kun Santa Cruz de la Serós.

La municipa teritorio, krom la urba kerno de Jaca, inkludas la loĝlokojn Abay, Abena, Ara, Araguás del Solano, Ascara, Asieso, Astún, Atarés, Badaguás, Banaguás, Baraguás, Barós, Bernués, Bescós de Garcipollera, Binué, Botaya, Caniás, Espuéndolas, Fraginal, Gracionépel, Guasa, Guasillo, Ipas, Jarlata, Lastiesas Altas, Lastiesas Bajas, Lerés, Martillué, Navasa, Navasilla, Novés, Orante, Osia, Ulle kaj Villanovilla, kiuj havis en 2018 ĉirkaŭ 951 loĝantojn. Ĝi inkludas ankaŭ la senhomejojn Acín, Bataraguá, Bergosa, Bescansa, Larrosa kaj Yosa de Garcipollera, kaj la loĝantaron de Puerto de Astún, nome la loĝejaron de la skiejo de Astún.

La altitudo de la areo gamas inter 2197 m de Punta de La Espata, nordoriente, en la limo kun Villanúa, kaj 670 m ĉe la rivero Aragón en ties fluo al Santa Cilia.

Nordokcidente: Valle de Hecho kaj Aísa Norde: Borau, Castiello de Jaca kaj Villanúa Norsoriente: Sabiñánigo
Okcidente: Santa Cilia kaj Santa Cruz de la Serós Oriente: Sabiñánigo
Sudokcidente: Las Peñas de Riglos Sude: Caldearenas Sudoriente: Sabiñánigo

Historio[redakti | redakti fonton]

Ponto de Sankta Mikaelo super la rivero Aragón.
Katedralo de Jaca. Suda flanko.

Jaca estis iam urbo de prapopolo jaketanoj (en greka, jakketanoj; en latina, iacetani) plej verŝajne proksimuloj de la akvitanoj (akkitanoj), ambaŭ paŝtistoj patrinflankemuloj. Iaca stampis proprajn monerojn kun ibera alfabeto kaj oni supozas, ke ĝi kontrolis la areon de aktualaj Jacetania kaj Canal de Berdún. Oni trovis ankaŭ iberan ceramikon.

En la jaro 195 a.n.e. la romia konsulo Katono konkeris la urbon profitante la rivalecon de la montaraj jakketanoj kun la ebenaj agrikulturistoj sudaj nome sŭesetanoj. Dum la Romia Imperio la urbo iĝis defendejo por komerco.

En la 10-a jarcento la areo estis reloĝata kun rilato al Pamplono kaj al la Jakoba Vojo kaj depende de la Monaĥejo de Siresa en nuna teritorio de Valle de Hecho. Ramiro (1006-1063), iĝis reĝo Ramiro la 1-a de Aragono kun rezidejo en Jaca, eble en la fortikaĵo, kun sidejo de la episkopo de Aragono proksime de la monaĥejo de Sankta Petro. En 1077 Sanĉo Ramírez havigis al Jaca foruon kaj ĉirkaŭ 1082 ordonis la konstruadon de la katedralo. Tio kaj la citadelo, faris el Jaca la unuan kaj plej gravan ĉefurbon de la Regno Aragono; tamen en tiu epoko la domaro estis apenaŭ loĝata. Kiel ĉefurbo, ekalvenis funkciuloj kaj komercistoj kiuj vivigis la urbon.[2] En 1096 oni konkeris Ŭeskon kiu iĝis ĉefurbo kaj Jaca restis kiel bazarurbo kaj trapasejo de la Jakoba Vojo.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La ĉelandlima situacio de Jaca markis sian historion dum oni plifirmigis la teritoriajn limojn de la eŭropaj regnoj kaj Pireneoj iĝis efika natura landlimo. La urbo plifortiĝis kiel milita defendejo kontraŭ ebla franca invado. Tiukadre Filipo la 2-a ordonis la konstruadon de fortikaĵoj laŭlonge de Pireneoj, ekzemple en 1592 la konstruadon de fortikaĵo sur Burgo Nuevo, nome la nova kvartalo starigita ekstermure. Tio iĝis impona kvinlatera fortikaĵo desegnita de la itala inĝeniero Tiburcio Spannocchi, nome la Citadelo de Jaca, kun rilato al artilerio. De tiu epoko estas ankaŭ la bela urbodomo (1544), laŭ stilo de la platereskaj aragonaj palacoj.[3]

Citadelo de Jaca.

Meze de la 17-a jarcento okazis epidemio de nigra pesto, nome en 1653-1654, kaj en 1654. Dum la Milito de hispana sukcedo komence de la 18-a jarcento Jaca apogis la tendaron de la francaj Burbonoj kaj suferis atakon de partianoj de la aŭstraj Habsburgoj, kio rezultis en mortoj kaj prizonuloj. Fine de la 17-a jarcento, Jaca ludis gravan rolon en la Milito de Rosselló, kiel unu de la celoj de la francaj revoluciuloj pro sia strategia loko. En la Milito de Hispana Sendependigo, la urbo kapitulacis al francoj la 21an de marto 1809 fare de la komploto de misiisto Fray José de la Consolación. La generalo Francisco Espoz y Mina rekuperis la urbon la 5an de decembro 1813 kaj la citadelon la 18an de februaro 1814. Dum la Karlismaj militoj, estis denuncitaj en 1839 kelkaj soldatoj de Jaca pro vendado de armiloj al la "revoluciuloj".

En 1908 oni forigis la muregon, kio helpis la disvolvigon de la urbo. En 1928 la fervojo alvenis al Canfranc, kio vivigis la komunikadon de la areo.

Domo La Rubia.

En la historio Jaca famiĝis en la tuta Hispanio en decembro de 1930, kiam insurekcio de kapitanoj maldekstraj por la establigo de la respubliko anstataŭ la burbona monarkio de Alfonso la 13-a malsukcesis kaj du kapitanoj (Fermín Galán kaj García Hernández) estis ekzekutitaj; sekvajare finfine la respublika premo sukcesis kaj la ĥakaj kapitanoj iĝis kaj martiroj kaj herooj.

Multaj lokoj de la areo perdis loĝantaron dum la 20-a jarcento, sed male Jaca ricevis loĝantaron de apudaj lokoj kaj kreskiĝis kiel komaraka ĉefurbo; tiel ĝi plialtiĝis el kvin mil loĝantoj komence de la jarcento ĝis nunaj 13 437 (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas multajn vizitindajn monumentojn kaj funkcias kiel sojlo al Pireneoj por montaraj sportoj. Ĉefa altiraĵo estas la katedralo, kiu estas hejmo de muzeo pri romaniko. Krome estas preĝejoj de karmelitaninoj, de benediktanoj aŭ Santiago, la Monaĥejo de Benediktaninoj kiu enhavas sarkofagon de Doña Sancha de Aragón, kaj tri ermitejoj. La Citadelo menciendas kiel grava civila konstruaĵo, kiu enhavas muzeon pri stansoldatoj. La Horloĝturo aŭ Prizonturo estas gotika konstruaĵo de la fino de la 15-a jarcento. Aliaj gravaj vidindaĵoj estas la ponto de Sankta Mikaelo super la rivero Aragón, la urbodomo, la episkopa palaco, la Fuorto Rapitán, la Reĝa Monaĥejo de Sankta Johano de la Peña, kaj la romanikaj preĝejoj de Santa María en najbara Santa Cruz de la Serós, de Santa María de Iguácel en Larrosa kaj de San Adrián de Sásave en Borau.

Jaca kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Jaca ekzistis grupo de esperantistoj en la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento, pro la agado de Julio Mangada, kiu deĵoris tie kiel militisto. Fakte, la urbo agis kvazaŭ fakta ĉefsidejo de Hispana Esperanto-Asocio, kiun Mangada tiam prezidis.

En ĝi okazis kongreso de la Neŭtrala Esperanto-Movado en 1978, kaj antaŭkongreso de la 59-a SAT-Kongreso en 1986.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj de loĝlokoj kaj senhomejoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gran Enciclopedia Aragonesa. Arkivita el la originalo je 2020-07-28. Alirita 2009-11-07.
  2. Ana Isabel Lapeña Paúl, Sancho Ramírez, rey de Aragón (¿1064?–1094) y rey de Navarra (1076–1094), Gijón, Trea, 2004, p. 126. ISBN 84-9704-123-2
  3. Los orígenes de Jaca y su historia

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]